SearchUser loginRecent blog posts
|
Afisxoj![]() Mi ŝatas afiŝojn. Afiŝo estas samtempe belaĵo, belarto, kaj informilo. Esperanto bezonas pli da afiŝoj. Ĉiu loka grupo havu afiŝon en la loka lingvo, kaj ĉiu grava afero havu afiŝojn en Esperanto. Kompreble, iu ajn povas krei afiŝon, sed lerta desegnisto povas krei speciale belan afiŝon. Feliĉe, lertaj desegnistoj estas facile trovebla. En la retejo de loka desegna fako, mi trovis avison pri $50 premio de apud vilaĝo, kiu elektos afiŝon por reklami vilaĝan feston. Eble per simila premio, lokaj grupoj povus trovi pli bonaj afiŝoj ol la membroj mem povus krei. Se ni ne havas $50, eble iu studento kreos afiŝon senpage. Jen iom da afiŝoj:
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
afishoj - valoraj por Esperanto
Mi trarigardis chiujn afishojn de ELNA kaj mi pensas, ke ili trovighas inter la plej bonaj kaj efikaj en la tuta Esperantujo.
Nun, bona pasho por strategio estas trovi, en nova, speciala retpagharo, aliajn efikajn afishojn el aliaj landoj pri Esperanto.
Se tia pagho ekzistus, E-istoj el la tuta mondo povus cherpi ideojn kiuj eble helpos altiri novajn lernantojn de la internacia lingvo.
Retpagho povus havi afishojn lauhlande auh lauhnacilingve. Ankauh povos esti ligiloj por ne-Esperantistaj afishoj, kiel menciite en la sekva komento pri la muzeo en Pollando.
Ankauh povas ekzisti blogaro auh alion por prikomenti la afishojn. Se iu afisho en iu lando bele sukcesis por altiri interesatojn al Eo, ni bezonas scii tion.
Grava parto estus afishoj kun kaj SEN vortoj por ke la loka grupo povu utiligi ghin, metante sian lokan lingvon.
Ankauh en UK, estus bone, ke oni komencu paroli pri afishoj kaj aliaj varbiloj, kaj montri ilin. Lauh mia sperto en la lastaj du UK, estis multe da emfazo pri turismo, multe pri pasinteco, sed ni ankauh bezonas ideojn, praktikajn, kiuj antauhenigis E-on. Afishoj faras tion.
dennis keefe
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
muzeo de afisxoj en Varsovio
Koincide mi jxus vizitis Varsovion kaj tie vizitis muzeon de afisxoj, kiu havis diversajn interesajn afisojn. Mi konsentas ke afisxoj estas interesaj belaj utilaj aferoj.