GLOSSOP, Ronald

Dum la kongreso, Ron instruos Esperanton por komencantoj.

Li estas prezidanto de AAIE.

AAIE estas por tiu, kiun interesas instruado de Esperanto. Kiu rajtas membrigxi? Profesiaj instruistoj, aktualaj aux eksaj, je iu ajn fako, kaj ne-profesiaj instruantoj kiuj instruas, instruis, aux instruos Esperanton, rajtas igxi anoj de AAIE.
Kiu rajtas cxeesti la kunsidon de AAIE? Cxiu, kiun interesas ia ajn instruado/lernado de Esperanto.

Ni bonvenigas vin al la kunsido por AAIE.

D-ro Ronald J. Glossop estas Profesoro Emerita pri Filozofio cxe Sud-Ilinojsa Universitato en Eduardsvilo (SIUE) apud Sankta-Luiso. Li ankaux fondis la Programon por Pac-Studoj kaj servis kiel gxia Kunordiganto dum 25 jaroj. Li instruis Esperanton cxe SIUE kaj ankaux en apudaj elementaj lernejoj. Profesoro Glossop auxtoris tri librojn: Philosophy: An Introduction to its Problems and Vocabulary [Filozofio: Enkonduko al gxiaj Problemoj kaj Vortstoko] (Dell, 1974); Confronting War [Alfronti Militon] (Mc Farland, 1983; 4-a eld. 2001); kaj World Federation? (McFarland, 1993; Esperanto traduko Monda Federacio? de J. Rapley, 2001). Li prelegis pri aktualaj terglobaj demandoj cxe diversaj konferencoj pri paco kaj aliaj problemoj de la tutmonda komunumo en Usono kaj multaj aliaj landoj--kelkfoje en la angla kaj kelkfoje en Esperanto.