Nenecesa vorto: cezur/a
Mi ofte plendas kiam verkistoj uzas nenecesajn vortojn. Lastatempe, mi ekvidis speciale nenecesan vorton: cezur/a.
Mi diras, ke ĝi estas speciale nenecesa, ĉar ĝi ne nur estas nefundamenta kaj nekonata-al-mi (miaj normalaj kondiĉoj pri neneceseco), sed pli malbone, mi ankoraŭ ne certiĝas pri la signifo!
Mi trovis la vorton en artikolo de Barbara Pietrzak en la plej nova (novembra) numero de Esperanto. Ŝi verkas:
Kutime cezuraj momentoj instigas al enpensiĝoj.
Trovinte nekonitan vorton, mi serĉis ĝin en la PIV. Mi trovis ĝin, sed ŝajne, ĝi estas iu teknika poezia termino, kiu signifas:
Divido estigita en la longaj versoj per la enmeto de vortofino ĉe difinita loko, kio plejofte ebligas ian paŭzeton.
La artikolo de Pietrzak ne estas pri poezio, do mi konjektas, ke estas ia metafora uzo. Mi plue konjektas, ke la signifo temas pri speco de paŭzeto. Sed ia speco?
Mi turniĝis al Esperanto Dictionary de Wells, kiu ja havas la vorton, sed havas nur la (ankaŭ ne konatan al mi) anglan vorton "caesura." Do, mi kontrolis anglan vortaron pri tiu vorto. Tie mi trovis similan poezian signifon, kaj ne evidente klariginte metaforan signifon.
Do, la "cezuraj momentoj" de Pietrzak verŝajne estas momentoj de malgranda paŭzo, kiam tio finiĝas kaj tio ĉi komenciĝas, dum la granda afero daŭras. Sed mi ne certas.
Tiel mi preferas uzi bonan, fundamentan vortprovizon.
- pbrewer's blog
- Login or register to post comments




Comments
Mi ĈIAM uzas tiun vorton!
Mi nur ŝercas, sed mi mezuras mian Esperantan scion, per kia malmultaj fojaj mi reserĉas vorton en mia vortaro. Se mi konstante elserĉas vortojn, la verkisto EBLE pavas...
Formikoj en miaj pantolonoj
November 17, 2008 de formiko, 1 jaro 16 weeks ago
Mi komprenas
Mi pensas simile, pri mia angla scio--sed ne la Esperanta. Mi mezuras mian Esperantan scion per mia kapablo diri ĝustan tion, kion mi deziras per nur fundamentaj radikoj.
November 17, 2008 de pbrewer, 1 jaro 16 weeks ago
Nur fundamentaj radikoj?
Nu, ech Zamenhof mem ne esprimis sin per nur fundamentaj radikoj. Tio povas esti bona ludo, sed ghi ne estas principo de Espernto.
Lee
November 18, 2008 de Lee Miller, 1 jaro 16 weeks ago
Vi pravas
Jes, estas tro ekstrema. Sed, la mondo bezonas ekstremecon kontraŭ neologismo, por ke la mezpunkto troviĝu en la ĝusta loko.
November 18, 2008 de pbrewer, 1 jaro 16 weeks ago
Cezur/a/o (?)
Same kiel vi mi opinias ke uzado de neologismoj estas evitenda kiam ekzistas aliaj eblecoj. Ni memoru ke estas popoloj por kiuj estas tute fremdaj la angla kaj la franca (relative proksimaj pro historiaj kialoj, escepte pri la prononcado ;-)
En la kunteksto, kiun vi mencias, la vorto "cezuraj" estas efektive, laŭ mia gusto ne bonvena. Ankaŭ mi komprenas ĝin kiel "paŭz(et)o", sed ĉu japano aŭ ĉino sen scio pri angla aŭ franca komprenus ĝin ?
En la franca, vi povas vidi la diversajn signifojn de la vorto "césure" en poezio, muziko, tipografio kaj genetiko ĉe http://fr.wikipedia.org/wiki/C%C3%A9sure
En tipografio, ĝi estas la loko kie oni rompas vorton fine de linio. La regulo, por francaj vortoj, konsistas rompi vortojn laŭ la silaboj. Ekz. la vorto "simplicité" (simpleco) estas rompebla tie kie troviĝas la streketoj : sim-pli-ci-té, do, povas esti,
simpli-
cité
simplici-
té
Programoj principe "scias" kie oni distranĉas vortojn.
November 17, 2008 de Henri Masson, 1 jaro 16 weeks ago
Interrompoj, eble?
Dankon!
Kiam mi verkas pri nenecesaj vortoj, mi ŝatus proponi eblajn anstataŭajn vortojn. Ĉi-okaze, mi ne povis--ĉar mi ankoraŭ ne scias precize tion, kion Pietrzak signifas per "cezuraj momentoj." Sed, eble interrompaj momentoj, aŭ eĉ simple interrompoj servus.
November 17, 2008 de pbrewer, 1 jaro 16 weeks ago
Interrompoj?
Nu, mi kredas ke vi unue proponis "pauzetoj" . . . kaj tio shajnas al mi esti tute bona vorto. Ech "pauzoj" funkcias tute klare en la frazo. Mi mem neniam divenus, sen vortara laboro, kion signifas "cezura".
Pri "interrompoj", mi havas dubon, pro la transitiveco de la verbo. Lau NPIV, "interrompo" estas "ago de tiu kiu interrompas", kaj tio vere ne taugas chi tie. "Halto" estus pli bona, lau mi, ol "interrompo".
Lee
November 18, 2008 de Lee Miller, 1 jaro 16 weeks ago