Blogoj
Venu kaj festu Zamenhofe en Norda Teksaso kun ni, la 10a de decembro, 2016.
Come and celebrate Zamenhof in North Texas with us, Dec 10, 2016.
Karaj amikoj, kiuj estas membroj de UEA. Bonvolu voĉdoni, mi petas, pri la UEA proponoj en la Ĝenerala Voĉdono. Vi jam ricevis la surpaperan informon, kun la balotilo. Legu la libreton, pripensu la aferojn, marku viajn elektojn, kaj sendu ĝin poŝte al UEA. Ni bezonas vian voĉon!
Amike,
filipo
$5 membership in Esperanto-USA for Duolingo graduates!
If you have finished any online course which gives you basic Esperanto capability, such as duolingo, lernu.net, or other great web and email courses, you can join Esperanto-USA with full membership privileges.
Join here
The Introductory Membership to Esperanto-USA is available to anyone who has completed an online Esperanto course, and is not now (and has not been) a member of Esperanto-USA. This membership provides all the rights and privileges as listed in the category '12-Month Memberships'.
Here are some benefits. Note that just about any purchase in the bookstore or registration for a “Landa Kongreso” (national congress) will more than pay you back for this extra low membership fee.
The bi-monthly newsletter, Esperanto USA
Discounts at the Esperanto-USA Book Service
Eldonejo “Mistera Sturno” nun prezentas tradukon en Esperanto de la klasika scienc-fikcia romano “Stacidomo” (angle “Way Station”) de majstra aŭtoro Clifford D. Simak.
La traduko longas je 68,194 vortoj, 36 ĉapitroj, kaj ĉirkaŭ 210 paĝoj. Ĝi pluse enhavas interligitan vortaron kun bildoj por helpi al novaj esperantistoj. Alklaku la kovrilon suban por viziti la elŝutejon tute senpage.

PARALELA UNIVERSO - August 20, 2016
Paralela Universo is a one-day celebration of Esperanto held in various locations throughout North America. The idea is to give people a chance to speak Esperanto in person, face-to-face, and to make some new friendships and pleasant memories. Our goal is that anyone in North America who wants to participate will be able to do so without having to travel very far - we are hoping for a maximum driving distance of four hours, and ideally less than that. The events consist of lunch, a group activity, and dinner, running approximately 12pm-8pm.
Paralela Universo is organized through a google group:
https://groups.google.com/forum/#!forum/paralela-universo

Ĵus eldoniĝis plua traduko el la angla. Horora novelo de majstra aŭtoro Clark Ashton Smith. Longa je 6654 vortoj. Prezentiĝas kiel EPub bitlibro kun interligita interna vortaro de maloftaj vortoj, kun ankaŭ bildoj en la vortaro mem. Alkalku la kovrilon por elŝuti.
Ŝajnas ke Britio fakte eliros el la Eŭropa Unio ("EU"). En Usono, ni jam scias kion ĉi tio signifas por nia akcio-borso, sed kion ĝi signifas por nia Esperanto?
En la reto, multaj samideanoj nun spekulas ke Esperanto ŝancas gajni en la loterio kaj fariĝi la unu-nura oficiala lingvo de la EU, nun ke la ĉiopova kaj ĉie-blekita angla lingvo estos malfavorata.
Sed la vero estas ke eĉ la angla ne estis la unu-nura labor-lingvo de la EU. La EU fakte havas 24 oficialajn lingvojn kaj 24 labor-lingvojn.
Mi estas same verda kiel la apuda esperantisto, sed ĉu ni vere kredu ke pro la ŝoko de la Brita Eliro ke la tuta eŭropa landaro ekdecidos tuj forviŝi la 24 kore amatajn nacilingvojn por post pli ol cent jaroj finfine akcepti artefaritan internacian lingvon?
Nepre jes. Eble lundon.
Zamenhofella Voltai. Tiu estas la taksonomia nomo de certa aŭstralia vespo kiun nomis Aleksandro GIRAULT, usona entomologo.
Li donis al tiu insekto la nomon de Lazaro L. ZAMENHOF, kreinto de nia bela lingvo.
Li trovis la besteton en Decembro de 1939 kaj nomis ĝin en 1941, la sama jaro en kiu li mortis je la aĝo de 57 en frenezulejo de Kvinslando. Oni diras ke li malrapide freneziĝis post kiam lia edzino mortis de tuberkulozo.
Vespo estas simila al abelo, nur ke abeloj produktas mielon kaj vespoj ne. Abelo pikas nur unu fojon kaj poste mortas, sed vespo povas piki plurfoje. Vespoj dormas vintre kaj abeloj ne. Vespa reĝino mem konstruas la vespejon, sed abelreĝino ripozas dum laborabeloj faras la abelujon
Ĉi semajne, inter samideanoj komenciĝis konversacio pri meksikiaj manĝaĵoj, sed al ĉiuj mankis la esperantaj vortoj por nomi la plej popularajn pladojn.
Post iom da esploro, jen estas la rezultoj kvankam ili estas nesufiĉaj:
La meksikia kuirado baze komencas kun la tortiljo (hispane, tortilla), sed kelkaj nomas ĝin maizpaneto, platpano aŭ diskopano. Al tio oni aldonas haketitan viandon, saŭcon (salsa), fabojn (frijoles), koriandron (cilantro), kaj cepon (cebolla) por fari takon (taco).
Se via tako estas dika kaj enhavas rizon, ĝi nomiĝas burito (burrito).
Se via tako enhavas kapsiketojn (chiles) kaj estas tiel kovrita de saûco ke necesas manĝiloj por manĝi ĝin, tiam ĝi estas kapsikofaldaĵo aû viandovolvaĵo (enchilada).
Alia fama meksikia manĝaĵo estas avokadokaĉo aŭ avokadopasto (guacamole).
Esperantajn vortojn por tamales, chilaquiles, flautas, chorrizo kaj fajitas mi bedaŭrinde ne povis trovi.