Skip to main content

Brazila Vojagxo

limako's picture

Jen longa rakonto pri mia vojagxo al Brazilo por partopreni la 41a Brazila Kongreso de Esperanto -- kelkaj fotojn mi jam afisxis. Mi konsilas, ke se vi iam havis ian scivolon pri Rio de Jxaneiro, vi tuj aligxu al la 42a BKE kio okazos tie venontajare. La Brazilaj kongresoj estas mirindaj aferoj -- tre partoprenindaj!

Mia vojagxo al Brazilo sxajnis esti malbenita preskaux de la komenco.

Kiam mi kontaktis pasporta-servan gastiganton, li diris ke li kutimis gastigi homojn cxe la domo de sia patrino, sed ke sxi estis tiam en usono kaj li ne sciis cxu sxi revenos hejmen aux ne. Ve.

Mi ankaux ne komprenis unue ke mi devis akiri vizon do organizis por peti gxin nur malfrue. Mi jam estis acxetinta la flugbileton. Mi kuris tien kaj reen por akiri la necesajn dokumentojn, ensendis cxion kaj komencis atendi. Kaj atendi. Refoje ve.

Tiam montrigxis ke, VARIG, la brazila flugfirmao de kiu mi acxetis la flugbiletojn, estis bankrota kaj komencis nuligi flugojn -- ne estis certa cxu miaj flugoj okazus. Denove ve!

Finfine, la semajno antaux mia vojagxo alvenis kaj la vizo ankoraux ne venis kaj mi devis iri por ferii kun la boparencoj. Mi revenis hejmen unu tago antaux la vojagxo -- ankoraux la vizo ne alvenis. Mi eposxtis la konsulejon, sen respondo. Mi telefonis kaj mesagxo diris ke mi devis telefoni inter la 3-a kaj la 5a posttagmeze. Mi eposxtis al miaj registaraj reprezentantoj por demandi cxu ili povas helpi. Mi komencis mordi la ungojn. Mi telefonis je la 3-a -- ne respondo. Mi telefonis je la 3a kaj duonon -- ne respondo. Je la 4-a mi sukcesis atingi virinon kiu diris ke mi estis forgesinta ensendi koverton kun posxtmarkoj por ke ili sendu gxin al mi, do mi devus viziti la konsulejon por ricevi. Hura! Sukceson! Mi sendis mesagxon al la Brazilanoj ke mi venas.

Hura refoje! Mia korespondanto en Brazilo diris ke lia patrino estis reveninta kaj mi povis gasti cxe sxi. Li promesis renkonti min cxe la flughaveno kaj helpi min trovi la vojon al sxia domo. Li diris ke mi ne kredos kie kaj kiel li trovos min.

Mi arangxis ke mia edzino kaj mi veturus al Bostono la venonta mateno por akiri la vizon kaj iri al flughaveno kaj mi acxetis lastaminutan flugbileton de Bostono al NovJorko por atingi mian flugon al Brazilo. Tiam ni lernis ke en la tunelo kiu ligas Bostonon al la flughaveno estis kolapso kiu mortigis iun kaj ke la preskaux tuneloj kaj sxoseoj apud Bostono estis fermitaj kaj ke la trafiko estis frenezigita. Ho, ve!

Ni forlasis la domon kun la ideo veni post la unua ondo de trafiko en la urbo, sed suficxe frue ke ni atingu la konsulejon kaj ankoraux atingi la flughavenon antaux mia flugo. Estis postaj flugoj, sed trioble pli altkostaj do mi ne volis mistrafi gxin. Ni trovis la konstruajxon kiu entenis la konsulejon. La edzino restis kun la auxto dum mi enkuris. Mi iris al la 14a etagxo, malfermis la pordon, kaj vidis grandegan homamason: jen vico, jen alia vico, jen aro da homoj atendantaj en segxoj. Mi atendis en mallongan vicon kaj demandis al gvardisto -- li indikis la plej longan vicon de 300 homoj. Mi staris en la vico. Mi komencis timi ke la edzino ne povos trovi lokon por atendi. Mi staris en la vico. Mi timis ke ni mistrafos la flugon. Mi staradis en la vico.

