Skip to main content

teamaj instruado kaj intervjuado

russ's picture

Mi kaj mia koramikino kuninstruis senpagan semajnfinan Esperantan kurseton lastatempe, po ses horoj sabate kaj dimanĉe. Tio estis bona interesa sperto, kaj la fakto ke niaj denaskaj lingvoj malsamas tre helpis la kurseton! (Ni loĝas en Pollando; mi estas usonano kaj ŝi estas polino.) La lernantoj ĉiuj estis poloj, do ŝi povis paroli pole kun ili, kaj mi parolis plejparte nur Esperante, kaj fojfoje ŝi devis traduki inter la pola kaj Esperanto - tio montris daŭre dum la semajnfino ke Esperanto funkcias, kaj donis multajn ŝancojn por ili aŭdi la saman aferon en la pola kaj en Esperanto. Krome kuraĝigis ilin ke ili povis kompreni min, fremdulon, kiam mi parolis al ili per simpla Esperanto. La teama instruado ankaŭ helpis nin doni atenton al subgrupojn samtempe, kaj se unu el ni ekperdis energion, la alia iĝis la ĉefinstruisto. Bona rekomendinda instrua sistemo.

Krome ni poste intervuiĝis de loka studenta radio, kaj ŝi parolis pole dum mi parolis Esperanton kun tradukado de ŝi, kaj tio estis sukcesa intervjua aranĝo. Dum la programero, ni ricevis per tujmesaĝilo amikajn komentojn de aŭskultantoj.

Do sume mi tre rekomendus ke en kursetoj, intervjuoj, ktp, havi lokanon kaj nelokanon se eblos.

by russ

Comments

Termino ja trafa!

Loren's picture

teamaj instrudado kaj intervjuado

instrudado: trud-instruado

;-P

Sensxerce, mi gxojas pri la sperto kaj sagacaj rimedoj kaj ideoj kiujn vi raportas, kaj mi tute fidas ke ne temis pri instrudado.

April 12, 2007 by Loren, 2 years 49 weeks ago

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes