Skip to main content

bugo's blog

Timo de la senintenca idiotismo

bildo de bugo

(Rimarku: Mi ne estas linguisto, nek gramatikisto, nek lingvospertulo. Mia uzado de "idiotismo" estas verŝajne nepreciza, eble eĉ malĝusta, sed mi esperas ke miaj ideoj estas iel klaraj.)

Kiel mi daŭrigas mian esperanton, mi fariĝas malpli konscia pri tio kion mi volas diri; la vortoj ofte simple venas. (Bonan aferon, ĉu ne?) Sed, de tempo al tempo, mi volas esprimi ion kion mi scias kiel mi dirus angle, sed mi ekscivolas ĉu la esprimo estas idiotismo.

Postcrossing (Poŝttransirado) (la angla traduko sekvas)

bildo de bugo

Ĉu vi audis pri Postcrossing? La celo estas ke homoj povas ricevi poŝtkartojn (verajn poŝtkartojn, ne retpoŝtkartojn) el multaj aliaj landoj. Kiel ĝi funkcias? Nu, komprenble, vi aniĝas, senkoste. Vi petas poŝtadreson. La retpaĝo elektas hazardan homon kiu ankaŭ uzas Postcrossing. Vi skribas kaj sendas poŝtkarton al tiu elektita homo. Vi atendas. Kaj atendas. Tempo rampas. Finfine, la homo ricevas la poŝtkarton kaj registras ĝin ĉe la retpaĝaro. Nun estas via vico! Hura! Iu, ie en la mondo, ricevos vian adreson kaj skribos al vi. Bone!

de bugo

Mia Unua Blogskribaĵo (aŭ kiom da eraroj mi faros)

bildo de bugo

Do, mi petis blogon. Mi ricevis permeson. Mia konto havas tiun promesantan ligilon, "Krei novan blogan afiŝon." Mi sidas; mi pretas skribi ion. Ion ajn. Venu, ideoj! Venu al mi... Mi atendas...

Kaj mi trovas ke mi havas nenion diri. Diable. Kie estas la fajrero...tiu inspiro?

Ŝajnas ke eĉ se mi lernas novan lingvon, verkpovon tio ne garantias. Tiu afero povus esti pli malfacila ol mi pensis. Verŝajne helpus se mi povus verki angle...

(suspiron)

Eble morgaŭ inspiro vizitos...

de bugo

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2016 July 8 - 11 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos en Miamio, FL, Usono, 2016 julio 8-11.
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be in Miami, FL, USA, 8 - 11 July, 2016.
To sign up, see: Registration

NASK * 2016 jun 28 - jul 7 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 28-a de Junio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, kalketu ligilon NASK kaj KTF.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from June 28 to July 7, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK and KTF.

Enketo

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes