55-a Kongreso de ELNA, 27-30 de julio, 2007, Tihuana, Meksiko

For English, click here Para Español, oprime aquí
Por listo de prelegintoj, musklaku ĉi tie
Por listo de partoprenintoj, musklaku ĉi tie

INTERNACIA KUNLABORADO estis nia temo, kaj tial ni elektis okazigi nian kunvenon plejparte tuj trans la landlimo de San Diego. Ni havis reprezentantojn el Meksiko kiuj partoprenis kun ni, kune kun la kutimaj vizitantaj samideanoj el aliaj landoj.
Tihŭana estas konata kiel “la plej vizitata landlima urbo” Ĝi estas tre interesa mem, kaj valorigas la viziton eĉ se nia kunveno ne okazus tie. Por pli da detaloj pri la urbo, vizitu: www.tijuanaonline.org kaj www.seetijuana.com.
Vidu ankaŭ ĉi tiun broŝuron.
Flugfolio pri la ekskursoj.

Bonvenon al ĉiuj niveloj!
Estos agadoj por komencantoj samkiel por movadanoj, inkluzive la jenajn:

  • Vendredo vespere, "interkonatiĝa" vespero
  • PLENA LIBROSERVO kun okazo trarigardi en ĉambro plena je Esperantaj libroj, videoj, DVDoj kaj KDoj aĉeteblaj.
  • Sabaton vespere, prezento de loka talento
  • Dimanĉon vespero, bankedo
  • Esperanto-klasoj
  • Prelegoj kaj montradoj en Esperanto
  • Ekskursoj piediraj kaj pertransportaj de la regiono de Tihŭana
  • Filmoj kun Esperantaj subtitoloj kaj deklamadoj de poezio
  • Post-kunvena ekskurso al la belaj marbordaj urboj de Playas de Tihŭana, Rosarito, kaj Ensenada.

Angla-lingva aliĝilo.
Esperant-lingva aliĝilo.
Hispan-lingva aliĝilo.
Ĉiuj permesas konvenan pagon per kreditkarto.

Unua Bulteno (PDF) en la angla kaj en Esperanto.

por aliĝi helik-poŝte, bonvolu uzi aliĝilon.

KONGRESEJO
La hotelo Pueblo Amigo situas ĉe la Plaza Pueblo Amigo, parto de la eksklusiva "Zona Rio", la plej grava komerca kaj financa regiono en la urbo, proksima al strategiaj lokoj kiel la Internacia Landlimo-Transira Linio de San Ysidro, kaj kulturaj kaj komercaj lokoj. Ĉiuj ĉambroj havas telefonojn, televidilon, kaj klimatizilon. Gi ankaŭ ofertas transiran servon de la Greyhound Bus-stacidomo de Tihŭana - kun rezervado kaj sub antaŭaranĝitaj horaroj, kaj senpagan parkadon por tiuj kiuj aŭtomobilas.
Niaj specialaj grupprezoj komparas tre favore kun multe pli malaltklasaj hoteloj, kaj se vi dividas ĉambron, la prezo estas bonaĉeto. Unuopaj ĉambroj kaj ĉambroj kun 2 reĝingrandecaj litoj - US$85. Ekstraj plenaĝuloj kostas nur pliajn US$10 - infanoj estas senpagaj. “Junior suites” havas du 2 reĝingrandecajn litojn kaj sofon - US$95 - kaj povas facile enteni familion de kvin.
Matenmanĝo ne estas inkluzivita, sed 10%a rabato por manĝaĵoj ĉe lokaj restoracioj estas. Estas 24-hora sekureco kaj alta nivelo de privateco. Ĉiuj el niaj kunvenoj kaj programoj okazos en la hotelo.
El Meksiko: 01-800-026-6386 kaj (664) 624-2704
El Usono: 1-800-386-6985, 1-800-785-4647 aux 011-52-624-2721
Vi ankaux povas rezervi cxambron cxe la: retpagxaro de la hotelo elektu anglan aux hispanan, musklaku sur "Reservations" kaj respondu la demandojn.

