Libro pri bonstila verkado?
Mi dumlonge serĉis libron (aŭ artikolon) pri bonstila verkado de Esperanta prozo. (Kompreneble, ĉiu bone verkita libro staras kiel ekzemplo, kaj ĉiu lernlibro traktas kiel fari bonan Esperanto, sed mi serĉas ion pli.)
Ĉu iu konas bonajn librojn aŭ artikolojn pri bonstila verkado en Esperanto?
Mi konas du librojn, kiuj traktas la temon:
- Manlibro pri Ĵurnalismo de Judith Junger kaj Stefan Maul estas plejparte pri ĵurnalismo kaj amaskomunikado, sed enhavas du bonajn ĉapitrojn pri kiel verki laŭ bona, internacia stilo.
- Esprimo de Sentoj en Esperanto de Edmond Privat traktas bone pri ties subtemo.
En la februara numero de Literatura Foiro, mi notis avizon pri ne libro sed "ateliero" pri beletra kreivo. Mi konjektas, ke la kursaĵoj de la "prepara perkoresponda kurso" interesus min, sed ili ŝajne estas atingebla nur al atelieranoj.
(Mi ne povas preterpasi sen noti la neneceson de la vorto "ateliero," kiu signifas metiejon kie oni lernas aŭ faras la metion de artisto, verkisto, ktp.)
- pbrewer's blog
- Login or register to post comments




Comments
Dankon!
Refoje, dankon al ĉiuj por la bonaj respondoj!
April 18, 2009 de pbrewer, 48 weeks 17 hours ago
Bona demando . . .
Libro simila al "Elements of Style" mankas al Esperantujo. "Parnasa Gvidlibro" ne estas tia libro... Verŝajne la plej bona gvidlibro estas PMEG, sed ĝi kompreneble traktas pli ampleksan temon.
Estus bonege havi koncizan gvidlibron al bona stilo, sed kiu verkus ĝin? Ĉu adeptoj de Piĉ, aŭ lernantoj de Piron?
Lastatempe mi kunlaboris kun pluraj tre spertaj esperantistoj el la tuta mondo, okupiĝante pri mia novelaro (anoncoj pri tio baldaŭ!). Dum tiu kunlaboro, mi multon lernis. Mi sendis al ili tekstojn, kiujn mi taksis seneraraj, kaj ricevis centojn da korektoj, eble eĉ milon.
Sube mi listigas kelkajn konsilojn, kiuj fontas el tiu sperto. Antaŭ ĉiu konsilo bonvolu legi "Aliaj eble ne konsentas, kaj kompreneble ĉio eblas en sia ĝusta loko, sed laŭ mia opinio, oni ĝenerale, en plej multaj okazoj ..."
Mia ĉefa konsilo estas: "verku klare." Granda parto de via legantaro ne bone regas la lingvon. Nemalgranda parto apenaŭ konas ĝin. Se vi volas, ke via verko estu kiel eble plej vaste komprenata, strebu verki klare. Tamen ne nepras verki "simple". Mia gvidfrazo estas, "ĉu postkomencanto kun vortaro povas, per iom da peno, deĉifri tiun tekston?"
Esperanto ne tre bone toleras komplikajn frazojn, kiajn oni ofte verkas en la angla. Gramatike, tiaj frazoj ja eblas, sed ili evitindas. Mi ĵus provlegis novelon (de aliulo), kiu estis gramatike senerara, sed uzis tre komplikajn frazojn. "Kaj"-oj kaj "kvazaŭ"-oj estis ŝutitaj sur "ante"-oj kaj "ite"-oj. La frazegoj forrabis mian atenton de la intrigo.
Neologismoj vekas disputon. Se vi volas, ke homoj pensu pri viaj ideoj, ne viaj vortelektoj, ne uzu na "na" kaj similajn vortojn, kaj "tiu" aŭ "oni" ofte perfekte rolas anstataŭ "ŝli" (kaj, kiel vi notis, verkistoj ne devas labori en atelieroj). Esperantistoj amas disputi pri la lingvo - ne donu al ili plian ŝancon! Du paĝojn de la lasta TEJO-bulteno plenigis plendo pri la uzado de neoficialaj vortoj (ĝuste "na" kaj "ŝli") en tiu publikaĵo.
