Bela artikolo pri IJK kaj Esperanto
Mi vidis belan artikolon pri Esperanto kaj la IJK ĵus finita en Hanojo. La subskribo de la artikolo diras ke la aŭtoro, Esther Schor, nun verkas libron pri Esperanto. Interese! Jam multaj komentoj ĉe la artikolo montras ke mi trovas ĝin semajno post la resto de la mondo. Nu -- mi okupiĝas lastatempe.
by limako
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
Kortuŝa kaj Agrabla
Jes ja, ni tiel ofte legis la fi-skribaĵojn de personoj kiuj scias nenion pri la afero, tamen refleksive mokas ion ajn nepopularan, fremdan aŭ troe inteligentan, kiel estas ekzemple Esperanto.
Kaj jen aperas artikolo en respektata eldonaĵo en kiu Esperanto estas prezentata kiel respektinda kaj tute eksterordinara solvo al la bezono de internacia komunikilo. Kaj ne nur tio...ankaŭ kiel admirinda paŝo survoje al homaranisma solvo al la problemo de intergenta, internacia kaj interrasa amikiĝo.
Vivu la verda venk'!
September 6, 2007 by Allan Fineberg, 2 years 27 weeks ago
Tio estas tia bela artikolo!
Tio estas tia bela artikolo! Mi tre ĝuis ĝin. Dankon por la retligo.
---
Bonvolu retposxti min je Key ID: 54D1D809
August 31, 2007 by kavaliro, 2 years 28 weeks ago