Finfine, mi atingis la fenestron: gxi estis netravidebla kun malgranda truo. Mi klarigis al la ulo kiun mi bezonis. Li iris por sercxi tra skatolo, sed ne trovis gxin. Li iris al alia cxambro. Post kelkaj minutoj li revenis kun mia pasporto -- li montris la vizon al mi, donis al mi recepton kaj aliajn dokumentojn, kaj mi povis iri.

Ni vojagxis al la flughaveno kaj por unua fojo en mia vivo suficxe facile veturis trans Bostono -- ni alvenis al la flughaveno kun multe da tempo. Oni sercxis mi detale kiam mi eniris, versxajne pro tio ke mi estis acxetinta unudirekta flugbileto je la lastamomento. Ne grave -- mi havis multe da tempo.

Kiam mi atingis NovJorkon, oni informis min ke la VARIG flugo estos prokrastita gxis la meznokto. Mi vagis tra la flughaveno dum multaj horoj, mangxetis salaton, kaj rigardis la homojn. Mi portis mian cxapelon, kiu havas grandan verdan stelon, sed neniuj aliaj esperantistoj anoncis sin. Mi studis la portugalan per libreto kiun pruntis al mi la instruisto de mia filo.

Finfine, dum terura tondrosxtormo, ni povis eniri la aviadilon kaj iam dum la frua mateno, ni finfine forlasis NovJorkon. Mi dormetis bone gxis ili vekis min por doni la mangxon. Bedauxrinde kaj mi ne simple diris ne kaj reekdormis, sed mi ja malsatis post la longaj horoj de zorgo kaj promenado laux la flughaveno. La flugo estis longa kaj, malsame ol kiam mi flugis al euxropo, la segxoj estis tre tre proksimaj -- bonsxance la segxo apud mi estis malplena kaj mi tiel havis iom pli da loko.

Finfine, ni alterigxis en Sao Paulo. Mi prenis la valizojn kaj pretigis eliri la avidilon kiam mi auxdis pere de la parolilo: "STEVEN DANIEL BREWER! Bonvole anoncu vin al la laboristoj cxe la eliro de la aviadilo." Mi bezonis kelkaj sekundoj por ekkoni ke la mesagxo estis en Esperanto! Tiam mi komencis ridi. Dum la tuta nokto mi auxdis la portugalan kaj auxdi subite Esperanton estis kiel muziko al miaj oreloj.

Estas tre stranga auxskulti la portugalan lingvon por mi. Mi provas klarigi kion mi signifas per diri ke estas kvazaux ke miaj oreloj diras, "Ho tion vi povas kompreni" sed ke mia cerbo diras "Ho, ne! Tio estas tuta sensencajxo!" Multaj vortoj sxajnas kompreneblaj, sed multaj estas tute nebulaj. Mi pli kaj pli renkontas aferojn kaj kiam mi vidas la skribitan lingajxon mi preskaux cxiam povas kompreni almenaux la intenton, sed ne la finajn detalojn.

Julio Calegari renkontis min cxe la elirejo kaj marsxis kun mi al la landlimo kie oni kontrolis miajn dokumentojn kaj enlasis min eniri Brazilon. Tiam ni akiris la valizon -- mi trovis ke pro tio ke ili metis gxin en la aviadilo dum tondosxtormo, gxi estis malseka. (Mi poste eltrovis ke nur la sxtrumpetoj estis malsekaj kaj ni metis ilin sur sekiga sxnuro ekster la domo por sekigxi).

Mi provis indiki al Julio ke mi studas la portugalan kaj diris al li (kiel diris en mia libro) "N√£o percebo". Li rigardis min kaj ridis. "Tion dirus portugalon," li diris. "Oni dirus gxin malsame en Brazilo." Kaj li klarigis al mi kiel diri. Li ankaux indikis ke en S√£o Paulo oni diras finan "o" kiel "u", do kiel "Jxuliu" aux "S√£o Paulu". Ni gxoje babilis dum promeni tra la flughaveno. Pro tio ke li estis kun mi, sxajnis ke la doganistoj apenaux atentis miajn dokumentojn.

