Skip to main content

Nova Klubo

cindio's picture

Mi logxas en Oklahomo, en la kamparo.
Sen sperto, sen membroj, mi komencas lokan Esperantan klubon, nefikse nomigxas 'Texoma Esperanto Club'.
la kluba retpagxo, kiun mi konstruas

Versxajne, mi sidos sole, por tempo. Morgaux estas la unua; cxe la biblioteko en Hugo, Oklahomo. Mi bezonas bonajn dezirojn!

de cindio

Comments

Bonsxancon, kaj saluton el

russ's picture

Bonsxancon, kaj saluton el Pollando. :)

February 26, 2006 de russ, 4 years 3 weeks ago

Saluton el NovAnglio!

limako's picture

Nome de la Esperanto Societo de NovAnglio, mi salutas vin. Kvankam vi versxajne estos sole dum ioma tempo, vi eble surprizigxos kiam via klubo allogas homojn unu post la alia. Oni simple devas ekscii pri gxi kaj vi miros pri kiom interesigxos kaj venos.

--
StevenBrewer

February 25, 2006 de limako, 4 years 3 weeks ago

Saluton el D/FW!

filipo's picture

Saluton, amiko!
La klubo en Dalaso feliĉas ke vi starigas novan grupon! Nia membro, Dr. Fred Meyer, loĝas en Sherman. Fakte, li kaj 2 amikoj de li komencis la grupon en Norda Teksaso antaŭ kelkaj jardekoj. Mi klopodos informi lin pri via aktiveco! Ni kunlaboros pri tiuj, kiuj havas intereson pri Esperanto en nia regiono, ĉu ne? Bonege!!!!

- filipo
Phil DORCAS, Hurst, Texas, president of ELNA.

February 24, 2006 de filipo, 4 years 3 weeks ago

Saluton de Auxstino!

Robert L. Read's picture

Saluton, cindio, al vi kaj via nova klubo!

Mi supozas ke ni en Auxstino estas unu de la plej proksima kaj
vigla kublo al vi. Kiam vi estas preta, nia klubo kaj via
klubo eble povas plani kunvenon kune! Kaj, se iu vizitos,
Auxstino, ni certe bonvenos vin kaj helpos vin kiel eble!

-- Robert L. Read
read &t robertlread point net

February 24, 2006 de Robert L. Read, 4 years 3 weeks ago

Enketo

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes