SearchUser loginRecent blog posts
|
NaNoWriMo venas!La plej klara signo de la sukceso de la movado estas la aro la literaturo legebla per e-o. Mi pensas ke estas tre grave ke ni daŭre aldonu al ĉi tio libraro. La monato de novembro estas "National Novel Writing Month": Ekzemple, "Dune", fare de s-ro Frank HERBERT, kaj "Cold Mountain" fare de Charles FRAZIER, ambaŭ bezonis dek jarojn por verki. Aliflanke, Stephen King verkas kvar romanojn jare. Oni povas argumenti senfine pri ĝi. Nuntempe en mia vivo mi emas pensi ke la "mult-produkta" modelo estas preferinda...eĉ se mi verŝajne ne atingas ĝin. Lastjare, du uloj verkis romanojn esperante per NaNoWriMo: Spite ke mi tute ne havas la tempon, kaj ankaŭ spite de la fakto ke mi ne estas certa ke mi ŝatas la ideon de NaNoWriMo, la ideo fascinas min. Fakte mi nun laboras pri libreto por junuloj, kiun mi esperos eldoni angle kaj esperante....sed estas multe pli facile paroli pri libro, ol fini ĝin! Tial NaNoWriMo estas bona ideo por speco de ulo, kun speco de bezono instigi verkadon. Do mi demandas miajn samideanojn: Ĉu interesas iun la ideo partopreni NaNoWriMo por verki romanon esperante? (Mi ne celas kunverki, sed labori kunlabore kaj amike dum novembro.)
|
Pictures from Esperantujo
|
Hej Robert! Mi nun verkas
Hej Robert!
Mi nun verkas esperante romanon, sed mi dubas ke mi havus aŭ tempon aŭ persistadon por skribi 50 mil vortojn dum unu monato. Post tri monatoj, la verkaĵo nur enhavas 8 mil vortojn.
Sed, per la verkado, mi lernas multe pri esperanto. Amiko kiu helpas min diris, "Mi rimarkis, ke la eraroj plidistiĝas!"
Nu, se mi povas lerni ĝuste la uzadon de la subjunkcio ...
~Dreah
Bonsxancon al vi....
Dankon pro la informo; estas tre bona ke vi komencis.
Eĉ se oni ne intencas partopreni NaNoWriMo, interesas min: kiu verkas?
-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA
Verkado
>interesas min: kiu verkas?
Mi verkas originale en Esperanto; plejparte mi verkas novelojn, kvankam mi komencis verki romanon dum NaNoWriMo en 2006.
ĉu vi planas partopreni NaNoWriMo-on 2007?
Kaj, pardonu mian malscion, ĉu viaj noveloj estas eldonataj?
-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA
NaNoWriMo
Jes, mi planas partopreni denove ĉi-jare. Eble post ses au sep NaNoWriMoj mia romano estos finita!
Miaj noveloj aperis en Fonto (tiuj, kiuj premiiĝis en la Belartaj Konkursoj) kaj en Literatura Foiro. Ĉi-monate aperos alia novelo mia en La Ondo de Esperanto. La retejo de LOdE eble aperigos ĝin en la reto.
tradukado pli ol originala verkado
Mi aktivas pri tradukado, sed ankoraŭ ne ofte verkas originalaĵojn. Tamen mi fojfoje verkas etajn poemojn. Ekzemple post lastatempa vizito al eta renkontiĝo de Esperantistoj en la pola urbeto Góra, mi estis subskribanta ilian gastlibron kaj subite inspiriĝis do aldonis poemeton:
Bela nokta fest' ĉe Góra,
Fajroj sub ĉielo pura.
En mateno homoj lantas
Dum la multaj ranoj kantas.
(Tuta raporto ĉi tie.)