Brave Festival-retpagxaro esperantigita
Antaux kelkaj monatoj, mi menciis Brave Festival, kultura festival en Vroclavo. Kvankam finfine neniu Esperanta spektaklo okazos dum gxi, tamen oni petis min helpi traduki la retpagxaron en Esperanton! Do mi kaj amiko Felix Zesch faris tiun laboron, kaj nun la retestro enmetis la tekston. Ne perfektas: estas iom da angla kaj pola teksto enmiksita, tamen placxas vidi Esperanton inter la tri lingvoj de la retpagxaro de Brave Festival!
Do Esperanta traduko povas esti inda propono al organizantoj de tiaj kulturaj festivaloj. Tio helpas la festivalon sxajni pli multkultura kaj mojosa, kaj helpas disvastigi Esperanton... krome pro via laboro la organizantoj eble donos al vi senpagajn biletojn al kelkaj spektakloj en la festivalo. :)
- russ's blog
- Login or register to post comments



