Mian esperon por cxi tiu komunumo
Mi helpis d-ro Steven Brewer kun cxi tiu komunumo.
Mi esperas ke gxi igxos koron de Esperantio por angleparolantojn. Gxi estas moderna, kaj eble pli bona, sistemo ol la malnova, ne-komunuma retpagxaro. Mi esperas ke la facileco krei enhavon cxi tie instigos ekfloradon de e-a interkomuniko.
Ankaux esperas mi ke la ne-jam-esperantistoj vidos nin kaj sentos allogon pro niaj nombro, moderneco, amikemeco, kaj bonkoremeco.
Lokaj kluboj, mi esperos, uzos cxi tiu sistemo por krei blogojn por anonci iliajn aferojn; por kunverki librojn kaj libretojn pri diversaj aferoj; por simple posxti mallongaj rakontoj.
Mi bonvenigas cxiun al granda aventuro. Gxi estos malfacila, ecx dangxera aventuro. Oni devas kuragxe kontrauxstari la mokaj stultajxoj de multaj. Mi dubas preskaux cxion; mi kredas je la fina venko, sed mi dubas gxin; mi dubas min kaj mian sagon; mi dubas la bonkoremeco de la usona homamaso. Sed mi ne dubas ke Esperenato estas bela, nobla ideo.
Kune ni plibonigu la mondon per Esperanto.

![[NASK]](http://esperanto-usa.org/files/xemblemo.jpg.pagespeed.ic.WMqnJDD4g0.jpg)


