Koto's blog
Hieraŭ mi parolis dum duonhoro kun mia edzo, kiu nuntempe loĝas kaj studas en alia urbo. Nia konversacio facilis, kaj ni ambaŭ ĝuegis interŝanĝi informojn. Do, mi sukcesis esperante.
La tujmesaĝilo mi neniam antaŭe uzis, aŭ esperante aŭ angle. Tiam, kiam mi eniris babilejojn, ili ne ŝajnis al mi interesaj.
Sed hieraŭ mi paroletis kun kelkaj personoj dum mi atendis mian edzon, kaj mi ankaŭ ĝuis babili kun ili.
Mi daŭre studos ĉe lernu.net, kaj mi uzos la tujmesaĝilon ankaŭ.
Kiel MUSK-ano, mi blogos pri mia studado.
Hieraŭ, provis mi la ekzamenon bazan ĉe Lernu.net, kaj mi malsukcesis. Mi uzis 22 minutojn, kaj mi gajnis 47 poentojn el la 50. Ŝajnas, ke unu de miaj tajpitaj respondoj enhavas la literojn "af" antstataŭ nur "a". Mi surprizas, ĉar mi ne vidis ĝin kiam mi relegis miajn respondojn. Alia nekorekta respondo rilatas al "plej" kaj "la plej". Do, mi reprovu poste. Kaj mi refaros Ana Pana lecionojn, gramatikajn ekzercojn, ktp.
Je la 27-a, Vido iros San Diegen por gxui 2010 NASK!
Mi gxojas pri lia resanigxo. Li uzas "Rollator", kiel helpajxo dum marsxado, sed li skribas (komputile) kaj parolas (angle kaj esperante) suficxe bone por partopreni la kursaron.
Mi ne povas cxeesi, bedauxrinde. :( Mi devas trovi novan apartamenton, kiu tauxgas por ni pli ol la nia nuntempe.
Bondezirojn al cxiuj, kaj dankon pri viaj afablaj vortoj.
(English after the Esperanto)
Mi salutas cxiujn, kaj pardonpetas, ke mi ne blogis gxis nun.
Mia edzo Vido spertis apopleksion antaux kvar monatoj. Li resanigxas, kaj reakiris iom da kapableco.
Cxar ni nuntempe uzas nian tempon labori pri sano, ni faris nenion esperante krom legi. Ni ne povas cxeesti kongresojn aux NASK; ni tre bedauxras tion. Sed ni estas dankema, ke ni ambaux povas legi, kaj ke multajn librojn esperantajn ni jam havas!
Amike, Koto
Ĉar Spomenka Ŝtimec instruos ĉi-jare ĉe NASK 2009, mi aĉetis kaj finlegis du librojn, kiujn ŝi verkis: _Tilla_ kaj _Kroata Milita Noktlibro_.
Ambaŭ mi ŝatas. _Kroata Milita Noktlibro_ montris klare al la leganto la pensoj kaj sentoj de homoj, kiuj travivas la militon Kroatan de la naŭdekaj jaroj. Ankaŭ la verkistino donas informon pri la historio de la Sendependa Ŝtato Kroatio, kaj de Jugoslavio. Pri la stilo, mi ne estas sufiĉa altklera juĝi, sed laŭ mi la libro facile legeblas, kaj ŝajnas al mi, ke Ŝtimec parolas tre persone kaj intime pri ŝiaj sentoj.
Saluton, ĉiuj, aparte NASKanoj. Finfine mi povas skribi bloge. Estis malfacilaĵoj teknikaj du aŭ tri monatojn. Ambaŭ komputiliaj ne povis ligi al la interreto. Mi pardonpetas al iu, kiu klopodis mesaĝi min rete.
Mi kaj mia edzo iros al San Diego por NASK 2009. Mi deziras aliĝi al la Googlegrupo. Liĉjo, ĉu vi ekis grupon NASKan?
Mia bonfunkcia retadreso estas ĉanĝita. Mi sendos ĝin al ĉiuj, kiuj demandas pri ĝi. Ĝis, Koto FARMER
Mi kaj Vido tre ĝuis TKEK 2008, kaj ni dankas al Vilĉjo, Henri, kaj Julie aparte pro ilia laboro.
La etoso estis bonega. Mi ĝuis la prezentadojn, kaj mi tre ŝatis la prezentadon de Henri pri la rikoltado de sekvinberoj.
Mi esperas ke mi povas helpi pli dum la sekvanta TKEK.
[kio estas la eta cirklo je la "topic" line, kaj kio estas "http error..." - mi neniam vidis tiun mesaĝon antaŭe kiam mi blogis ĉi tie]
Mi esperas, ke cxiuj, kiuj povas ecx iomete kanti aux ludi muzikinstrumentojn, kaj kiuj logxas ne tro for, cxeestos TKEK 2008.
Se vi intencas cxeesti, mi petas, bonvolu kunporti viajn plej sxatatajn kantojn, aux en nia kara lingvo, aux en aliaj lingvoj. Dum la Interkonatigxa vespero, mi volas fari liston de ili. Mi alportos la malnovajn kantlibrojn de Lusi, cxar mi volas helpi sxin eldoni novan kantlibron.
Gxis TKEK,
Koto
Mi kaj Vido ĵus revenis de "Consonance", la scienc-fikcia muzika konferenco, kiun okuris ĉe la Crowne Plaza Milpitas, kien TKEK okuros je Aprilo.
Mi piediris al la restaŭracioj apud la hotelo, kaj vidis mirindan grupon de ili. La manĝajo estas ĉefe ĉina, japana, kaj singapora/malaya. Ekzistas ankaŭ granda "supermarket" kun "hot deli" kaj "bakery".
Ankaŭ, ni manĝis je la hotela restaŭracioj, kaj ili estas ankaŭ bonaj, laŭ ni.
(Angla sube)
Mi deziras al ĉiuj pacon kaj bonan novan jaron!
Amike,
Koto FARMER