eseo
Joel Brozovsky
parolis Esperanton kiel lian ĉefan lingvon dum du jardekoj eksterlande kaj dum kvin jaroj, kiam li estris la Centran Oficejon. Li nun loĝas en sia naskiĝurbo, Spokane. betulo cxe mac punkt com
Unu el la plej bonaj ekzercoj por alkutimiĝi al la parolado de Esperanto (aŭ de iu ajn lingvo) estas daŭre priskribi tion, kion oni vidas. La plej bona maniero plenumi tian ekzercon estas gvidi iun kiu tute ne vidas. Tian ekzercon mi povis multe ĝui en la dek-kvina somera Rekapabliga Kursaro de Esperanto (kaj angla) por blinduloj, okazinta en 2008 de Aŭgusto 16 ĝis 23 en Pensiono Šance, kiu situas montpiede inter arbaro kaj kampoj rande de Nová Ves en Frýdlant nad Ostravicí, oriente de Olomouc en la Ĉeĥa Respubliko.
Vidantoj, nevidantoj kaj malfortvidantoj kune vivis, lernis, ekskursis, kantis, ludis, manĝis, promenis, kaj interamikiĝis en amika esperantista etoso. Tio donis al mi multajn okazojn interagi kun nevidantoj en diversaj situacioj. Simpla paŝado tra la pensiono, de la manĝejo al dormĉambro, iĝas interesa defio kiam mi paŝas kun blindulo tenanta mian brakon. Mi devas atenti ne nur min mem, sed ankaŭ la duan personon. Ŝtupojn la blindulo povas mem senti anticipe kiam mi surtretas ilin, ĉar mia brako leviĝas aŭ malleviĝas kun mi. Sed mi devas atenti la larĝon de pordoj kaj aliajn obstaklojn en la vojo. La iro kun blindulo kontraste al sola iro similas al la kontrasto inter ŝoforado de kamiono kompare kun aŭteto.