long time and space | longa tempo k spaco
|
It's been awhile since I wrote anything here, but to catch up on the biggest thing in my life, I've finally gotten my PhD. Yay! And the next step seems to be into a postdoctoral research position in either New York City, USA; Mons, Belgium; or Barcelona, Spain. None of the research groups are being quick about making decisions, but I'd love to go to any of those places. Has anyone spent any time living in Belgium or Spain? I'd love to hear about it. |
Estis iom da tempo ekde mi skribis ĉi tie, sed por aktualigi pri la plej gravaĵo en mia vivo, mi finfine doktordiplomiĝis. Hura! Kaj la sekvonta paŝo ŝajne estos al postdoktora esplora dungo en aŭ Novjorkio, Usono; Mons, Belgio; aŭ Barcelono, Hispanio. Neniu el la esploraj grupoj rapidas pri iliaj decidoj, sed mi ŝategus transloĝiĝi al iu ajn el tiuj lokoj. Ĉu iu loĝis en Belgio aŭ Hispanio? Mi ŝatus aŭdi pri tiu. |
- nehundo's blog
- Login or register to post comments




Comments
Gratulon!
Mi gratulas vin, d-ro Nehundo!
November 25, 2008 de pbrewer, 1 jaro 16 weeks ago
Madrid
Barcelono estas la ĉefurbo de Katalunio, kie estas tre vigla Esperanto-komunumo. Mi neniam vizitis Barcelonon, sed dum miaj bakalaŭraj studoj, mi pasis bonegan semestron en Madrid. Por mi, estis la unua fojo ke mi aŭ vizitis Europon aŭ loĝis en granda urbo. Bela, interesa, kaj internacia urbo, mi ege ŝatis la muzeojn, la Parkon de Retiro, kaj la Malnova Urbo. Tio estis antaŭ pli ol dudek jaroj, dum la epoko en kiu oni voĉdonis por decidi ĉu Hispanujo aliĝos al Eŭropa Komunumo aŭ ne. Tiam, oni priskribis Hispanujon -- speciale la sudan duonon -- kiel meza punkto inter Afrika kaj Eŭropo kun multaj kulturaj influoj de norda Afriko. Onidiras ke nun Hispanujo estas multe pli Eŭropeca ol ĝi estis tiam.
--
Steven BREWER
November 25, 2008 de limako, 1 jaro 16 weeks ago