Skip to main content

Jxenja A.'s blog

World Esperanto Congress 2020 in Montreal on Canadian TV!

bildo de Jxenja A.

Watch an interview with Joel Amis on Montreal news broadcast (CTV -- English) about the 105th World Esperanto Congress to be held in Montreal in 2020! http://montreal.ctvnews.ca/video?clipId=1181969&binId=1.1332485&playlist...

de Jxenja A.

UK-2020 en Montrealo! Pri tio kaj mil aliaj aferoj legu en La Riverego 126-127

bildo de Jxenja A.

Ŝofori, busi aŭ trajni al la Universala Kongreso? Jes, tio absolute eblos! Ĉar la 105-an Universala Kongreso okazos en nia mondoparto: en Montrealo en 2020! Pri tio kaj pri multaj aliaj aferoj legu en "La Riverego": http://www.esperanto.qc.ca/wp-content/uploads/2017/07/Riverego126-127.pdf

de Jxenja A.

Helpu pri magistra esploro pri Esperanto - partoprenu en la demandaro! Help with a Master's research - participate in a survey!

bildo de Jxenja A.

Tiu ĉi demandaro estas farita kadre de la magistra laboro de Yevgeniya (Ĵenja) Amis, studento de la Universitato de Kebekio en Montrealo. La demandaro estas tute anonima kaj ĝi helpos en la disvolvado de Lernu.net. Dankon pro via partopreno! En Esperanto: http://bit.do/lernu-eo

This survey is a part of research by Yevgeniya (Ĵenja) Amis, a Master's student of the University of Quebec at Montreal. It is anonymous and it will help in the development of Lernu.net. Thank you for your participation! English: http://bit.do/lernu-en

de Jxenja A.

Aliĝu al la jubilea UK-2015 en Lille (ĝis 31a de decembro: plej favorpreze!)

bildo de Jxenja A.

De la 25a de julio ĝis 1a de augusto 2015 okazos la Universala Kongreso de Esperanto, en Lillo, norda Francio. Tiu UK estos treege vizitinda pro 15 kialoj:

1/ Ĉiujare la plej granda Esperanto-kongreso estas la Universala Kongreso, kun ĉiaspecaj kunsidoj, solenaĵoj kaj popularaj programeroj: Malfermo, Fermo, Artaj Vesperoj, Bufedo, Balo ktp. La UK 2015 estos tiusence tradicia UK ...

2/ … sed aliflanke la Universala Kongreso 2015 estos jubilea, 100a UK ! La jubileo estos diversmaniere festata dum la Kongreso: ekskursoj, kulturaj programeroj, fakaj kunsidoj.

3/ La Universala Kongreso 2015 okazos en Lillo, norda Francio, en la sama regiono kiel la urbo de la unua UK : Bulonjo-ĉe-Maro.

de Jxenja A.

Zamenhof-festo en Montrealo kun prezidanto de E-USA

bildo de Jxenja A.

Spektu mallongan humuran videeton de Zamenhof-festo en Montrealo, kiu kunigis esperantistojn de pluraj urboj de Kanado
per videa ponto, kaj kiun kun ĝojo partoprenis ankaŭ pluraj usonaj esperantistoj, inkluzive de la prezidanto de Esperanto-USA Orlando Raola: http://youtu.be/j27dQBc5xM4

de Jxenja A.

ARE rebonvenigas vin en Silvero!

bildo de Jxenja A.

21-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto okazos denove en bela Silver Bay, Lake George, Novjorkio, Usono. Venu al ARE, kaj venu are! La evento okazos inter la 11-a kaj la 13-a de oktobro 2014 (Dank-Festo en Kanado, Kolumbo-Festo en Usono). Venu ĝui la belegan gastejon apud lago, la amikecan etoson, la internaciecon de la ĉeestantaro kaj la varian programon. http://www.esperanto.qc.ca/eo/are

Kio estas A.R.E.?
La Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto kunigas esperantistojn el nordorienta Ameriko dum tritaga semajnfino. Organizas ĝin la Esperanto-Societo Kebekia lige kun aliaj esperantaj asocioj kaj kluboj en Usono.

