SerĉiEnsalutoLastaj blog-enskriboj
|
Ludi per Esperanto![]() Mi ne estas avida komputil-ludanto, sed mia naŭ-jara filino tre amas la ludon 'World of Warcraft' (ankaŭ mia edzino amas kaj ludas ĝin.) Mia filino ludas per multaj (Mmm) rolantoj. Ŝi petas ke mi nomu unu rolanton kaj por tio mi elektis la nomon Sorchisto. Sorchisto estas sorchisto ĉe Aerie Peak. Ĝis nun neniu demandis pri la nomo, tamen mi petis ŝin informi min se tio okazos. Ĉu estas aliaj ludantoj de WOW kiu parolas Esperanton?
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||
Mondo de Militarto
Ho, jes! Mi havas personan gildon (por nur miaj rolantoj) ĉe Malygos nomita "Kafumantoj". Ĉe Twisting Nether ekzistas gildo "Ordeno de la Verda Stelo", sed ankoraŭ ne tre aktiva. La gildanoj portas la verdan marstelon, ĉar stelo ne estas havebla. Ankaŭ vidu forumon ĉe Lernu!.