Kreivemuloj Bezonataj/Creative Volunteers Needed

Robert L. Read's picture

Karaj kunlaborontoj,

Estanta estro de la komitato de Informado de ELNA, mi petas volontulojn tiajn, kiaj estas artemaj, kreivaj, kaj havas intereson en rekta reklamo de Esperanto por memorigi Usonon ke stelo de espero ankoraŭ brilas.

Mi petas tri reklamojn (en formatoj priskribitaj sube.) Vi povas komenti ĉi aŭ informpeti ĉi tie, aŭ al mi rekte per "read ĉe robertlread punkto net".

En la lasta jaro, ELNA buĝetis $3,000 por rekta aĉeto de reklamoj. De ĉi tiom, ni elspezis nur $300 ĝis nun, sur reklameto je Boing-Boing, pri la e-tago blog-festo.

Ni nun devas elspezi la ceteron, kaj parte ni deziras elspezi ĝin por sur-paperaj reklamoj.

Por plenumi parton de la plano kiu D Gary GRADY (kaj mi, kaj Vilĉjo HARMON, kaj Tim WESTOVER, kaj Enrique ELLENBERG, kaj aliaj en la komitato) formigis, mi alvokas volontulojn por desegni/kompoti sur-paperajn reklamojn en gazetoj. Mi ne povas fari ĉi tion meme, ĉar mi ne estas artemulo.

Ni celas triope:

  1. Havi belajn, efikajn reklamojn, pretos por dissendi la specifaj gazetoj,
  2. Krei re-uzeblan aron de reklamoj, kiu ELNA povas teni kaj eble reuzi dum multaj monatoj,
  3. Havi pretajn reklamojn, kiujn ni povas publiki en apartaj monatoj, por peni mezuri la efikon de la reklamoj (kiu estas pli malfacila por surpapera reklamo, ol por interreta reklamo.)

Ni elektis, laŭ la esploro de D Gary:

Locus http://www.locusmag.com (read by sf writers and fans) 8,500 monthly Display 1/6 page either 3 3/4" x 3 1/2" or 2 1/2" x 5" 2x - $175 = $350

Reason Magazine http://www.reason.com (libertarian) 60,000 monthly Display 1/6 page 1x - $350
2.25x4.55" (vertical aspect)

The American Prospect http://www.prospect.org (center-left) 50,000 monthly Display (non-profits receive 40% discount) 1/6 page 2.23" x 4.5" 1x - 910 ($546 with non-profit discount).

Mi preferas ke oni elektas unu kaj esploras la formaton postulatan meme; ili ŝanĝas ofte, kaj mi ne povas skribi la sumon de la afero ĉi tie.

Oni rajtas proponi aliajn gazetojn, se oni monprovizas la reklamojn tie (;->).

Se ni aĉetos la tri, ni elspezos $1246. Ĉi tiu estas malpli ol duono de nia buĝeto. Avantaĝo de ĉi tio plano, se ni ŝternos la reklamojn tra monatoj, estas ke eble ni lernos, kiel ili komparis al la $300 ni jam elspezis sur boing-boing. Ni sciis ke tiu donas al ni proksimume 350 vizitantojn, sed ne rimarkeble estis mezurebla laŭ aliaj statistikoj.

Dum ni preparos ĉi tiojn, ni povos samtempe aĉeti nur-vortajn reklamojn en aliajn gazetojn, kaj interretajn reklamojn.

Mi intencas peti ke ĉiu reklamo havas plejeble ŝanĝeblan lokon por URL, en kiu ni povas enmeti ŝanĝontan URL-on. Mi ankaŭ petas, sed ne postulos, ke la reklamoj estas en facile reuzeblajn formojn (per SVG, ekzemple, aŭ PNG.) Krom tio, mi ne intencas doni regulojn al la reklam-kreontoj, por permesi ilin mensumi libere. Pensu grande! Kiam ni havas la reklamojn, ni povas pripensi ĉu ili bezonas ŝanĝon aŭ aldonon.

Se vi intencas krei reklamon, bonvole anonci ĝin ĉi tie, por eviti lavangon de maluzeblan partoprenon (ĉu mi ŝercas? Mi ne scias...) Ankaŭ, se neniu volontulas, ni devas repensi la planon, kaj eble aĉeti nur interretajn reklametojn, ekzemple.

Mi eble "voluntulos"...

Mi estas iomete artema kaj kreiva. :-) Mi estis dungita kiel profesia ilustristo, ĉefe por ludoj. (Iom da miaj ilustraĵoj estas videblaj ĉe: BoardGameGeek.)

Mi ankaux scipovas Inkscape, kiu estas SVG-programaro. Lastatempa SVG-laboro de mi (ŝanĝita al PNG-a formato por la retejo) estas videbla ĉe: StoryCards RPG.

Tamen, mi konas min mem! Mi emos labori pli diligente se mi estos pagata malmultekostan honorarion. Ĉu la buĝeto subtenus kelkajn dolarojn al la artisto/reklamisto?

Amike salutas Scott Starkey

Mi proponas . . .

. . . Language Magazine, kiu havas 33,000 abonantojn, plejparte instruistoj de fremdaj lingvoj en Usono. Ghi estas pli multekosta, ol la aliaj gazetoj, sed ne super nia bugheto, kaj mi taksas ghin pli rektocela, ol SF-gazeto au politika gazeto.

Language Magazine (languagemagazine.com)
1/8 pagho: $520 (3.75in x 2.5in) (plenkolora)
1/4 pagho: $1050 (3.75in x 5in) (plenkolora)

Bona...

Estas malfacile scii tion, kio estos la plej fekunda grundo; tial mi deziras uzi diversajn gazetojn.

Mi emas akcepti ke ĉi tio estas bona loko; sed ĝis tiam, kiam oni volontas krei, ekzemple, plenkoloran reklamon por ĝi, ni ne devas decidi inter gazetojn. Eble la reklamo, kiu Hoss kreos, estos uzebla tie ankaŭ.

Se ne aperos volontuloj, ni devas uzi "nurvortajn" reklamojn; tiu estus akceptabla, sed malpreferinda.

-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA

Mi volontas...

...spite al tio, ke mi estas nek artema nek kreiva. :-) Efektive, mi provos adapti afiŝetojn, kiujn mi antaŭnelonge verkis por reklami pri Esperanto en mia hejmurbo.

Mi preferas uzi bildon kiu plenumas kvaronon de paĝo (anstataŭ sesonon) se tian vi ne malakceptus.

Dankon....

Pri la grandeco, mi deziras elspezi proksimume $300 por cxiu eksperimento, por peni kompari la efikon, plejeble.

Mi akceptas ia ajn, mi supozas, sed mi preferas ke vi esploras la reguloj pri koloro, grandeco, ktp, por la gazeto, al tiu vi celas la reklamon.

Mi ne estas maldiligenta, sed mi preferas elspezi mian tempon per la estrado de la tuta kampanjo, ol decidioj pri la unuopaj reklamoj. Tamen, petanto devas kompromizi, mi supozas, kaj mi tute valoras vian jugecon kaj kontribuon.

-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA

Kien sendi?

La unua provo pretas, sed mi ne scias, kien sendi ĝin retpoŝte. Kiun adreson mi uzu?

Bonege!

Send it to : read AT robertlread DOT net
!

Dankon!

-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA