SearchUser loginRecent blog posts
|
suspektindajxoj en CEED (Benson)Fojfoje mi aŭdas onidirojn pri nova eldono de CEED kaj peto por listo de korektoj. Nun estas vikipedia paĝo por listi tiajn dubindajn, debatindajn, aŭ simple erarajn vortojn en CEED. Do se iu havas liston de tiaj vortoj, bonvolu aldoni! Krome se jam estas alia loko kun tia listo, bv aldoni tiun informon. Parenteze, mi volas klarigi ke CEED tre utilas, do tiu listo ne celas insulti la libron, sed nur plibonigi kaj pliutiligi ĝin. Tamen estos agrable havi liston de konataj eraroj. Lastatempe mi malkovris ke ekde pli ol du jaroj mi verŝajne misuzas "ŝablono" kiam "stencilo" pli taŭgas, pro erara difino en CEED. :)
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Stencilo?
Kara Russ --
Mi dum multaj jaroj neniam auxdis la vorton stencilo en Esperanto. Kvankam gxi trovigxas (neoficiale) en PIV, la dua signifo de sxablono (ankaux neoficiala, sed multe pli antikva) tute tauxgas por la sama signifo, kaj mi cxiam auxdis la vorton sxablono (ekz-e en la sesdekaj jaroj kiam mi kaj alia samideano cxiumonate pasigis semajnfinon cxe iu Gestettner-kopiilo).
Don Harlow
http://donh.best.vwh.net/esperanto.php
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/
hm...
Hm, bona ekzemplo de frustra fenomenon, kiun mi pli kaj pli konstatas lastatempe, ke estas multa malakordo pri terminoj en Esperanto, kaj ofte tute ne klaras kiu estas la "gxusta" termino... parenteze "stencilo" aperas en la anglaj vortaroj kaj de Butler kaj de Wells. Sed google-sercxado montras ke sxablone ege pli uzigxas (versxajne pro tehxnika uzado en komputilaj kuntekstoj, ne pro uzo por tiu artformo...)