Julio enkondukis min al Raoni, juna esperantisto de norda Brazilo kiu ankaux gastos kun lia patrino. Li portis nin en lia auxto trans la urbo kaj ni atingis la domon de lia patrino, Francisca Calegari, dum la frua posttagmezo. Estis granda gxojo dusxi min kaj dormeti dum kelkaj horoj. Poste, Francisca mangxigis min (Raoni estis tro laca por ellitigxi kaj simple dormis ekde tiam gxis la venonta tago). Francisca kaj mi babilis kune dum kelkaj horoj. Sxi telefonis al kelkaj aliaj esperantistoj por demandi cxu ili volis renkontigxi cxe la Esperanto-domo la venonta tago kaj ni decidis renkontigxi je la deka horo. Kelkaj homoj venis por viziti: viron kiu ne parolis Esperanton sed kiu provis komuniki kun mi portugale kaj paro da virinoj kiuj sxajne ne volis alproksimigi min, kvazaux ili timus ke mi mordus. Mi povis momenti uzi komputilon por sendi eposxton por sciigi al mia familio ke mi alvenis bonorde.

Antaux ekdormi, mi iris ekster la domo por rigardi la stelojn: mi neniam antauxe vidis la suda krucon! Kia mirinda afero! Tiam mi enlitigxis kaj ekdormigxis.

La sekvonta tago, ni matenmangxis kaj forlasis la domon por marsxi al la sidejo de la Esperanto Asocio San Paulista. Fransisca avertis min ne kunporti la pasporton kontraux la ebleco ke oni robus nin. Dum ni promenis, sxi rakontis al ni pri la kvartalo kaj indikis diversajn interesajxon pri la urbo. Ni estis kelkaj minutoj frue cxe la sidejo kaj atendis eksteren. Estis du sxlositaj bariloj antaux la sxlosita pordo. Post kelkaj minutoj venis Aparecida kaj malsxlosis cxion kaj lasis nin eniri. La domo enhavas du malgrandaj klascxambroj kaj la subetagxo estas grandega cxambro por proksimume 40 aux 50 homoj. Estis bela salono kun komfortaj mebloj kaj grandega sxranko plena je Esperantaj libroj. Estis esti kelkmil da diversaj libroj -- multaj el ili tre malnovaj. Inter ili, mi vidis binditajn ekzemplerojn de La Revuo de 1909-1913. Tre, tre interese! Dum ni estis tie, Aparecida arangxis por ni tagmangxon cxe la domo de la brazila sekcio de ILEI.

Poste, ni iris al SESC, kiu estas malnova fabriko kiun oni transformis en grandan klubon kun restoracio, tenejo, nagxejo kaj diversaj aliaj distrajxoj. Francisca akiris por ni permeson iri al la plej alta etagxo de la konstruajxo de kiu oni povis bone vidi la cxirkauxan pejzagxon. Ni tiam prenis auxtobuson por atingi la domon de ILEI.

La oficejo de ILEI trovigxas en bela domo sur monteto en la mezo de la urbo. Gxi havis altan barilon cxirkaux gxi kun ruloj de trancx-drato cxe la supro. Je la alia flanko de la strato estas privata gvardia stacieto -- nur malgranda budo por unu homo. Estis refoje du sxlositaj bariloj kiun oni malfermis eletronike de interne unuope, kiel aer-pordo cxe spacnavo.

Interne, ni renkontis kelkaj homoj inkluvize Markos, kiu estras la oficejo. Ni diskutis movadajn aferojn dum ioma tempo kaj tiam li invitis nin mangxi kun li. La tablo estis kovrita per diversaj intersaj vegetaranaj mangxoj. Cxio estis bongustega. Post la belega mangxo, ni arangxis ke mi kune veturis la sekvontan tagon al Campinas kaj tiam la edzino de Markos portis nin perauxte al la stacidomo de la metroo. Francisca havis la ideon gvidi nin al la urbocentro por vidi statuon de Zamenhof.