Fojfoje en miaj noveloj mi provas iujn "trukojn" aŭ ludojn pri (intence) misaj vortoj kaj gramatikaĵoj. Tiuj ludoj ofte estas nekomprenataj, kaj provlegantoj (eĉ tre kleraj, spertaj esperantistoj) notis ilin kiel erarojn. Longe mi batalis por konservi tiujn ludojn, sed fine mi decidis, ke ŝerco, kiun neniu komprenas, valoras neniom.
Jen miaj du groŝoj. Kion opinias aliaj?
---
Tim Westover
Vice President, Esperanto-USA
timwestover (che) yahoo (punkto) com
April 15, 2009 de Tim Westover, 48 weeks 4 days ago
pliaj pensoj
Krom la jam menciitaj libroj, eble ankaŭ indus La Bona Lingvo de Piron.
Kvankam Parnasa Gvidlibro temas pri poezio anstataŭ prozo, mi tamen tre rekomendas ĝin; ritmo, rimo, ktp fojfoje gravas ankaŭ en prozo.
Ĉiam indas peti provlegojn de via teksto de homoj kun alia denaska lingvo por malkovri viajn erarajn tendencojn rezulte de nacilingva influo.
Temas pri unu tre specifa stila demando, sed mi ankaŭ rekomendas "Rusoj loĝas en Rusujo" (stila demando pri landonomoj: -ujo, -io, -lando, ktp).
Pri "The Elements of Style": mi konsentas kun artikolo, kiun mi koincide ĵus legis antaŭ kelkaj minutoj. "The Elements of Style" estas tro alte taksita kaj tro aŭtomate respektata kaj senpense sekvata (ekzemple pri aŭtomata malakcepto de pasivaj verboj, kaj miskompreno eĉ pri kio estas pasiva verbo). Nu, legu:
http://chronicle.com/free/v55/i32/32b01501.htm
April 15, 2009 de russ, 48 weeks 3 days ago
Denove pri S&W
Mi havas iom alian aliron al Strunk & White: mia patro estis ĵurnalisto por CNN kaj aliaj televidaj novaĵprogramoj. Liaj verkoj por tiuj programoj devis esti klaraj, frapaj, kaj koncizaj. Por li Strunk & White estis nepraĵo, kaj "Omit needless words" iuspeca vivregulo (eĉ en la eksterlabora vivo).
Por mi, Strunk & White ne estas vivstilo, nek forta regulo. Ĝi estas iuspeca bazo aŭ normo. Rompinte ties konsilojn, mi havu kialon. Kial mi uzas pasivan formon? Kial mi apartigas la infinitivon? Kial mi verkas tiun frazon per malpli klara stilo, ol mi povas verki ĝin? Kial mi uzas adjektivon anstataŭ pli bonan substantivon? Eĉ sekvante ties regulojn, mi havu kialon. Fojfoje estas tre bonaj kialoj; fojfoje ne. Libro, kia Strunk & White, (aŭ eble la lecionoj de mia patro) igas min pripensi tion, kion mi verkas, ĝis tre detala nivelo.
Piĉ kaj Kamaĉo havas kialojn por siaj verkostiloj -- ili verkas beletraĵojn kaj provas pligrandigi nian vortostokon. Sed tiu estas intenca decido, kiu distancigas ilin de la esperantistaro. Ĉu nomi tion "bona stilo"? Tio dependas de la celo.
---
Tim Westover
Vice President, Esperanto-USA
timwestover (che) yahoo (punkto) com
April 15, 2009 de Tim Westover, 48 weeks 3 days ago
pri Strunk & White, kc
Pri “The Elements of Style”, la artikolo verŝajne multe pravas . . . mi havas la libron, legis ĝin antaŭ jaroj, sed neniam konsultas ĝin. Tamen la aŭtoro de la artikolo estas akademia gramatikisto/profesoro, kaj sendube iom rolas la ĝeno ke tia “neprofesia” libro tiom sukcesis dum jaroj, dum “seriozaj” kaj “kleraj” verkoj sidas sur bretoj kaj kolektas polvon. Se mi bezonas gramatikan helpon pri la angla, mi ĉefe uzas aŭ “The New Fowler’s Modern English Usage”, reviziita de R. W. Burchfield, aŭ “Modern American Usage” de Wilson Follett, reviziita de Erik Wensberg. Ili iom funkcias kiel PMEG, sed donas multe pli da konsilo pri kiel verki bone. Tion oni trovas en PMEG ĉefe per la ekzemploj.
Plaĉis al mi legi la nekonsekvencaĵojn en la teksto de Strunk & White, kiujn citis la aŭtoro. Tre amuze!
Bedaŭrinde, ne ekzistas alia simila teksteto en la angla: io facile legebla, tre klara kaj praktika, por havigi al verkonto bonajn konsilojn. Tial Strunk & White daŭre sukcesas. Eble s-ro GEOFFREY K. PULLUM en Edinburgo devus okupiĝi pri tio . . . neniu krom specialistoj legos lian “Cambridge Grammar of the English Language”; li faru praktikan manlibron por homoj kiel mi, ne tiom plendu pri la sukceso de aliaj aŭtoroj. (Ĉu temas pri maldolĉaj vinberoj?)
Cetere, mi plene konsentas pri "Parnasa Gvidlibro" ($18.80, E-USA) kaj "Rusoj loĝas en Rusujo" (€ 10,50, UEA). Legindaj, havindaj verkoj. La teksto de "Rusoj . . ." estas trovebla en la reto (http://www.bonalingvo.it/docs/rusojenrusujo.pdf).
LM
April 15, 2009 de Lee Miller, 48 weeks 3 days ago
Libroj . . .
Tim respondis bonege. Ŝajne li povus verki novan “Strunk & White” por Esperantistoj.
Ne estas, laŭ mia scio, libro “Kiel Verki Bone Proze”. Sed multaj libroj ja rilatas al la temo. Efektive, bone “verki proze” devus signifi grandparte “ĝuste uzi la lingvon”.
Mi rerekomendus la libron de Auld, “Traduku” (la dua eldono, $18.50 de E-USA; la unua eldono estis eta pamfleto); kvankam ĝi rilatas rekte al tradukado, ĉiu punkto en la libro povas influi originalan verkadon.
Jen kelkaj aliaj pensoj:
Waringhien: “Lingvo kaj Vivo” ($16.00 ĉe E-USA). Preskaŭ ĉio de Waringhien estas leginda, sed “Lingvo kaj Vivo” estas ĉefa fonto de informoj pri nia lingvo—kaj krom tio donas kleran modelon de verkado.
Avo: “Laŭokazaj Lingvaj Notoj” (€ 5,40 ĉe UEA)
Atanasov: “La Lingva Esenco de Esperanto” (nehavebla de UEA aŭ E-USA)
Fiedler: “Esperanta Frazeologio” (nehavebla de UEA aŭ E-USA); kaj Fiedler kaj Rak: “Ilustrita Frazeologio” ($18.60 ĉe E-USA)
Faulhaber: “Ne Tiel, sed Tiel Ĉi!” ($3.80 ĉe E-USA)
Lentaigne: “Kiel Diri” ($10.50 ĉe E-USA)
Baronnet: “Lingvaj Anguloj” ($5.40 ĉe E-USA)
LM
April 15, 2009 de Lee Miller, 48 weeks 4 days ago
Multan dankon!
Multan dankon, Lee kaj Tim. Bona konsilo.
April 15, 2009 de pbrewer, 48 weeks 4 days ago
pri verkado
Efektive, eble la plej bona gvidilo al bona verkado estas bona verko . . . inter tiaj, mi menciu tiun ĉi kolekton:
Trezoro. La Esperanta novelarto. Budapest, 1989. 948 paĝoj. Prezo: 21.90 € ĉe UEA, $34.20 ĉe E-USA.
Temas pri du volumoj en kiuj vi trovos multajn modelojn de diversaj stiloj, temoj, ktp. Nenio tre moderna, sed tamen sufiĉe gravaj verkoj.
LM
April 15, 2009 de Lee Miller, 48 weeks 3 days ago