Informo pri aliaj lokaj hoteloj

LA ESTRARA KUNVENO DE ELNA OKAZOS 26-27 JULIO EN SANTEE - suburbo de San Diego
La jarkunveno de la estraro estas malferma al ĉiuj membroj, kaj por aliaj kiuj volas turistumi en la regiono, rezervadoj haveblas por la noktoj de 25 kaj 26 julio ĉe la Santee Inn, 10135 Mission Gorge Rd, Santee CA 92071-3813. Vidu la retpaĝaron: The Santee Inn Specialaj grupaj prezoj: Reĝina lito - $65; Reĝa lito - $70; 2 duoblaj litoj $75. (plus 8% imposto) Ne estas ekstra kosto por pli ol du en la ĉambro.
Reservacioj por la Santee Inn devas esti faritaj pere de la Komisiito pri Vojaĝaferoj, Lusi Harmon (Lusiharmon@aol.com aŭ 510-531-8393).
Vi povas rezervi por nur unu nokto (la 26a) - aŭ por ambaŭ noktoj se vi volas turismumi en la regiono.
RESERVADO DEVAS ESTI FARITAJ NEPOST 25 JUNIO
Informo pri Santee

Roberto Burgess helpos nin aranĝi lokajn ekskursetojn per publika transportado, kaj aranĝos por tiuj el ni kiuj volas vidi la grandajn bestojn ĉe la San Diego Zoologiĝardena Sovaĝbesta Parko, la plej bona loko en la mondo por vidado de grandaj bestoj en naturo ekster Afrikaj sovaĝbestaj parkoj.
(Vidu:
www.SanDiegoZoo.org). Kaj estas multaj vidaĵoj en ĉi tiu granda turisma urbo kiu ne tiom lacigos vin. Vidu:
Informo por Vizitontoj de San Diego

KIEL ATINGI TIHŬANA DE SAN DIEGO
Pasportoj por Usonaj civitanoj NE ESTAS BEZONATAJ por landlimo-transiroj ne aviadaj ĜIS 2008. Tamen vi ja bezonas pruvon de civitaneco: voĉdonula registraĵo aŭ oficiala registraĵo de naskiĝo kun bildigita identokarto, por via reveno. Se vi planas veturi trans la limo aŭtomobile, vi devos aĉeti specialan asekuron - Usona aŭto-asekuro ne ŝirmos vin se okazos akcidento. Vidu:
www.azcentral.com/arizonarepublic/business/articles/0730biz-global0730.html
).
La plej simpla metodo vojaĝi al Tihŭana estas iri al la stacidomo de Greyhound en la centro de San Diego kaj eniru unu el la busoj kiuj iras preskaŭ ĉiun horon trans la landlimo ($12). De la stacio en la centro de Tihŭana, vi povos uzi taksion por la mallonga vojaĝo al la hotelo, aŭ antaŭe fari aranĝojn por la transira buseto de la hotelo.
Se vi iras aviade en SanDiegon, estas nur mallonga veturo per taksio al la stacidomo de Greyhound Bus, aŭ arranĝu renkonti aliajn en la eleganta akceptejo ĉe la urbocentra Santa Fe (Amtrak) Fervoja Stacio. De tie vi povas ankaŭ uzi la San DiegoTrolley (MTS) ĝis la fino de la “verda linio” ĉe la urbocentro de Santee kiu situas unu straton for de kie la estraro loĝos ĉe la Santee Inn. Se vi registriĝas tie, ni povas aranĝi sendi vin kun estraranoj vendredon posttagmeze al nia hotelo en Tihŭana.

Jahua Group: ELNA-Kongreso-2007
¡Los esperamos! Ni atendas vin!
Mar Kardenas - Prezidantino de la LKK