dameda's blog
Mi ĝojas anonci, ke la Esperanto-Societo de Vaŝingtono havas novan retejon. La nova adreso estas http://www.esperantodc.net . La adreso de la malnova retejo, http://www.esperantodc.org ankoraŭ estas uzebla, kaj ankaŭ prenos vin al la nova retejo. Mi tute rearanĝis kaj reformatis la malnovan enhavon, kaj aldonis multajn aferojn por doni al ĝi tre pli moderna askpekto. Vi trovos:
1. RSS-fluojn por facile sekvi nian blogon.
2. Belegajn foto-galeriojn kun diaprezentado pri niaj agadoj.
3. Evento-kalendaron.
4. Novan logotipon (grafikon) por nia klubo.
5. Tekstbabilejon.
6. Blogon kiu estas parto de nia ĉefa retejo.
7. Kompare kun la antaŭa retejo, trepli modernan kaj allogan aspekton.
Mi invitas vin viziti nin en la reto! Niaj antaŭaj kontaktiloj (Ipernitio, Facebook, Tvitero, ktp) ankoraŭ samas kaj uzeblas por atingi nin. Ĉiuj da ili troviĝas pere de nia nova retejo.
ESPERANTO SOCIETY OF WASHINGTON
WASHINGTON ESPERANTISTS TO CELEBRATE ZAMENHOF’S BIRTH
WITH REPORT ON UN EVENT
(Version in Esperanto below)
Greetings to friends of Esperanto! You are cordially invited to our banquet to honor Esperanto and its founder, Ludovic Lazar Zamenhof:
DATE: Sunday, December 19, 2010
TIME: 7:00 PM
PLACE: Burma Restaurant, 740 Sixth Street, NW, just south of H Street, 2nd floor), Chinatown.
PRICE: Just $20 per person, including tax and tip - you can't beat that price for a sumptuous banquet in Washington! This full-course Burmese meal includes appetizers and wide selection of Asian delicacies as entrées. (Beer and wine extra.) If you haven’t tried this delectable cuisine, you owe it to yourself!
Mi ĝojas anonci ke la Esperanto-Societo de Vaŝingtono en Vaŝingtono, DK havas novan retejon (ttt-ejon) sub la nomo de nia Societo. Tie vi trovos informojn pri Esperanto (por novuloj) kaj informoj pri la historio de nia Societo ankaŭ. La informoj aperas kaj en la angla kaj en Esperanto. Ĝi ankaŭ informos vin kiel ricevi novaĵojn pri niaj agadoj kaj kontakti nin en multaj diversaj manieroj.
La adreso estas: http://www.esperantodc.org
Bonvolu viziti nin!
Daĉjo Doĥerti en Vaŝingtono, DK
Hieraŭ finis la 57a Landa Kongreso en Sankta Luiso. Estis mia unua Esperanto-kongreso, kaj antaŭ tiu ĉi kongreso mi havis neniun ideon kion ekspekti.
Ne eĉ unu horo postalveninte al la hotelo, mi renkontis aliajn Esperantistojn. Ni kune havis vespermanĝon. Tra la tuta kongreso mi renkontis novajn geamikojn, kaj renkontis malnovajn geamikojn, kiujn mi konis el la interreto. Mi konversaciis kun kelkaj ĝis tre malfrue vespere. La etoso estis bonega, ĉar mi sentis min preskaŭ kiel inter amikoj, kiujn mi konis jam ekde multaj jaroj.
(Angla verzio sube)
ESPERANTO-SOCIETO DE WASHINGTON
BANKEDO 2009
Saluton al geamikoj de Esperanto! Vi estas kore invitataj al nia bankedo por honori Esperanton kaj ĝian fondinton, Ludovikon Lazaron Zamenhof:
DATO: Dimanĉon, 1. februaro 2009
TEMPO: La 7-a horo ptm
LOKO: Restoracio “Burma,” 740 Sixth Street, NW, Vaŝintono DK, iomete sude de H-Strato; 2-a etaĝo), ĉina kvartalo.
Mi kredas ke bibliotekoj estas tre gravaj, demokrataj institutoj. En mia nova blogaĵo, mia unua en la novjaro, mi montras al vi la Usonan Bibliotekon de Kongreso. Tie mi jam trovis originalajn eldonojn de Esperanto-libroj, kaj ankaŭ informojn pri Esperanto, Interlingvistiko, kaj eĉ Volapuko. Ĉi tiu biblioteko ne nur estas grupo da belaj konstruaĵoj. Ĝi estas informcentro pri la pasinteco, kaj ankaŭ por la estonteco.
Je la 16 decembro festis la Esperanto Societo de Vaŝintono DK Zamenhof-Tagon. Mi lernis iomete pri la vivo de la iniciatoro de Esperanto.

Ni ankaŭ uzis tiun ĉi oportunon plani kaj pripensi niajn venontjarajn agadojn.
Legu ĉi tie.
Je la fino de novembro, Esperantistoj bonvenigis Derek Roff-on al Vaŝintono, DK. Ni havis bongustan etiopan manĝaĵon je vespera renkonto.

Mi ankaŭ lernis, ke Esperanto havas pli da uzoj ol mi pensis (kelkaj tre amuzaj) kaj ke ne la tuta mondo pensas ke Esperanto estas frenezeco! Legu plu ĉi tie!