Ligilaro?

gxeremio's picture

Ĉu estas nun ĝisdatigita listo de Esperanto ligiloj? Mi scias ke Ĝangalo celis esti "portalo", sed ne plu ekzistas, kaj Don Harlow havis liston, sed kompreneble ankaŭ ĝi ne plu estas ĝisdatigita.

Ligaro

Jen mia ligaro. Mi klopodis ligi nur la radikan adreson, kaj ankaŭ ne ripeti la saman adreson. Se vi volas sendi al mi novajn ligojn, bonvolu.

0x54D1D809

Jen

Jen listo da 2,380,000 Esperanto ligiloj. :-)

--
Steven BREWER

Tre bona demando!

Mi ĉiam supozis ke iu, ie, ĝisdatigas la liston de Don Harlow. Tamen, eble neniu tion faras.

Ĉu iu ajn scias?

Mallonga listo

http://esperantohr.wordpress.com/
Tiu retejo havas bonan, sed mallongan liston. Tio estas ideo, kion mi havis longe. Baldaŭ, mi faru ĝin. Mi promesas! :-)

Ŭaŭ. Pli malfacila afero ol mi antaŭe pensis...

La retejo de S-ro Harlow havas malsimplan kaj grandan ligilejon. Tamen, mi estas studento kaj havas senokupitan tempon, do mi devas peni krei similan lokon. Ĝi devos esti redaktiĝebla per aliaj Esperantistoj... Mi ĝisdatigos ĉi tiun fadenon kiam la projekto kreskas!

Ĉi tie?

Ĉu vi volas konstrui la ligilejon en ĉi tiu retpaĝaro? Ni povas krei "Book page" en kiu ĉiuj membroj povos redakti kaj aldoni ligilojn kaj la sistemo traktos la ŝanĝojn kaj versiojn.

--
Steven BREWER

Jes!

Bona ideo!