La metroo en S√£o Paulo similas la metroon de Boston (krom tio ke cxiuj el la movantaj sxtuparoj funkcias cxi tie). Ni vojagxis per tri trajnoj por atingi la statuon de Zamenhof. Ni komencis je la fino de la verda linio kaj la trajno estis malplena. Ni kelkaj haltejo kaj transiris al la blua linio, kaj la trajno plenigxis. Ni iris tri haltejoj al la rugxa linio kaj la trejno estis plenplenesxtopita. Fine, ni atingis la urbocentron kaj cxiuj eliris la trajnon je la sama momento, kiel homa ondo. Post kiam ni eliris la trajnon, ni promenis tra bazaro kie oni vendis folklorajn artajxojn. Finfine, tamen, montrigxis ke la parkon kie estas la statuo oni estis ferminta por rekonstruado, do ni ne sukcesis vidi la statuon.

Mi volis fari unu aferon plu antaũ ol reiri: ni trovis lokon por acxeti posxtkartojn kaj tiam iris al posxtoficejo kaj acxetis posxtmarkojn por sendi ilin al usono. Oni devis premi butonon de masxino cxe la pordo por indiki ion oni volis. Tiam, aperus etikedon kun litero kaj numero (kiel D607). Tiam indikilo super la fenestroj ekbrilus kun la diversaj numeroj kaj dirus al kiu fenestro oni iru. Post kelkaj minutoj, oni vokis nin kaj ni klarigis al la ulo kion ni volis. Mi skribacxis ion rapide sur la kartetoj kaj forsendis ilin al miaj filoj, patro, kaj frato en usono. Finfine, ni trovis auxtobuson por reiri al la hejmo de Francisca. Estis longa vojagxo al la hejma kvartalo kaj mi vidis multajn vidindajxojn survoje. Kia unua tago en Brazilo!

----

Je la dua tago, mi vojagxis je la meztago al Campinas kun familio kiu ne parolis Esperanton: patro, patrino, kaj du filoj. La edzino laboras por ILEI, sed sxi mem apenaux parolas Esperanton. Ili venis kaj vizitis cxe la domo de Francisca dum duono da horo. La plenkreskuloj parolis, la infanoj cxirkauxkuris kaj la hundo bojis -- kia bruo! Sed cxiuj tre felicxis. Post ni trinkis tason da kafo, ni ekiris por Campinas.

Ni vojagxis per sxoseo kie oni devis halti dufoje por pagi 5 realoj por uzi la vojon. Mi vidis apud la sxoseo en S√£o Paulo aro da teruraj domacxoj -- mi supozis ke tiu estis unu el la tiel-nomataj "faveloj". Post ni eliris la urbon, oni indikis monton al mi kaj klarigis ke gxi estis la plej granda monto apud S√£o Paulo kaj ke simiojn oni trovas tie. Ni preterpasis malaltaj montoj, arbaroj, kaj diversaj kampoj. En unu loko, oni kultivis vinberojn. En alia, ili diris ke estis multaj fruktoj, sed mi ne povis kompreni kiaj.

Kiam ni alvenis cxe Campinas, ni sercxis lokon por tagmangxi. Ni trovis restoracion kiu havis "fejijxuadon" -- bufedon kun multaj aferoj, inter ili fazeola supo. Mi ankaux acxetis bieron. Oni en Brazilo povas plenigi la teleron kun iomete de multaj de aferoj kaj tiam oni pesas la teleron kaj vi pagas nur por kion vi elektis. Estas tre konvena por provi multajn aferojn. Dum mia tuta vojagxo tra Brazilo, mi trovis nenion kiun mi vere ne sxatis.

Ni poste vojagxis al la kongresejo kaj enskribigxis. Estis iom da konfuzo pri kie estis mia hotelo, sed finfine trege serioza juna virino -- la filino de unu el la organizantoj -- iris kun mi por montri al mi la gxustan hotelon: Hotel Opala Bar√£o. La virino ne parolas Esperanton kaj kelkfoje mi komencis alparoli sxin kaj sxi devis diri, "I don't understand." Tre strange estas kiam la radoj de la cerbo estas metita al "Esperanto" kaj mi devas ne paroli tion -- farigxas ja malfacila. Finfine, je la fino de la vojagxo, mi povas ofte kompreni kiam oni parolas la portugalan -- inter la angla, hispana, kaj Esperanto mi tre ofte povas eltrovi kion oni volas diri. Sed kiam mi devas paroli, cxiam Esperanto venas unue kaj mi poste devas klarigi per miaj unuopaj portugalaj vortoj.

