SearchUser loginRecent blog posts
|
gooSe vin interesas la klasika azia strategia tabulludo goo, mi rekomendas ludi interrete cxe KGS, kiu havas bonan interfacon, kiu subtenas Unikodon (do cxapelitaj literoj funkcias). KGS havas socian cxambron "Esperantejo" kie fojfoje ludas Esperantistaj goludantoj. Tiel oni povas ludi goon kaj babili Esperante kun homoj de diversaj landoj cxirkaux la mondo. Lastatempe finigxas reta turniro inter dekkelk Esperantistoj cxe KGS. Goo estas bonega ludo, originale de Cxinio (kie oni nomas gxin wei qi, kaj ankaux tre populara en Japanio (kiel go) kaj Koreio (kiel baduk) lastatempe. Jen kelkaj Esperantaj ligiloj pri goo. Mi lastatempe ludis en loka turniro cxi tie en Vroclavo (bedauxrinde ne cxeestis aliaj Esperantistoj). Venontan semajnfinon mi veturos al Varsovio por pli granda turniro.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||