SerĉiEnsalutoLastaj blog-enskriboj
|
Vizito de José Antonio Vergara![]() Mi tre ekscitiĝas ĉar vizitas José Antonio Vergara venontsemajne. Mi dum kelkaj jaroj interŝanĝas retpoŝtojn kun d-ro Vergara -- estas li kiu proponis ke oni invitu min al Brazilo. Bedaŭrinde, li mem ne povis veni al Brazilo por tiu kongreso, do mi ankoraŭ ne renkontis lin. Li venas, tamen, al Bostono ĉisemajne por prelegi ĉe la AAAS kongreso. Estas malofte ke s-anoj vizitas nin en Usono. Eble pro la malforteco de la dolaro eksterlandanoj venos pli ofte dum la estontaj jaroj. Samtempe, pro la malbona ekonomio, mi timas ke ni ne ofte vojaĝos dum la venontaj kelkaj jaroj. Li estos en Amherst je la 17a de februaro. Mi arangxas tagmanĝon ĉe China Dynasty en Hadley tiel ke lokaj esperantistoj renkontu lin. Se vi estas proksime, nepre venu!
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Bonvole salutu lin por mi....
Mi renkontis lin en Litovio, cxe la Universala Kongreso. Mi esperas renkonti lin ree cxe TAKE in Montrealo.
-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA