Aplonis's blog
Eldonejo “Mistera Sturno” nun prezentas tradukon en Esperanto de la klasika scienc-fikcia romano “Stacidomo” (angle “Way Station”) de majstra aŭtoro Clifford D. Simak.
La traduko longas je 68,194 vortoj, 36 ĉapitroj, kaj ĉirkaŭ 210 paĝoj. Ĝi pluse enhavas interligitan vortaron kun bildoj por helpi al novaj esperantistoj. Alklaku la kovrilon suban por viziti la elŝutejon tute senpage.


Ĵus eldoniĝis plua traduko el la angla. Horora novelo de majstra aŭtoro Clark Ashton Smith. Longa je 6654 vortoj. Prezentiĝas kiel EPub bitlibro kun interligita interna vortaro de maloftaj vortoj, kun ankaŭ bildoj en la vortaro mem. Alkalku la kovrilon por elŝuti.
La sciencfikcia novelo "Retretejo Ulvarda" (angle "Ullward's Retreat") aŭtorita de Jack Vance nun haveblas kiel MP3-aj sondosieroj. La voĉleganto estas Zhao Jianping kaj la regristrado okazis ĉe Ĉina Radio Internacia. La kvalito tre altas.
Alklaku la butonon "mp3" ĉe la retejo de Eldonejo Mistera Sturno.
http://esperanto.us/#Retretejo_Ulvarda

Nun haveblas plua scienc-fikcia novelo tradukita en Esperanto. Kiel ĉiuj bitlibroj prezentataj ĉe la retpaĝo de Eldonejo Mistera Sturno, ankaŭ tiu ĉi estas senpaga, kaj enhavas vortareton de ĉiuj maloftaj vortoj. Trovu ĝin ĉe la kutima retejo: esperanto.us

Hieraŭ fintradukiĝis nun la tuta novelara romano ‘Kugel la Ruza’ aŭtorita de usona aŭtoro Jack Vance. Antaŭe havebla estis nur kelkaj rakontoj sub la titolo ‘Kugel de Almerio’. Tial do, tiu iama libro nun estas anstataŭita per tiu ĉi tuta romano havanta romanan titolon.
Kiel ĉiuj tradukoj de Eldonejo Mistera Sturno, ankaŭ tiu ĉi eldono haveblas tute senpage. Alklaku la kovrilon superan por kondukiĝi al la elŝuta retejo.
Apartajn dankojn al la artisto Jerome Huguenin el Francio kaj ankaŭ al la koprirajtulo, eldonejo ‘Pelgrane Press’ el Britujo.
Sur la retpaĝo de Eldonejo Mistera Sturno ekde hodiaŭ haveblas tri nove tradukitaj noveloj:
- La Supermondo
- Cil
- La Montoj de Magnatz
Ĉiuj tri estas el la anglalingva novelara romano Kugel la Ruza, kio estas el la romana serio La Mortanta Tero, kio estas fikcia ĝenro iom inter fantasto kaj scienca fikcio. Trovu ilin en la sama bitlibro kun tri aliaj, jam eldonitaj rakontoj:
- La Sorĉisto Fejresm
- La Dek Sep Virgulinoj
- La Sakpleno da Sonĝoj
Ili kolektiĝas en unu bitlibro kun la titolo Kugel de Amlerio ĉe la retejo. Niaj bitlibraj eldonoj haveblas en la formatoj EPub, AZW3, Mobi kaj PDF.
At Eldonejo Mistera Sturno I publish free ebooks of Jack Vance translations, each with a mini dictionary to help komencantoj. Recently I combined six, interlinked stand-alone stories into one six-part book so as to match the original, classic edition: The Dying Earth.
Since each former stand-alone had its own dictionary and I wanted for the combined book to have a single larger one...to interleave them would have meant hundreds of cut-and-paste operations. Rather than do it by hand, I wrote a Perl script instead.
The script is published at Perl Monks, as linked to below.
Alphabetizing Eo with Perl
Fine kompleta, traduko de la tuta libro ‘Mazirien la Magiisto’ (alinome ‘La Mortanta Tero’) … ne nur la unua rakonto sed ĉiuj ses, la tuta libro.
Ses interligitaj noveloj pri la fintempo de la Tero, kiam magio regas super scienco kaj la suno montras signojn de baldaŭa estingiĝo. La unua libro komencante la faman serion ‘La Mortanta Tero’. Jen la famega libro kio precipe inspiris kreiĝon de la rolludo ‘Ublietoj kaj Drakoj’. Enhavaj titoloj: ‘Mazirien la Magiisto’, ‘Turĝun de Mijr’, ‘T’sajs’, ‘Liejn la Vojiranto’, ‘Ulen Dor Finigas Sonĝon’ & ‘Gajal de Sfer’.
ELŜUTU SENPAGE
La tria kaj kvina rakontoj el la serio "La Mortanta Tero" verkita de Jack Vance ĵus eldoniĝis kiel esperantaj tradukoj. Havu ilin kiel apartaj bitlibroj: EPub, AZW3, Mobi aŭ PDF. Jen la ligiloj: T'sajs kaj Ulen Dor Finigas Sonĝon
Plua rakonto en la fantasta serio 'La Mortanta Tero' verkita de Jack Vance ĵus tradukiĝis. Titolita 'Turĝun de Mijr', ĝi haveblas senpage (kiel ĉiuj al aliaj) kiel bitlibro en la jenaj formatoj: EPub, Mobi, PDF.
Elŝutu ĉi tie: Turĝun de Mijr