Kiu venas?
Dum la pasintaj A.R.E., 50 ĝis 80 esperantistoj ĉefe el Ontario, Kebekio, Nov-Anglio, Nov-Jorkio, sed ankaŭ el Britio, Germanio, Svisio, kaj eĉ el Japanio partoprenis entuziasme. La plej juna aĝis 2 kaj la plej aĝa 80!

de Jxenja A.

Montrealo invitas UK-on en 2017

bildo de Jxenja A.

Kanada Esperanto-Asocio, kunlabore kun Esperanto-Societo Kebekia (ESK) kaj Esperanto-USA, invitas la Universalan Kongreson de Esperanto al Montrealo en 2017. Vidu pliajn kialojn (seriozajn kaj ne) en amuza informilo, kiu "debutis" dum la argentina UK. http://esperanto-usa.org/files/julio%202014-kongreso.jpg (formato jpg) aŭ http://esperanto-usa.org/files/julio%202014-kongresov3.pdf (formato pdf)

Kial Universala Kongreso en Montrealo?
- Forta loka movado, kun granda sperto pri kongresa organizado (IJK 1992, Nord-Amerika Kongreso 1998, Tut-Amerika Kongreso 2008)
- UK neniam okazis en Montrealo!
- Multegaj someraj festivaloj – E-artistoj povos aperi en ne-Esperantaj eventoj
- Facile atingebla de ĉie en la mondo
- Kulture kaj lingve interesa urbo, kie la lingva demando estas parto de la ĉiutaga vivo

Kial UK en Montrealo en 2017?
- 2017 estas la 150-a datreveno de Kanado kaj 375-a datreveno de Montrealo!

Riĉa ProgrAMO!

bildo de Jxenja A.

Legu artikolon de Mark Fettes pri AMO-seminario en Kanado! La artikolo originale aperis ĉe La Balta Ondo kaj republikiĝis ĉe El Popola Chinio: http://www.espero.com.cn/2014-07/21/content_33013499.htm. Mi ĝuegis tiujn ĉi du tagojn de intensa laboro, sed ankaŭ nepra amuziĝo kaj babilado kun amikoj, malnovaj kaj novaj!

de Jxenja A.

Japana Maĉupikĉuo, kaj pli!

bildo de Jxenja A.

La printempa numero de La Riverego, la revuo de Esperanto-Societo Kebekia, estas nun havebla en la interreto: http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego115.pdf
Ĉi-aŭtune ni iris al… "ĉielo" kaj vidis la nubojn sub ni. Tio okazis en Takeda, Japanio, kiun oni nomas la Japana Maĉupikĉuo – kaj ni invitas vin al la "kunvojaĝo". Atendas vin ankaŭ artikolo pri elstara japana iniciato, kiu permesas al la adoleskantoj el Israelo kaj Palestino, kiuj perdis familianojn pro militoj, trovi la kuraĝon vivi kune, en paco. Vi povos legi ankaŭ la "herezan" artikolon el Krimeo pri la eventoj en Ukrainio kaj la secesio de Krimeo: tiu opinio, eble, surprizos vin… Laste, ni prezentos la daŭrigon de la bela poezieca originala romano de Den Drown.

de Jxenja A.

Aliĝu por ĉiuj tri someraj eventoj!

bildo de Jxenja A.

Jen la ligo por aliĝi al Nord-Amerika Somera Kursaro -- NASK (29a de junio - 8a de julio), UEA seminario por Aktivula Maturigo -- AMO (9-10a de julio), Uson-Kanada Landa Kongreso (11-14a de julio): http://esperanto-usa.org/retbutiko/index.php?main_page=index&cPath=1004. Ĉiuj tri eventoj okazos en Kanado, kaj eblas partopreni ilin ĉiujn unu post la alia! Mi esperas vidi vin tie –- kaj notu, ke la prezoj altiĝos ekde la 1a de aprilo!

de Jxenja A.

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Enketo

Which NASK is best for you?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes