Skip to main content

Syndicate contentProjekto Gutenberg

Pli ol 50 e-libroj en Projekto Gutenberg

Robert L. Read's picture

Ĉe la 21a de aŭgusto, Projekto Gutenberg eldonis "Vivo de Zamenhof", la 51a libro en la internacia lingvo libere havebla per Projekto Gutenberg (PG)

Ĉar PG elmontros liston de lingvoj kun pli ol 50 libroj, Esperanto saltis al tiu tre videbla listo inter 10 aliaj vaste uzataj lingvoj. Oni rajtas esperi ke ĉi tio listo en unu de la plej vaste vizita retpaĝaro en la mondo helpos multajn homojn ekscii pri Esperanto. Tion reklamon kaj donacon al la mondo kaj precipe al legantoj de Esperantaj libroj celis ni dum tri jaroj.

48 jam eldonitaj, preskaŭ ĉe la sojlo…

hoss's picture

Dum la lasta semajno mi alŝutis tri nove ciferigitajn librojn al la Esperanto-arkivo de Projekto Gutenberg:

Gratulon kaj dankon al ĉiuj provlegantoj! La sumo nun altiĝas al 48 libroj entute… kiam ni finfine atingos pli ol 50, la Esperanto-arkivo fariĝos unu el la 11 plej grandaj ĉe Gutenberg!

Ĉu vi jam kontribuas? Ek, ek!

Plej Novaj Gutenbergaj Libroj

DavidSimpson's picture

Nun estas 43 Esperantaj libroj ĉe la retpaĝo de Projekto Gutenberg (http://www.gutenberg.org). La plej novaj estas:

Gutenbergaj E-Libroj Lau la h-Sistemo

DavidSimpson's picture

Mi ŝanĝis la aron da Esperantaj e-libroj en Projekto Gutenberg al la h-sistemo de literumado, por ke oni povas facile legi ilin per elektronika aparato kiu ne povas korekte montri la ĉapelitajn literojn. Vi povas trovi la librojn laŭ la h-sistemo ĉe mia retpaĝo:

http://esperanto.davidgsimpson.com/eo-gutenberg-hc.html

Plej Novaj Gutenbergaj Libroj

DavidSimpson's picture

Nun estas 36 Esperantaj libroj ĉe la retpaĝo de Projekto Gutenberg (http://www.gutenberg.org). La plej novaj estas:

  • Ifigenio en Taŭrido de Johann Wolfgang von Goethe
  • Taglibro de Vilaĝ-pedelo de Steen Steensen Blicher
  • Princo Vanc' de Arlo Bates kaj Harriet L. Vose
  • La Liturgio de l' Foiro de Jorge Camacho
  • Nuntempaj Rakontoj de G. P. Stamatov
  • La Asocio de la Junuloj de Henrik Ibsen
  • Eta Eyolf de Henrik Ibsen

La Publika Liberverkaro en Esperanto: Nuna kaj Estonta

Robert L. Read's picture

Prelego fare de Robert L. READ, ĉe la landa Kongreso de ELNA, ĉe Tijuana, Meksiko, julio 2007. Mi deklaras ke ĉi tiu verko estas en la publika regno; ĝi estas senbare uzebla.

Mi deziras rakonti al vi pri du fadenoj de libera homa penso. La rakonto eble komenciĝis antaŭ la detruo de la biblioteko de Aleksandrio. Tamen, por ni la unua fadeno komenciĝis kun la unua libro de d-ro Esperanto. Mi esperas ke vi sekvos mian rakonton preter la nuntempo, ĝis la fora estonto.

29a Libro por Projekto Gutenberg

DavidSimpson's picture

La 29a Esperanta elektronika libro (e-teksto n-ro 22070) nun estas havebla ĉe Projekto Gutenberg:

La Karavano de Wilhelm Hauff

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes