Nova Esperanto klubo ĉe mia lernejo
Mi unua tasko kiel nova Estrarano de Esperanto-USA estis starigi Esperanto-klubo ĉe mia lernejo en Holyoke, MA kie mi instruas je la 5-a grado. Miaj studentoj multe entusiasmiĝis kiam mi informis ilin pri mia vizito al Santa Luisa. Mi klarigis iomete pri Esperanto kaj ili kriis, "Mi volas lerni tiun lingvon" (fakte, ili kriis "I want to learn that language")...mi tordis iomete la brakon de mia ĉefo kaj ricevis permeson komenci dum unu horo post la lerneja tago. Mi komencos la proksiman mardon, la 2-an de junio...
Se iu havas utilan materialon kiun mi povas uzi, bonvolu sendi al sjwinberg ĉe gmail.com.
- Julie Winberg's blog
- Login or register to post comments




Comments
Hitting the ground running, mi gratulas vin!
I just gave you access to this group which has many files that you may use.
'Yahoo Group: Esperanto for Kids'
I have another group on Google Groups that is similar.
Mar * www.GrupoAmikema.org
June 3, 2009 de AMIKEMA, 40 weeks 4 days ago
Esperanto en 5 minutoj
Mi verkis etan lernolibron por infanoj (kiun me bezonas plibonigi), havebla je http://www.icxlm.org/5minutoj.pdf
May 31, 2009 de gxeremio, 41 weeks 13 hours ago
Great work!
-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA
May 29, 2009 de Robert L. Read, 41 weeks 2 days ago
Edukado.net
Bona loko por serĉi instrumaterialojn estas edukado.net. Estas almenaŭ bona loko por komenci.
--
Steven BREWER
May 29, 2009 de limako, 41 weeks 3 days ago
Springboard
Ne forgesu pri la brita projekto "Springboard to Languages":
http://www.springboard2languages.org/home.htm
Multe da materialoj jam haveblas (kelkaj de E-USA, mi kredas), kaj ili estis kreitaj por junaj lernantoj.
Gratulon pro la nova klubo!
Lee
May 29, 2009 de Lee Miller, 41 weeks 2 days ago
kaj lernu.net
Multaj partoj de lernu.net povus utili por elementaj lernejanoj. Ekzemple, “Vojaĝu kun Zam” estas sufiĉe simpla kurseto. Mi aparte pensas pri la “bildvortaro” (kio estas iom kaŝita en la paĝaro, ĝi troviĝas ĉe http://en.lernu.net/lernado/vortoj/bildvortaro/index.php). La bildoj estas tre bonaj kaj buntaj, kaj ĝi bone helpas al lernado de vortkategorioj.
Se vi povas projekcii el la retpaĝaro sur ekranon, vi povas uzi la materialon tutklase.
Ne ĉio ĉe lernu.net estus bona por pli junaj infanoj, sed mi kredas ke vi trovus multajn paĝojn kiujn ili vere ŝatus.
Lee
May 31, 2009 de Lee Miller, 41 weeks 20 hours ago