Novaĵletero pri usona ekonomio?
Dum la malfruaj 1980aj jaroj (kej, eble, la fruaj 1990aj) estis novaĵletero pri la usona ekonomio aboneble per ELNA. Laŭ mia kompreno, ĝi enhavis principe resumon de la ĵusaj ekonomiaj statistikoj de usono, kaj ĝi ekzistis principe por ellabori modernajn ekonomiajn termiojn.
Ĉu iuj memoras ĉi tiun novaĵleteron? Ĉu iu havas ekzemplerojn, aŭ ligon al rete atingeblaj tekstoj? Mi volas verki pri rilataj temoj, kaj volus vidi la tiel-ellaboritajn terminojn.
- pbrewer's blog
- Login or register to post comments




Comments
Thomas Goldman
Mi memoris la titolon: “Ekonomia bulteno…”, kaj do mi guglis por "Ekonomia bulteno" kaj trovis la nomon “Thomas Goldman”. pvi (por via informo) :)
January 16, 2010 de Mike Jones, 8 weeks 6 days ago
ekonomia novajxletero
Jes, mi memoras ĉi tiun novaĵ-leteron, sed mi ne memoras la nomon de ĝi aŭ la nomo de la redaktoro.
Mi memoras, ke mi abonas, ĝis kiam la redaktoro rezignis pro aĝo.
Estis interese, ĉar ĝi enhavas multajn ekonomiajn terminojn
December 27, 2009 de vilcxjo-me, 11 weeks 6 days ago
Ekzemplerojn?
Do, mi devas supozi, ke la CO ne havus malnovajn ekzemplerojn de la novaĵletero?
Ĉu la CO eble havus la malnovajn listojn de aboneblaj revuoj de tiam? (Tiuj almenaŭ havus la nomon.)
December 27, 2009 de pbrewer, 11 weeks 6 days ago
Mi konservas kopiojn
La ekonomia novajx-letero (eble kelkaj jaroj) restas cxe la novjorka oficejo. Mi ne estas en novjorko momente kaj cetere ne havas skan-kapablon cxe la oficejo sed certe vi au' Steven havos teknologian solvon. La au'toro preskau' certe havis Gold en la radiko kaj tiu ja povus esti ekonomia sxerco (sed ne ests sxerco).
December 29, 2009 de neil_nachum, 11 weeks 4 days ago