AMIKEMA's blog

La 11ª Meksika Esperanto Kongreso okazos venontan septembron en Gvadalahara. La ĉefa temo estas: "La instruado de Esperanto en Meksiko; malfacilaĵoj, defioj kaj proponoj" Komencu la planadon por ĝin partopeni kaj informu viajn konatulojn! • The 11th Mexican Esperanto Convention will take place in September in Guadalajara. The main topic is: "The Teaching of Esperanto in Mexico, difficulties, challenges y proposals." Mark your calendars and let everyone know!
http://www.esperanto-mexico.org/eo/node/546
Mi ne estas Islamanino sed mi portis hiĝabon (kaptukon) pasintsemajne por montri mian subtenon al miaj Islamanaj geamikoj kaj por apogi religian toleremon.
Por tiuj kiuj estas hororitaj pro lastatempa skandala klaĉado kontrau Islamanoj, tiu agio estis maniero por batali malamon! Islamanoj meritas la samajn rajtojn kiel la aliuloj.
(Jes, necesis iom da kuraĝo por fari tion. Tamen, mi memoras kiam la usonanoj en la ŝtato Montano metis menorahs en siaj fenestroj por protesti la antisemitismaj aktivaĵoj de la KKK en siaj urboj.)
Ĉu Vi Staras ‘Je la flanko de l’ Amo’ kun niaj Islam
Grupa foto post la mangho: Bonega sperto!aj gefratoj apud mi?
Pacon!
Homoj ofte demandas min kial mi diris al Joe Arpaio, la mem-proklamita 'Plej Kruela Ŝerifo en Usono', "Mi amas vin" kiam li venis por viziti nin tiun nokton kiam mi, kune kun 82 aliaj estis arestitaj dum la 'Tago de Malobeo' de la nova leĝo SB1070, je la 29a de Julio en Fenikso, Arizono.
La ŝajne spontanea ago ne estis tiela afero. Estis kompatema ago inspirata de mia kono de la malpli ol ideala infanaĝo de Joe kaj de la agoj de juna Hispandevenulino nomata Gaby Pacheco.
La principo de kompato restas ĉe la koro de ĉiuj religiaj, etikaj kaj spiritaj tradicioj, vokante nin ĉiam trakti ĉiujn aliajn kiel ni deziras esti traktita ni mem.
Kompato instigas nin labori senlace por mildigi la suferon de niaj samrangaj bestoj, al malkatedrigi nin mem el la centro de nia mondo kaj meti alian tie, kaj al honori la netuŝeblan sanktecon de ĉiu homo, traktante ĉiun, sen escepte, kun absoluta justeco, egaleco kaj respekto.
Belege kaj sukcese okazis esperantista semajnfina renkontiĝo en urbo Monterrey, unu el la plej gravaj de Meksiko, dum la 18a kaj 19a de aprilo.
Kelkaj partoprenontoj atingis la urbon unu tagon antaŭe por pretigi la lastajn detalojn kaj alkutimiĝi al la varma loka vetero, malgraŭ ke la veterprognozo indikis pluvon.
La renkontiĝo komencis sabate tagmeze, la homoj alvenis kaj la babilado komencis. Kelkaj babilis esperante ĉar konis la lingvon kaj partoprenis aliajn lokajn renkontiĝojn. Aliaj ĉeestis por ricevi informon pri Esperanto, la movado kaj lernmetodoj."
La 10a Meksika Esperanto-Kongreso okazos en Meksikurbo, pli precize en la jura fakultato de la UNAM (Universidad Nacional Autónoma de México) inter la 18a kaj la 21a de junio 2009.
Pliaj informojn post iom da tempo vi trovos en la retpaĝo de Meksika Esperanto-Federacio aŭ ili haveblos ĉe la retadreso: mek2009@esperanto-mexico.org.
Okazos ankaŭ antaŭ-kongresa seminario ekde la 13a ĝis la 17a de junio.
http://www.esperanto-mexico.org/eo/taxonomy/term/4
Jen ĝisdatigado pri la propono: Esperanto en Usonaj Lernejoj
Unu el la lastaj voĉdonintoj neniam aŭdis pri Esperanto antaŭe! Mi certas ke li ne estas la ununura... =)
Kaj, inter pli ol 5,300 ideoj, ni estas en la 13a loko!
Bildo por kunsendi en ĉenleteroj pri la afero troveblas ĉi tie
Mar * www.GrupoAmikema.org
Ĉu vi jam vizitis la retejon?
http://www.change.org/ideas/top_ideas
La propono por Esperanto en Usonaj lernejoj estas en la 6-a loko kaj estos prezentita al Barack Obama je sia inaŭguro se ĝi estas ankoraŭ en la plej alta dek tiam.
Bonvolu enkuraĝigi ĉiujn Usonajn Esperantistojn kaj siajn amikojn baloti, kaj komenti se ili volas.
Ni ne estas multaj sed ni estas en kontakto kaj nia strukturoj servos nin bone por esti videbla en tiu ĉi kampanjo.
Amike,
Penny Vos
Karaj kolegoj,
Pasint-sabate mi prelegis pri la projekto "Linvolanĉilo" en la urbo Berkeley. Pli ol 300 geinstruistoj partoprenis la eventon "Konferenco de la Asocio de Instruistoj pri Fremdaj Lingvoj de Norda Kalifornio" (www.FLA-NC.org)
Bonŝance alia evento por universitataj studentoj ankaŭ okazis en la sama loko, do, tiuj junuloj ankaŭ vizitis nian budon! =)
Ok prelegoj okazis samtempe, bedaŭrinde, do mi feliĉiĝis pri la cheesto de dek geinstruistoj kaj du universitataj studentoj por mia prelego.