Resolutions of the Board 1989 - 1996

NOTE: Resolutions in RED have been subsequently recinded.

1996 Resolutions

Ke la rajtigon donita al la estro de la Vidbenda Komitato en julio, 1995 estu ŝanĝita per anstataŭo de la vortoj "kun Judy Montell & Associates" por la vortoj "Studio Najera", kaj post la nomo de la kurso, la vortoj "aŭ simila nomo" aperu. (1996)

La Estraro aprobu ke Frank Helmuth estu membro de la Investa Komitato. (1996)

Bill Harmon estu la nova estro de la Investa Komitato. (1996)
Amend Paragraph 6, Medium and Long Term Fixed Income Securties to read as follows:
This portion of the portfolio may be made up of securities enumerated in Section 3 hereof, but with maturities exceeding 3 years; or of fixed-dividend preferred stock in companies listed on the New York Stock Exchange or NASDAQ.

Amend Paragraph 7, Equities, to read as follows:
Except for fixed-dividend preferred stock referred to in Section 6 hereof, no portion of the Endowment Fund shall be invested in equity securities of any kind. (1996)


1995 Resolutions

La Estraro aprobu la inviton de la LKK de Detroit okazigi la ELNA kongreson tie proksimume la semajnfinon de la 13 a de julio, 1996. (1995)

La Estraro komisiu al la estro de la Vidbenda Komitato negoci kontrakton kun Studio Najera laŭ kiu ELNA pagos necesan sumon por kreo de provleciono de la kurso "La Mondo estas Nia Gasto" kun la kondiĉo ke la Estraro de ELNA ratifu ian kontrakton por la cetero de la planita 15-leciona kurso depende de la sukceso de la provleciono.(1995)

ELNA uzu pli mallongan nomon eldonante siajn librojn. (1995)


1994 Resolutions

La kasisto, kiel eble plej baldaŭ post elekto, vizitu la centran oficejon, tie kontroli la kontojn kaj la laboron de la librotenistino; kaj reportu al la Estraro kun iuj rekomendoj pri eventuale formala revizio aŭ ŝanĝoj en la sistemo. (1994)

La fiksitaj laborhoroj estu deciditaj de la Prezidanto interkonsiliĝe kun la Direktoro. (1994)

La mono en konto 334 (TV Fonduso) estu transpagita al 343 (Vidbenda Fonduso) kaj la nomo de Konto 343 estu"Eduka Vidbendo Fonduso", kaj konto 334 estus nuligita. (1994)

Ni ŝanĝu la titolon "By-Laws of the ELNA, Inc." en la propontita Manlibro por la Estraro ktp. al: "Regulations for the Board of Directors of ELNA, Inc.", kaj ŝanĝos, kie ajn aperas la vortojn "By-Laws" al "Regulations", kaj "Constitiution" al "By-laws". (1994)

La Handbook for New Members of ELNA estu ĝisdatigita kaj korektita kaj re- eldonita frue en 1995; kaj anoncu la haveblon de ĝi al la membraro. Ĉiu nova membro ricevu ekzempleron. (1994)


1993 Resolutions

La Estraro aprobis regulojn por la stabo de la Centra Oficejo:

  • Labortagoj: lundo ĝis vendredo
  • Laborhoroj: 8:00 atm ĝis 5:00 ptm kun unu hora lunĈo. (Stabanoj alternu lunĈojn)
  • Feriaj tagoj estu: Novjara Tago, Tago de Prezidentoj, Memoriga Tago, Tago de Sendependeco, Labora Tago, Dankfesta Tago, Kristnasko, kaj unu elektebla tago (8 entute)
  • Feritempo:
    0 - 1 jaro, je la fino, 10 tagoj
    1 - 5 jaroj, 10 tagoj
    5 plus, 15 tagoj

    Akumulo permesita kaj en la administrado ĝi estu kalkulita monate

  • Por eksterlabortaga laboro, kompensa tempo laŭ permeso de la Prezidanto

(1993)

Prezidanto A. Harlow nomis Ellen Eddy, Sherry Wells, Prenda Cook, kaj si mem al komitato por prizorgi la kreon de Estrara Manlibro. (1993)

La Estraro aprobis ke la venonta prezidanto nomu provizoran komitaton kiu atente tralegos niajn nunajn propagandilojn kaj sugestos ŝanĝojn al ili kaj/aŭ novajn propogandilojn por modernigi nian varbadon. La komitato ankaŭ esploras pri eksteraj profesiuloj. La komitato prezentos siajn sugestojn al la Estraro antaŭ la 31 de januaro, 1994. (1993)

La Estraro decidis ke la adreso sur la unua leciono de la Senpaga
Perpo ŝta Kurseto returnu al la originala plano. Anstataŭ ELNA, resendu la unuan lecionon al Free Esperanto Postal Course. Aldonu ke: For information and book orders, contact the National Esperanto Organization, ELNA. (1993)

La Estraro akceptis proponon ke ni pagu $100 por eksteraj kostoj de
SFŜU por Cathy Schulze. (1993)

La Estraro akceptis proponon ke ni ŝanĝi la asekurecon de la Centra Oficeja stabo al Kaiser. (1993)

La Estraro aprobis ke la Estraro de la Libro-komitato de ELNA rajtos
uzi ĝis 50 ekzempleroj el preskvanto de 1000 ekzempleroj; ĝis 75 ekzempleroj el preskvanto de 2000 ekzempleroj; aŭ ĝis 100 ekzempleroj el preskvanto de 3000 ekzempleroj, ekzemple, por la aŭtoro, la provleganto, la recenzistoj,
kaj la reklamadanto. (1993)

La Estraro aprobis ke la 800 numero daŭru ĝis la Estraro decidos ŝanĝi ĝin. (1993)

La Estraro decidis ke kun analizo de la CO sendota al la Estraro, ni entreprenu solvon per specifika politiko pri fondusoj. (1993)

La Estraro rajtigas la Direktoron de la Centra Oficejo proponi 25%-rabaton je la prezo de libroj en la Libroservo de ELNA al Honoraj Membroj de ELNA kaj al salajratoj de la Centra Oficejo de ELNA. Tiu rabato validos por the aĈeto de po unu ekzemplero de Ĉiu koncerna titolo. Tiu rabato povas anstataŭi aliajn rabatojn, sed ne povas kombiniĝi kun ili. La Direktoro de la Centra Oficejo havas la rajton decidi nuligi tiun rabaton por iu difinta titolo, por certigi ke ELNA ne spertu monperdon. (1993)


1992 Resolutions

La Estraro aprobis, ke jam pagita kotizo por ELNA-Kongreso estu redonita al la paginto, minus $10 por administraj kostoj, se la Centra Oficejo ricevos skribitan peton por repago antaŭ dato, kiun fiksos la Loka Kongresa Komitato, sub la kondiĉo, ke tiu dato neniam estu malpli ol tri semajnoj (21 tagoj) antaŭ la komenco de la koncerna Kongreso. Tiu limdato devas esti klare indikita sur la aliĝilo. (1992)

La Estraro aprobis, ke el la profitoj pro vendado de la propraj eldonaĵoj de ELNA, 50% iru en la Eldonan Fonduson. (1992)

La Estraro decidis, ke la Estrara Komunikilo ne estas konfidenca krom eroj pri stabaj salajroj, dungoj aŭ maldungoj, eroj pri akuzoj aŭ eksigoj de membroj, kaj eroj pri juraj procesoj. Ĉiujn tiajn erojn la Prezidanto indiku kiel konfidencajn. (1992)

La Estraro decidis nomi komitaton kiu rekomendu ĉu la estonta investa politiko de ELNA permesu ankaŭ akcian investadon kaj, se jes, laŭ kiaj kondiĉoj. (1992)


1991 Resolutions

La Estraro de ELNA rajtigas la Centran Oficejon elspezi ĝis $500 dum la fiska jaro 1991 por eldoni kaj dissendi unupaĝan informilon por disdonado ĉe paroladoj pri Esperanto, kondiĉe, ke tiu informilo estu provizita al kluboj kaj unuopuloj laŭ la jenaj kondiĉoj:

  1. Neniu grupo aŭ unuopulo rajtas ricevi, senkoste, aron da informiloj pli ol unu fojon en la jaro
  2. Skribita peto devas veni al la Centra Oficejo kun la datoj de la okazo kaj sufiĉe da detaloj por certigi, ke la celoj de la okazo ne kontraŭas la celojn de ELNA laŭ ties Statuto
  3. La petinta grupo aŭ unuopulo devas pagi la sendokoston.

(1991)

ELNA aperigu specialan faldfolio-serion, konsistantan el ses titoloj, kiu estos: "Esperanto Literature", "The Artificial Language Movement", "History of the World Esperanto Movement", "World Language Problem Today", "Is There an Esperanto Culture?", kaj "Zamenhof: Creator of Esperanto." Ĝis la fino de la unua plena kalendara jaro post apero de ĉiuj faldfolioj, ELNA vendu la serion al membroj kaj "Friends of Esperanto" kontraŭ $3.00 por la serio, kaj aliaj personaj kontraŭ $4.00; post tiu jarfino, ELNA senpage provizu la serion al tute novaj membroj kaj vendu ĝin kontraŭ $3.00 al aliaj personoj. (1991)

La Prezidanto de ELNA, konsiliĝante kun la AAIE (Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto), nomu komitaton, kiu rajtos elspezi ĝis $750 en la fiska jaro 1991 por eksperimenta aperigo de tri tasklibroj pri la temoj "Vocabulary Building", "Prepositions", kaj "Participles"; La rezultojn de la eksperimento la komitao raportu al la Estraro, kun proponoj por eventuala aperigo de aliaj tasklibroj en la serio. (1991)

ELNA ŝanĝos sian fiskan jaron por ke ĝi komenciĝu la 1-an de majo kaj finiĝu la 30-an de aprilo. (1991)

Ekde la jaro 1992 la kotizoj por ELNA estos jenaj:

  • Individua Membro, $30
  • Familia Membro, $45
  • Junula Membro, $15
  • Subtena Membro, $60
  • Dumviva Membro, $600
  • Membro kun Limigitaj Enspezoj, $15
  • "Friends of Esperanto," $10.

(1991)

ELNA eldonos nur ses numerojn de Esperanto/usa kaj unu numeron de la Literatura Suplemento dum la fiska jaro 1992. (1991)

Oni faros la jenajn ŝanĝojn en la fondusoj de ELNA:

  • Oni renomu kaj rekalkulu la fondusojn dividante la fondusojn de Gibson kaj Massey;
  • Oni ĉiujare kalkulu la proporcian interezon sur la kapitalfondintaj fondusoj (Gibson kaj Massey) kaj verŝu ĝin en la Ĝeneralan Kason, kune kun la interezo el la Dumviva Fonduso;
  • Ĉiujare, oni kalkulu la proporcian interezon el fondusoj Wood kaj Lewis, kaj verŝu ĝin en la SFŜU-Fonduson, tio laŭ la deziroj de la donancintoj
  • Ĉiujare, oni distribuu la restan interezon, proporcie, en la aliajn fondusojn (Vidbenda, Televida, Thompson, Sonbenda, SFŜU-a, Historia, Glenny, Eldonada)
  • Oni faru grandskalan donackampanjon, kun stipulo ke ĉiu ano kiu donacas $2,000 aŭ pli povus postuli apartan fonduson kaj ankaŭ povus postuli la interezuzon (ekz. en la SFŜU-an Fonduson, en la Ĝeneralan Kason, ktp).

(1991)

La Estraro agnoskas, ke okazis eraroj neintence en la pasintjara balotado; daŭrigas la strebadon eviti tiajn erarojn en la estonteco; kaj akceptas la rezultojn de la balotado pasintjara. (1991)

ELNA starigos Komitaton por Edukado kaj kreos Edukan Fonduson por malkovri kaj peti monon de diversaj korporacioj, fondusoj, kaj individuoj por disvastigi la Internacian Lingvon. (1991)

ELNA sendos ekzempleron de la Richardson-libro kaj de ELNA Update al la bibliotekoj de la 14 plej taŭgaj ĵurnaloj kaj la ok plej taŭgaj revuoj en Usono por ke ili havu freŝan informon pri Esperanto. (1991)

La salajro de la Vic-direktoro de la Centra Oficejo estos plialtigita je 10% (1991)

Oni decidis pri la metodo uzota por proporcie plialtigi la saldojn en la diversaj kontoj. (1991)

ELNA kreos abonon al Esperanto/usa por bibliotekoj aŭ institucioj je duono de la kutima individua membro-kotizo. Individuoj daŭre ne rajtos aboni ĝin sed devos estiĝi membroj por ĝin ricevi. (1991)

ELNA akceptos la rekomendon de Doroteo Holland-Kaupp de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto ke ĝi rezignu pri la tasklibroj pli frue aprobitaj de la Estraro kaj anstataŭe rekomendu la eventuale aperontan libron de David K. Jordan. (1991)

ELNA nuligas la pli fruajn decidojn pri la eldono de faldfolioj,
komprenante, ke eventuale jam verkita artikolo de d-ro Giorgio Silfer aperu en Esperanto/usa kaj aŭ Update se la aŭtoro permesas. (1991)

ELNA akceptas la proponon de Ellie Stein, Komisiito pri Virinaj Aferoj, ke pro verŝajne manko de intereso tiu Komisiono estu nuligita. (1991)


1989 Resolutions

La Estaro decidis, laŭ propono de Bill Harmon, ke okaze de
ELNA-Kongreso la loka grupo ne rajtas fari iun ajn kontrakton en la nomo de ELNA sed devas sendi la kontraktojn al la Centra Oficejo por ties subskribo. (1989)