russ's blog
Kiam mi loĝis en Usono, mi partoprenis kritikan rondon por verkistoj (http://slugtribe.org/) dum kelkaj jaroj, kio estis tre utila interesa afero. Tiaj grupoj oftas en anglalingvujo kaj supozeble en multaj aliaj naciaj lingvoj. Delonge tio mankis al mi en Esperantujo, kie la diseco de ni malfaciligas organizi tiajn grupojn en fizika loko (kontraste kun virtuala grupo interrete). Mi aŭdis pri tre malmultaj tiaj vid-al-vidaj grupoj kun regulaj renkontiĝoj en Esperanto.
Tamen mi fine sukcesis iniciati inaŭguran renkontiĝon de kritika rondo en nia loka klubo (en Vroclavo, Polujo) hieraŭ. Estis 3 tradukoj por trakti (unu fikcio, unu politika eseo, kaj unu kanto, kiun la tradukinto kantis dum li pianis tre plaĉe kaj amuze), kaj 8 partoprenantoj aperis (plej multaj ne estis aktivaj verkistoj/tradukistoj mem, sed tio estas tute en ordo se oni tamen ŝatas helpi plibonigi tekstojn!). 8 homoj estis super miaj atendoj, do mi feliĉis.
Hm, mi ne blogis ĉi tie dum longa tempo. Do mi resumas iom da mia relative lastatempa E-agado por eventualaj interesatoj. :)
Lastatempe aperis artikolo de mi pri vizito al Armenujo kaj Kartvelujo, specife pri lingvoj kaj manĝoj:
http://sezonoj.ru/2013/09/kavkazo/
Ankaŭ de la eldonejo Sezonoj aperis nova libro La aventuroj de Ŝerloko Holmso, en kiu aperas 2 tradukoj de mi. Unu el ili (kaj kelkaj aliaj antaŭaj tradukoj de mi) legeblas ĉe http://esperanto.org/Ondo/Ind-angl.htm
2 libroj, kiujn mi helpis traduki kaj provlegi, aperis: "La rakonto pri Kjeŭ" de Nguyễn Du kaj "Imperiaj ambicioj" de Noam Chomsky.
En La Gazeto #167 aperis mia traduko de sciencfikcia novelo "Bonding with Morry" de Tom Purdom, origine aperinta en Asimov's.
En Beletra Almanako #13 aperis mia traduko de anglalingva eseo "The Secret Malady of Esperanto Poetry" de Julius Balbin.
Iom regule lastatempe aperas diversaj mallongaj tradukoj de mi en Kancer-Kliniko.
Sufiĉe impresas min la multaj manifestaciantoj kontraŭ ekonomia maljusteco. Ekzistas multaj filmetoj pri "Occupy Wall Street". Laŭ mi, la jena filmeto trafe reliefigas la hipokritecon de usonaj politikistoj, do mi subtekstigis ĝin angle kaj esperante:
http://www.universalsubtitles.org/en/videos/UWvmo0m6gqNZ/info/
Seriozaj interesatoj pri interlingvistiko pripensu aliĝi la 3-jaran kursaron estratan de Ilona Koutny en Poznano, Polujo. Temas pri studoj en Esperanto pri Esperanto kaj ankaŭ pri lingvoscienco ĝenerale (fonetiko, morfologio, gramatiko, tradukado, komunikado, ktp). 2-foje jare necesas renkontiĝi vidalvide en Poznano dum semajno (fine de januaro kaj fine de septembro), do ja temas pri serioza vojaĝaj kostoj por ekstereŭropanoj. (Iaj subvencioj eblas de ESF.) La reston de la jaro oni laboras hejme kaj interrete kaj devas verki 4 laboraĵojn ĉiu-duonjare kaj studi por ekzamenoj (kiuj okazas surloke en Poznano).
Laŭ oficiala vidpunkto la afero estas sufiĉe serioza (oni ricevos universitatan diplomon de la poznana Universitato Adam Mickiewicz (UAM) se oni finos la studojn).
Antaŭ kelkaj monatoj, anglalingva verkisto Ken Scholes en sia blogo proponis etan konkurson verki mallongan noveleton inspirita de mistitolo "The Tim Machine". Mi amuzis min per noveleto kiu miksis la anglan kaj Esperanton preskaŭ duone-duone. Surprize, mia noveleto plaĉis al la ne-Esperantistoj juĝistoj. :)
Vidu:
http://kenscholes.livejournal.com/90471.html?thread=606823#t606823
Lastatempe mi kaj mia fianĉino Anna iris al SES (lernu-kunveno) en Slovakujo. Tio estis tre bona semajno! 90 homoj el 23 landoj (inkluzive kelkajn usonanojn). Nekutima afero estis la ĉiutagaj kursoj pri Esperanto, je 4 niveloj. Ankaŭ tre plaĉis al mi, ke estis vegana manĝoservo. Mi rekomendas SES!
Mia pli longa raporto: http://goulo.livejournal.com/273981.html
Pri SES ĝenerale: http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php
(Mi kopias retpoŝton, kiun mi ĵus ricevis de Peter Baláž, aktivulo kun E@I. Laŭ mi, tre impona propaganda agado, kaj eble imitebla en iaj usonaj gazetoj? -Russ)
Saluton al ĉiuj,
jen granda novaĵo! En la julia numero (ĵus eldonita) de prikomputila slovaka gazeto "PC REVUE" estas aldonita DVD (8GB, ilia kutima aldonaĵo ĉiumonata) - sed ĉifoje kun la kursoj de Esperanto!!!
Ili enmetis brazilan "Kurso de Esperanto" kaj la tutan "KD-lernu" - kiun eblas kaj rekte uzi, klakante sur la ekranbildon aŭ elŝuti zip-dosieron.
Mi gajnis lastatempe en la ĉiujara LIRO-konkurso pro mia traduko de "Evelino" de James Joyce. Interesatoj povas legi mian tradukon kaj eĉ aŭdi ĝin voĉlegitan de Halina Gorecka en podkasto de la skipo de La Ondo de Esperanto:
http://www.esperanto.org/Ondo/Tl-ang11.htm tekste
http://la-ondo.rpod.ru/71135.html voĉe, ekde la 15a minuto
http://www.itvc.pl/?link:szczegoly_klipu,id:1002
La kvara Esperanta filmeto de "TV Esperanto" inkluzivas raporton pri polaj teamoj kiuj ludas usonan piedpilkon... do eble interesos iujn usonajan membrojn de Esperanto-USA. :)
La piedpilka parto komenciĝas tuj post la 2a minuto de la filmeto.
Ankaŭ estas raportoj pri fervojista kongreso, nova trajno "Zamenhof" en Polujo, ktp.
Mi kaj mia fianĉino Anna ĉeestis Ago-Semajnon en Malborko dum la novjara semajno. AS estas jara pola renkontiĝo. Ĝenerale AS celas festemajn junulojn sed ankaŭ iom da mezjunuloj kaj maljunuloj ĉeestis. :) Multaj landoj estis reprezentitaj.
Inter cent kaj du cent homoj ćeestis (mi ne certas pri la nombro!) La vetero tre malvarmis. Estas belega granda kastelo en la urbo, tre plaĉa kaj tuj apud la AS-ejo. Okazis diversaj noktaj koncertoj kaj unu vesperon okazis kavalira spektalo ekstere kun fajroj kaj kvazaŭ mezepoka manĝo. La 31a de decembro estis tre laŭta festa nokto.