Skip to main content

Bona novaĵo: La Bonlingva Vortaro

bildo de pbrewer

Ĉar mi preferas uzi bonan, fundamenton vortprovizon, la Bonlingva Vortaro tre plaĉas al mi.

Ilia havas la ĝustajn principojn. Jen:

Donu preferon al kunmetitaj anstataŭ novradikaj terminoj kiam tio eblas sen troa perdo de la intencita signifo kaj precizeco.

Donu preferon al Fundamentaj kaj oficialaj elementoj, kiam ne estas tre bona kialo por malpreferi ilin.

Bonege!

de pbrewer

Komentoj

Novaj vortoj en Esperanto

bildo de Johano_Pasero

Atentu, mia c'efa kritikisto: Mi parolas la hispanan. Multaj
lingvoj interesas min, kaj mi studas multajn. Tio rememorigas min de mallonga rakonto. Usonano paroladis kun fremdulo kies unua lingvo ne estis la angla. La lasta faris malmultajn erarojn. La usonano komentis, " Vi s'ajnas
havi problemon pri via usado de la angla." La nekontao re-
spondis, "Jes, kaj mi havas la saman problemon pri mia usado de kvar aliaj lingvoj." Vi sentas, ke EDZUMI ne estos klara.
La situacio farus klara la signifon. Provu g'in! Mi petas, ke la kritikoj ne farig'u persona. Mi admiras al S-ro Zamenhof kaj samtempe admiras lian kreaj'on. Tamen mi kredas,
ke pro usado s'ang'oj s'telpas'os. Ni estu amikoj.

October 31, 2010 de Johano_Pasero, 3 jaroj %count semajnoj ago

Pei la radiko EDZ-

bildo de Johano_Pasero

Mi dankas vin pro via afabla respondo. C'u vi konas la novan
dialekton de Esperanto, kiu nomig'as Mondlango (ankau Ulango)
kreitan de eksesperantistoj? Ili s'ang'is multajn vortojn
por ke la lingvo havu pli da anglaj vortoj. (Tio ne estas mia celo.) Unu radiko, kiun ili s'ang'is estas EDZ-. Ili e-
lektis WED- el la angla: WEDA (nuptial), WEDECO (mariage),
WEDI (to marry, get married), kaj WEDO (wedding). (Tia s'ang'o s'ajnas al mi stulta. Mi elektus SPOS-.) C'iuokaze,
WEDI estas la sola verbo. Anglaparolanto povas uzi nur MARRY
se plac'as al si. Esperantisto devas uzi c'iujn formojn de EDZ-. ps C'u la sufikso -ado ne indikas "on-going"?
Samideane JP

November 1, 2010 de Johano_Pasero, 3 jaroj %count semajnoj ago

teĥnika peto: respondu al ĝusta mesaĝo

bildo de russ

Jen eta teĥnika peto: Bonvolu uzi la "reply"-ligon tuj sub la sama mesaĝo al kiu vi respondas, anstataŭ "reply" de iu alia mesaĝo. Kiam viaj respondoj estas aliloke (ekzemple responde al via propraj antaŭj komentoj) anstataŭ ĉe la responditaj mesaĝoj, tio malhelpas sekvi la fluon de la diskuto.

Ĉiuokaze, mi ne celis esti malamika al vi. Mi nur celis doni argumenton kontraŭ via, ke Esperanto devas havi radikon respondan al la angla "marry". Kaj ja unu elemento de tio, estas ke vi ŝajnas havi malpli da sperto en la lingvo. Mi bedaŭras, se vi ofendiĝis pro tio; mi ne celis ofendi. Sed ja estas fakto, ke lingvolernanto malpli facile lernas en la nova lingvo tiujn aferojn, kiuj malpli similas al la denaska lingvo, kaj lernanto pli emas plendi pri tiaj aferoj ol spertulo, kiu havas pli plenan senton por la lingvo. Sed - pardonu min - tio ne estas kialo ke la lernata lingvo estu ŝanĝita por pli simili la denaskan lingvon de tiu lernanto. Kiam vi lernas la hispanan, ĉu vi provas konvinki hispanlingvanojn, ke ili ŝanĝu tiujn aferojn en la hispana, kiuj tro malsimilas al la angla? Aŭ ĉu vi komprenas, ke ĉiu lingvo funkcias alie, kaj ke pli taŭgas simple lerni la lingvon anstataŭ plendi ke io estas tro malsimila al la angla?

Krome mi 3an fojon demandas al vi, ĉu simile ĝenas vin en Esperanto la verboj "droni" (mi dronas, kaj mi mortas) kaj "dronigi" (mi dronigas katon, kaj la kato mortas)? En la angla estas nur la unu radiko "drown" por ambaŭ konceptoj: "I am drowning and dying; I am drowning a cat, so the cat is dying".

Ĉu, laŭ vi, Esperanto eraras per neceso diri "mi dronigas katon", anstataŭ "mi dronas katon"?

PS: Jes, -ado signifas kion vi pensas. Mi supozas, ke vi aludas la korekton de Lee pri "usado", kiu temis ne pri "ado" sed pri "us" anstataŭ "uz".

November 1, 2010 de russ, 3 jaroj %count semajnoj ago

Esperanto

bildo de limako

Mi devas konfesi mi ŝatas Esperanton kaj havas malmultan intereson pri aliaj idaj lingvoj kiel tiuj.

November 1, 2010 de limako, 3 jaroj %count semajnoj ago

Novaj vortoj en Esperanto

bildo de Lee Miller

Oni certe rajtas krei kaj uzi novajn vortojn en Esperanto. Sed oni konsciu ke a) homoj ĝenerale ne komprenos ilin, sen klarigo, kaj b) esperantistoj ĝenerale ne akceptos aŭ uzos ilin (kvankam tio ja okazas foje, sed malofte).

Cetere, mi rekomendas ke oni ne proponu novajn vortojn ĝis post kiam oni pli-malpli bone regas la lingvon kiel ĝi jam estas. Vi ŝajne bone lernas, sed aperas sufiĉe oftaj eraroj en viaj afiŝoj (ekzemple, "usado" ĉi tie).

Pri la serio "edzo, edzigi . . ." ktp, kial vi ne plendas pri la angla, ke en ĝi aperas vortoj kiel "wed/marry/celebrate nuptials", kaj "engaged/espoused/fiance", kaj "husband/wife/spouse/partner" sen ia ajn rilato inter la vortoj?

Cetere en la angla estas formoj kiel "wed/wedding" sed "marry/marriage". Kaj "to husband" ne nepre signifas "esti edzo" . . . Kaj "a husbandman" povas esti fraŭlo . . .

Kion Esperanto enkondukas estas la ebleco de logikaj rilatoj:

edzo/edzino/geedzoj/geedziĝi
fianĉo/fianĉino/gefianĉiĝi

ks.

Konsciu ke Esperanto ne estas ies projekto . . . ĝi estas vivanta lingvo, kaj ĝi estas same neŝanĝebla kiel aliaj lingvoj en la mondo. Nur la uzantoj per aktiva uzado povas ŝanĝi ĝin.

LM

October 31, 2010 de Lee Miller, 3 jaroj %count semajnoj ago

Se mi kreis novan hispanan

bildo de formiko

Se mi kreis novan hispanan vorton, oni opinios, ke mi estas stulta.
Ekzemple, se mi decidis uzi "mi perejil" anstataŭ "mi esposa", neniu komprenos min. Kaj se "esposa" na plaĉas as mi? te jodes

November 1, 2010 de formiko, 3 jaroj %count semajnoj ago

La Bona Vortaro

bildo de Johano_Pasero

Oni demandis al mi kial mi ne s'atas la RADIKON edz-
Ne estas c'ar g'i estas malfacila prononci.
Ne plac'as al mi la verboj EDZIGI, EDZINIGI, GEEDZIGI,
GEEDZIG'I. Ni ne bezonas kvar vortojn por TO MARRY kaj
TO GET MARRIED. Ni anglalingvanoj sukcesas per unu vorto.

Johano_Pasero

October 28, 2010 de Johano_Pasero, 3 jaroj %count semajnoj ago

La radiko EDZ kaj kvar verboj

bildo de Johano_Pasero

Mi ne oponas la vorton EDZO(n). Mi plendas pri la kvar verboj
derivitaj de g'i. C'u mi povas crei novan verbon uzante la radikon EDz- ? C'u EDZUMI funkcias?

October 30, 2010 de Johano_Pasero, 3 jaroj %count semajnoj ago

marry, drown, ask

bildo de russ

Mi ekhavas impreson, ke vi ne pensas en Esperanto, sed iel emas traduki vorton post vorto rekte el la angla. (Ankaŭ eraroj kiel "hopi" kaj "crei" ktp donas tiun impreson.) Ĉu en praktiko estas problemo ke Esperanto ne havas radikon kiel la angla "marry"? Dum multaj jaroj mi ne memoras havi problemon pro tio. Se estas problemo por vi, eble tio estas rezulto de tro angleca pensado dum vi uzas Esperanton...? "Edzumi" ne havas klaran sencon; oni uzas "um" kiam ne estas pli klara sufikso - sed ja "edzigas" ktp estas pli klaraj kaj rektaj.

Mi demandos denove: ĉu vi ankaŭ plendas pri tio, ke la angla "drown" signifas kaj "droni" kaj "dronigi"? Aŭ ĉu vi plendas pri tio, ke la angla "ask" signifas kaj "demandi" kaj "peti"? Se vi povas uzi kaj "droni" kaj "dronigi" senplende (kaj "demandi" kaj "peti"), kaj vi do komprenas ke diversaj lingvoj dividas konceptojn diversmaniere, kial vi bezonas unuopan vorton kiu havas ĉiujn sencojn de la angla "marry"? Bona libro estas "La bona lingvo" de Claude Piron, en kiu aperas diskuto pri tio, ke ĉiu lingvo havas propran modelon de la mondo, kaj ne sencas celi unu-al-unu-rilaton inter vortoj de unu lingvo kaj vortoj de alia lingvo.

October 30, 2010 de russ, 3 jaroj %count semajnoj ago

Sed:

bildo de russ

Sed:

1. Argumentoj kiel "Lingvo X agas tiel, do Esperanto devas agi tiel" ne konvinkas per si mem. Ĉiu lingvo malsamas al ĉiu alia lingvo diversmaniere, kaj ĉiu lingvo dividas la mondon en malsamajn konceptojn kaj nomas aferojn malsame. Ne eblas havi lingvon, kiu uzas malpli da vortoj ol ĉiu alia lingvo por ĉiu ebla esprimo.

2. La vorto "edzo" mem estas kiel angla "husband", do mi ne komprenas kial vi plendas pri la ekzisto de "edzo". Inverse, vi ŝajnas fakte plendi pri la MALekzisto de iu alia memstara radiko kiel angla "to marry".

Sed kial ni aldoni ekstran nenecesan memstaran radikon al Esperanto?

Mi dirus, ke inverse oni povus plendi pri la angla "Kial la angla havas nenecesan memstaran radikon 'to marry'? Ĝi estas nenecesa. Jen Esperanto sukcesas sen ĝi. Tiel povus ankaŭ la angla!"

Kaj en la angla oni efektive ja fojfoje diras simile al Esperanto "I want to make you my wife", "He became her husband", ktp anstataŭ "I want to marry you", "He married her", ktp, do evidente la angla ne vere bezonas la apartan verbon "marry". Kial oni devas lerni nenecesajn radikojn kiuj tute malsimilas unu al la alia (husband, wife, marry, wedding, ktp) anstataŭ unu radikon (edz/) per kiu oni havas tiujn tre interrilatajn konceptojn: edzo, edzino, (ge)edz(in)(ig|iĝ)i, geedziĝo, ktp?

3. Plendo pri distingo inter "edzigi" kaj "edziĝi" estas pro anglalingva konfuzo, ĉar la angla konfuze ne distingas la transitivecon de multaj verboj. Ĉu vi simile plendas pri tio ke "Mi dronas en rivero" sed "Mi dronigas katon en rivero" dum en la angla la sama verbo "drown" estas kaj netransitiva kaj transitiva: "I'm drowning in a river" and "I drown a cat in a river"? Sed kredeble ne ĝenas vin ke "Ŝi mortis pro kancero" sed "Kancero mortigis ŝin" (anstataŭ "Kancero mortis ŝin"), pro tio ke la angla ankaŭ distingis "die" kaj "kill" kiel apartajn verbojn, do evidente la diferenco inter ago al subjekto kaj ago al objekto ja havas sencon.

Resume, Esperanto ne estas kaj ne estu la angla. :)

October 28, 2010 de russ, 3 jaroj %count semajnoj ago

La Bona Vortaro

bildo de Johano_Pasero

Mi pardonpetas pro la uso de "hopas" anstataw "esperas."
Mi lastatempe studas la Svedan kaj aliajn lingvojn.] kaj
mi konfuzas min. Mi devas konfesi, ke mi estas pensinta
de esperantigi la anglan. Dankon pro esti bonkora pri
la korekto.

October 22, 2010 de Johano_Pasero, 3 jaroj %count semajnoj ago

uzo :)

bildo de russ

"uzo", ne "uso". :)

October 22, 2010 de russ, 3 jaroj %count semajnoj ago

La Bona Vortaro

bildo de Johano_Pasero

Rilate miajn komentojn pri la bona vortaro. Venas al mi en la kapon, ke mi ne bone esprimis min. Mi kontrauargumento es-
tas pli pri la literumado pli g'uste la vorto mem. Se vorto
devas komenci kun kombinaj'oj de konsonantoj malfacilaj pro-
nonci, miaopinie estas malbona vortelekto. Mi aludas al la
sekvajn kombinaj'oj de konsonantoj: gv-, kv-,kn-,ps, sc-,
c'j, s'r, s't, s'v. Aldone g'kaj j' kaj s' kaj c' ne trovu
sin en la sama lingvo. Esperanto havas tro da konsonantoj.
Mi proponas, ke tiaj vortoj estu forigotaj se nova literumadoj
ne estas haveblaj. Rilate la radiko edz-: mi anstatauigus
gin per sposo-. Mi hopas, ke mia protesto estas pli klara.
Mi ne mals'atas la vortojn mem, nur la malfacilecon pronon
ci ilin. Samideane...

October 20, 2010 de Johano_Pasero, 3 jaroj %count semajnoj ago

"malfacila" estas subjektiva

bildo de russ

Ĉu kombinaĵo estas malfacila estas subjektiva afero kaj dependas de via denaska lingvo. (Kaj ne nur, ĉar mi mem trovas nenian malfacilaĵon en viaj ekzemploj gv, kv, kn, ps, ktp.) Ne ekzistas lingvo, kiu ne havas malfacilajn sonojn por iuj homoj.

Se vi volas eviti ĉiujn konsonantokombinaĵojn, kiuj malfacilas por iu, ni devas forigi ĉiujn kombinaĵojn kaj havi havajecan lingvon (kun alternantaj konsonanto vokalo konsonanto vokalo). Tiam homoj plendos ke la vortoj estas tro longaj.

Ĉu via argumento kontraŭ "edzo" estas ke ĝi estas malfacile prononcebla? Mi verdire ne memoras alian plendi pri tio. Ĉu vi povas diri la anglan vorton "beds"? Ambaŭ havas la sonon [edz].

Sed pri ĝ/ĵ kaj ŝ/ĉ mi povas konsenti (kiel kunanglalingvano) ke estas subtilaj aferoj, ĉar ĝ tiom similas al dĵ, kaj ĉ tiom similas al tŝ. Simila afero estas ke esperanto havas c, kiu tiom similas al ts (sed mankas ia simila litero simila al dz). Tamen poloj (ekzemple) ja distingas inter c kaj ts, ktp.

Lingvo estas kompromiso.

October 21, 2010 de russ, 3 jaroj %count semajnoj ago

Ho ve . . .

bildo de Lee Miller

Vi "hopas"? Nu, mi konfesu, ke mi vidas provon iom post iom angligi Esperanton.

Mi mem opinias ke Esperanto havas tro da vokaloj, parenteze. Oni vere bezonas nur maksimume tri.

LM

October 20, 2010 de Lee Miller, 3 jaroj %count semajnoj ago

Lingva Evoluo

bildo de limako

Ĉio ĉi memorigas min pri la bela teatraĵo de Julio Baghy pri Lingva Evoluo.

October 22, 2010 de limako, 3 jaroj %count semajnoj ago

Eble

bildo de formiko

Eble oni volas Polinezian Esperanton?
He puke noiʻi kūʻikena kūnoa ʻo wahine :)

October 21, 2010 de formiko, 3 jaroj %count semajnoj ago

La Bona Vortaro

bildo de Johano_Pasero

Esperanto, kiel iu lingvo, devas s'ang'i pro uzado.
Zamenhof faris iujn malbonajn vortelektojn. Unu el la plej
malbonaj radikoj estas EDZ-. Mi opinias, ke la lingvo devas
esti permisata evolui. C'imanere ni povas forigi de la
lingvo malbonajn vortelektojn.

October 15, 2010 de Johano_Pasero, 3 jaroj %count semajnoj ago

Malbonaj vortelektoj

bildo de Lee Miller

Nu, tia kritiko leviĝis frue en la historio de nia lingvo, kaj efektive rezultigis la unuan grandan reform-proponon de Zamenhof. Ĝi aperis en la revuo "La Esperantisto" el Nurnbergo, Germanujo, komence de Januaro, 1894. La reformoj estis sufiĉe detalaj kaj ampleksaj, ankaŭ profundaj. Sed kiam oni prezentis la proponon al la esperantistaro, oni voĉdonis kontraŭ la tuta afero. Kial? Pro tio ke eĉ tiel frue, la lingvo jam ekzistis kiel lingvo, ne kiel projekto. Ne plu eblis "modifi" ĝin laŭ propraj preferoj aŭ proponoj; la lingvo nur povas ŝanĝiĝi per la normala uzado de la parolantoj.

Se vi ne ŝatas la radikon "edz-", kaj alia ne ŝatas la vorton "kaj", kaj alia ne ŝatas la uzadon de "-j" por pluralo, ktp, finfine ni devus anstataŭigi ĉion en la lingvo por kontentigi ĉiujn, ĉu ne? (Mi neniam antaŭe aŭdis plendojn kontraŭ "edz-", parenteze).

Tamen, vi mem rajtas krei kaj uzi alian vorton por "edzo". Eble vi ŝatus la vortojn "husbando" kaj "vajfo" . . nu, bone. Verku romanon en kiu vi uzas la vortojn tiel. Inkluzivu glosaron. Klarigu viajn kialojn. Kaj eble post 50-100 jaroj homoj iom post iom komencos uzi la novajn vortojn.

Amike (aŭ eble "frendlie"?)

LM

October 15, 2010 de Lee Miller, 3 jaroj %count semajnoj ago

distingo

bildo de Mike Jones

“Inkluzivu” estu “Aldonu”. Ŝajnas, ke, almenaŭ por anglalingvanoj, estas malfacile memori distingi inter “inkluzivi” kaj “aldoni” ( pro influo de duobla senco de “include” en la angla lingvo). Do, ekzemple, se vi aldonas foton al koverto, la koverto inkluzivas la foton. Se vi diras, “Mi inkluzivas foton...”, tio levas la ideon, ke vi manĝis ĝin!
Afable,
- Mike Jones

October 16, 2010 de Mike Jones, 3 jaroj %count semajnoj ago

Jes, vi pravas

bildo de Lee Miller

Dankon pro la atentigo. Certe tio estas la influo de la angla . . .

October 16, 2010 de Lee Miller, 3 jaroj %count semajnoj ago

pri "inkluziv-"

bildo de Lee Miller

Cetere, interesas min ke la radiko, laŭ PV kaj PIV, estas adjektiva ("inkluziva"). Kvankam serĉado de la Tekstaro montras nur 5 trafojn de la formo "inkluziva". "Inkluzivas" (51) kaj "inkluzive de" (166) estas sufiĉe oftaj.

October 17, 2010 de Lee Miller, 3 jaroj %count semajnoj ago

Ne pri "malbonaj" radikoj

bildo de pbrewer

Laŭ mi, la demando ne temas pri ĉu iuj aŭ tiuj radikoj estas malbonaj.

Kiu gravas, ke ni konservu la malgrandan vortprovison, por ke la lingvo restu facila por lerni. Kaj fakte, mi supozas, ke la plimulto de Esperantistoj subtenas ĉi tiun ideon. (Eĉ se ili disputas pri iu aŭ tiu radiko.)

Kion ni bezonas estas ilo por verkistoj kaj parolantoj. Tia ilo povus proponi, ke eble oni povus uzi kelkaj anstataŭ plurajaroganta anstataŭ orgojla.

Mi esperas, ke la Bonlingva Vortaro estos tia ilo.

October 15, 2010 de pbrewer, 3 jaroj %count semajnoj ago

Kio?

bildo de russ

Kio misas pri la radiko "edz-"?

October 15, 2010 de russ, 3 jaroj %count semajnoj ago

NASK * 2014 jun 29 - jul 8 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 29-a de Junio ĝis la 8-a de Julio ĉe Viktorio, BC, Kanado, ĉe la Universitato de Viktorio.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from June 29 to July 8, at The University of Victoria, in Victoria, British Columbia, Canada.

UEA Seminario Por Aktivula Maturigo * 2014 jul 9 - 10 * Strategy

EO Esperanto: Ĉu plaĉas al vi varbi? La UEA-seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) – N-ro 2, okazos je 2014 julio 9-10 ĉe Sidneo, Brita Kolumbio, Kanado.

EN English: Want to get the word out? The Seminar about Strategy and Practice for Informing North America Aktivula Maturigo (AMO) - number 2, will be happening 2014 July 9-10 en Sidney, British Columbia, Canada.

Komuna Kongreso * 2014 Jul 11 - 14 * Communal Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Sidneo, BC, Kanado, 2014 julio 11-14, kune kun la Tut-Kanada konferenco de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA).

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be in Sidney, British Columbia, Canada, 11 - 14 July, 2014, along with the Canadian Annual Congress of the Canadian Esperanto Association (KEA).

Enketo

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes