Tiel facila, ke prahomo povus fari ĝin

KriZe's picture

[reafiŝita de malnova ELNA-retejo]

Retejo ligata al la asekura kompanio GEICO, kaj aparte al ĝia reklama kampanjo en kiuj iuj modernaj prahomoj indignas pro reklamoj ofendaj al prahomoj, uzas la internacian lingvon (malbone, tamen...). Vidu cavemenscrib.com kaj klaku en la kuirejo, kaj vidu sur la fridujo... ili havas poezi-magnetojn Esperantajn.

Ĉi tio apenaŭ meritas mencion, sed lastatempe venis raporto ke Holivudo preparas komikan televidserion pri ĉi tiuj prahomoj kiuj loĝas en moderna Usono. Granda karakteraĵo de tiuj prahomoj en la reklamoj estas ke ili estas surprize kulturitaj. Bone estus, ke oni prezentos ilin kiel Esperanto-parolantoj.

Laŭ statistiko, verŝajne la televidserio ne realiĝos (krom unu prov-epizodo). Mi mem unuafoje lernis pri Esperanto per komika televidserio (nome Red Dwarf, de Britujo). Se Esperanto estos uzata en la programo, ni deziru al ĝi tutan bonsukceson, ĉar ĝi nepre naskus interesitojn.

Senchapeletaj literoj

Baf! Mankas la magnetoj la litero-ĉapeletojn!

Veraj poezi-magnetoj

Tiuj poezi-magnetoj memorigas min pri ideo. Instruante enkondukan E-kurson pasintjare, mi serĉis similajn ludilojn por amuzigi la lernantojn per vortfarado. Certe, pro gxia aglutina karaktero, Esperanto aparte konvenas por tia ludo. En la kurso ni uzis presitajn paperpecojn, sed magnetoj estus eĉ pli oportunaj.

Ĉu iu vendas tiajn (esperantlingvajn) magnetojn? Se ne, ĉu ekzistas deziro inter Esperantistoj aĉeti ion similan? Se jes, eble mi povus krei aron da eksperimentaj magnetoj uzante la plej oftajn radikojn el la Baza Radikaro Oficiala, kaj poste atenci la fridujon per ili...

Mi sxatis

Mi ŝatis la prahoman kampanjon ekde la komenco, sed mi nun ŝatis ĝin eĉ pli.

--
Steven BREWER

La Verda Venk'?

Ankaŭ mi ekde la komenco ŝatis la prahomojn.
Sed nun, eĉ despli. Inteligenta kaj amuza laboro
verŝajne far de iu kaŝita verdulo.