Esperanto--USA sercxas redaktoron

filipo's picture

Laŭ la diskuto en la aferkunsido de la estraro de Esperanto-USA, ni nun serĉas novan redaktoron por nia bulteno "Esperanto USA."

Se vi volas servi kiel redaktoro de la oficiala organo de Esperanto-USA, bonvolu sendi al mi (filipo@grupoj.org) vian sinproponon kaj ekzempleron de via verko, kiu montras ke vi havas sufiĉan kapablon por fari la taskon. Kandidatoj menciu kiel longe oni intencas servi kiel redaktoro (ekz. kiom da jaroj). Kandidatoj menciu kiam oni pretos komenci servi. Tiu dato devas esti ĉe la fino de 2007, aŭ pli frue. Nepre menciu vian historion pri lingvoj kaj lingvokapablo.

Ni taksas la postenon de redaktoro kiel daŭran laboron, kaj ne kiel provizoran, nelongan deĵoron. La propono devos alveni ĝis la 10an de Oktobro, 2007. Jen detaloj, sed vi rajtas demandi pri neklaraj aferoj laŭ bezono.

1. La ĉefa informo troviĝas en nia retpaĝaro, www.esperanto-usa.org. Serĉu per "bylaws" kaj legu la paragrafojn ĉe "Section XI. The Official Organ."

2. La redaktoro devas esti membro de Esperanto-USA, la landa asocio de usono. (www.esperanto-usa.org)

3. La bulteno aperos ses fojojn dum la jaro. Ĉiu bulteno enhavos 12 paĝojn, laŭ la grandeco de normala papero, 8.5x11. Tio estas nia kutimo por 3 folioj, 11x17 colojn, falditaj. Tamen, se Esperanto-USA iam havos pli multajn membrojn, aperos pli da paĝoj, laŭ tio, kiun la estraro aprobos.

4. La monpago estos nia nuna pago, po $35 paĝe. Nun tio estas $35 x 12 paĝoj = po $420 ĉiu numere.

5. Ĉiu numero havos ion oficialan pri la Esperanto-USA (estis ELNA), por sekvi la statuton pri la celo de la bulteno. La bulteno restos kiel nia ĉefa informilo por la membraro, malgraŭ la ekzisto de retmesaĝoj, retpaĝaro, kaj aliaj modernaj metodoj por komuniki.

6. La redaktoro anoncos rete al la estraro, kaj en la bulteno al la membraro, la limdatojn kaj temojn por la venontaj du bultenoj. Ekz, ekzistos bone elpensitaj limdatoj kaj temoj pri kiu numeroj enhavos anoncojn pri la landa kongreso, pri rezultoj de la landa kongreso, pri NASK, pri la Premio Harlow, pri la jarraportoj, pri la kandidatoj por la estraro, pri la balotiloj, pri regionaj kongresoj, pri Ago Tago, pri Z-tago, ktp. La respondeco de tiu planado estos kunlaboro inter la redaktoro, la prezidanto, la estraro, kaj aktivuloj en lokaj grupoj. La redaktoro planos la kalendaron kune kun la estraro.

7. Ne aperos artikoloj, kiuj puŝas aŭ reklamas religion aŭ politikon, krom anoncoj pri libroj aŭ anoncoj pri fakaj agadoj. Tamen, ni ĉiam rajtas celi mondpacon, kompreneble, kaj aliajn tiajn sentojn de la interna ideo de Esperanto. Se estos dubo pri ĉu artikolo taŭgas, la redaktoro komuniku kun la prezidanto, aŭ kun la vic-prezidanto aŭ estraro se la prezidanto ne haveblas.

8. La redaktoro konsideru havi serion pri lingvaj aŭ gramatikaj artikoloj, taŭgaj por komencantoj aŭ progresantoj.

9. La bulteno estos nia organo por anonci rezultojn de la Premio Harlow.

10. La redaktoro estos antaŭagema ("proactive") por peti artikolojn kaj raportojn de la estraro, komitatoj, kaj aktivuloj en diversaj regionoj. Tamen, la estraro helpos kaj kunlaboros kiel eble plej multe.

Mi devas aldoni, ke ni multe dankas al Joel kaj Ĵenja Amis por la bona laboro kiel kun-redaktoroj. La bulteno estas ja grava informilo, kaj la Amis paro bone laboras al tiu klopodo.

Amike,
- Filipo

Filipo DORCAS, prezidanto, Esperanto-USA
filipo@grupoj.org
www.esperanto-usa.org