Montrigxis ke mia posxtelefono ial funkciis en Campinas. Mi petis ke la firmao sxaltu por mi tiun kapablon, sed gxi ne funkciis en S√£o Paulo. Mi gxojis kiam mi povis telefoni hejme kaj alparoli cxiujn. Mi ne scias kiom kostas -- versxajne estos altkosta -- sed estis tre bona auxdi la vocxojn de cxiuj kaj sciigi al ili ke mi estis en bona ordo.

Pri la kongreso mem, cxio rapida farigxas kunfandita miksajxo de momentoj, vizagxoj, kaj sonoj. Estis multaj bonaj prelegoj, pri Esperanto, pri Brazilo, pri internacio, kaj pri multaj aliaj aferoj. Mi havis dekojn da tre interesaj konversacioj: pri familioj, pri domoj, pri dorlotobestoj, pri la movado, pri eksterlando, kaj super cxio, pri Esperanto. Oni vere amas Esperanton en Brazilo -- oni fieras pri gxi kaj serioze studas gxin -- tiom da bonegaj parolantoj! Kaj tiom da interesaj entreprenoj de esperantajxoj: t-cxemizoj kaj pingloj kaj libroj kaj sakoj kaj diskoj.

Oni bonkore arangxis ke miaj prelegoj estis po unu tage. La unuan kaj la lastan oni ne multe atentis -- venis nur po dekon da homoj. Sed la prelego pri tehxnologio alportis 50 kaj oni multe interesigxis kaj faris multajn bonajn demandojn.

Dum la unuaj tagoj, mi tiom okupigxis pri la kongreso ke mi malmulte piediris tra la urbo. Je lundaj, mi provis gxustigi tion per kelkaj longaj promenoj tra la urbo. Estas tre aktiva kaj vigla urbo kun centoj da malgrandaj butikoj. Cxe la grandaj butikoj kiuj vendas domaparatoj (fridujoj, fornoj, ktp), cxiam la vendistoj staris cxe la enirejo kiel malsategaj lupoj -- pretaj por ekkapti iun ajn eblecon vendi ion. Sxajnis al mi ke estis multe da dentistoj kaj cxe la strato mi vidis kelkfoje homojn kiuj provis disdoni faldfoliojn kiuj reklamis iun aux alian dentiston. En multaj lokoj estis placoj, kun belaj statuoj kaj apudaj konstruajxoj.

Lunde postagmeze, mi revenis al la kongresejo kaj sidis en angulo kun virino por babili -- inter aliaj aferoj ni diskutis kio okazos tiu vespere. Sxi diris ke sxi ne volas iri kaj mi proponis ke ni kune iru por trinki bieron. Sxi akceptis kaj ni promenis al sxia hotelo kaj sercxis tauxgan lokon dum ni promenis. Kiam ni atingis la hotelon, sen trovi bonan lokon, ni petis la pordiston, kiu sugestis lokon kaj telefonis taksion por porti nin. Estis restoracio por italan pastecxon kiu ankaux servis diversajn bierojn. Ni provis unu specon kun oni nomas "sxops", kiu estas kiel la malforta 3.2 biero en usono. Ni ankaux akiris pladon da olivoj por mangxeti. Ni babilis dum horo kaj finfine decidis ankaux acxeti pastecxon. Mi estis vidinta ke oni cxi tie faras pastecxon kun tinusajxon. Ni elektis tion por provi kaj mendis samtempe "kajpirinja" -- la tradicia trinko de Brazilo. Cxio estis bonega. Ni finfine iris kaj sxi adiauxis min cxe la pordo de mia hotelo.

Multaj homoj volis intervjui min pri Esperanto ne nur per auxdbendigiloj kaj vidbendigiloj, sed ankaux per telefono por dumviva radia programo. Cxiuj el la eksterlandanoj: polino, koreo, kaj mi, la radio anoncisto portis al cxambro kaj je certa horo oni alvokis telefonon. Li enkondukis cxion en la portugalan, faris demandojn al ni Esperantlingve, kaj tiam resumis niajn respondojn portugale. Interesa sperto. Oni diris ke estis tre bona respondo de la gazetaro pri la kongreso -- mi bedauxras ke oni neniam vokis min pri la gazeta anonco kiun mi estis sendinta antaux ol mi venis. Mi rekontaktos ilin poste.

Mi estis kunportita aron da malgrandaj kalikoj -- memorajxoj de Norda Karolino por disdoni al la organizantoj. Mi sxercis ke post la kongreso, kaliko ja estus tre necesa ilo. Mi estis doninta unu al Francisca, sed mi neniam sukcesis trovi la aliajn organizantojn en unu loko por bone kalkuli cxu mi havis suficxon, ktp, do finfine, mi simple donis la skatolon al James por ke li disdonu inter la organizantoj. Ili estas ja tre malgranda afero, sed mi esperas ke oni sxatas kaj trovos iom da placxo el ili.

Mi faris tri prelegojn cxe la kongreso, pri lokaj grupoj, tehxnologio, kaj scienca klerigado. Cxiuj estis suficxe bonaj. Oni tre interesigxis kaj faris multajn demandojn.

Mi tre gxuis la bankedon cxe churaskaria restoracio. Cxio estis tre bongusta -- mia nura bedauxro estis ke mi jam estis plensxtopita kiam la ulo kun kapibarajxo venis al la tablo. Estus amuze diri al oni ke mi estis mangxinta kapibarojn dum mia vojagxo. Post la mangxo, ni kune dancis dum ioma tempo -- mi diris al mia amikino ke mi timis ke mi ne estis dancinta gxis la mezlernejo kaj mi esperis ke mi ne surpasxus sxiajn piedojn. Estis tre agrabla, kune svingi malrapide je la muziko.

Dum la lasta tagoj, mi partoprenis la solena fermigxo kaj vaportrajna ekskurso en la kamparo. Mi elektis reveni al la urbon kun amikino, por pasi kelkajn lastajn minutojn kun sxi sed baldaux montrigxis ke la auxtobuso ne reiris rekte al la kongresejo. Post kelkaj strecxigaj minutoj, ni decidis eliri el la auxtobuso kaj sercxi taksion por reveni pli rapide, por ke mi ne mistrafu mian vojagxon hejmen. Ni elbusigxis kaj trovis kelkaj laboristoj apud la sxoseo kaj unu riskis vivon por preskaux korpe haltigi taksion por ni. Suficxe rapide, ne reiris al la kongresjo kaj mi devis adiauxi mian amikinon por revojagxi al usono.

La vojagxo hejmen pasis trankvile gxis mi atingis la flughavenon. Tiam montrigxis ke mia flugo estis nuligita. Oni kontrolis la flugojn kaj diris ke mi povos vojagxi venontan matenon, sed ke ili ne povas oferti subtenon por hotelcxambro. Mi acxetis por mi mem, kontraux 99 realoj, kaj restis dumnokte en senfenestra cxambro cxe Days Inn en S√£o Paulo. La venontan matenon, la flugo komencis iom malfrue, sed cxio pasis en ordo poste, kaj mi revenis al NovJorko je la sepa kaj duono posttagmeze. Poste, okazis la usona landa kongreso, sed tio estas ja alia rakonto.

by limako

Comments

Kia gxojo! Mi tre felicxas

Salenka's picture

Kia gxojo! Mi tre felicxas pro tio, ke vi gxuis la viziton al Brazilo, malgxraux la problemoj. Legi vian rakonton farigis min ankaux vojagxi ree al mia amata urbo San-Pauxlo, kiun mi ja sopiras post tiom da monatoj Usone. =^)

August 6, 2006 by Salenka, 3 years 32 weeks ago

Bona rakonto!

Robert L. Read's picture

Mi esperas fari same iutage.

-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA

July 28, 2006 by Robert L. Read, 3 years 33 weeks ago

Brazilio

marial's picture

Mi tre ŝatus vojaĝi tien.

Dankon por via laboro.

July 26, 2006 by marial, 3 years 33 weeks ago

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes