Skip to main content

MEKARO-2012: 19-21a de majo, Kebeko

bildo de Jxenja A.

Jam ekfunkciis la retejo de MEKARO 2012: www.mekaro.ca. MEKARO estas la Mez-Kanada Renkontiĝo de esperantistoj, al kiu ni kore invitas ankaŭ ne-kanadanojn. Ĉiujare en majo (ĉi-foje, la 19-21an de majo) ni kunvenas alterne en malsama urbo en Ontario aŭ Kebekio, kaj ĉi-jare estas la vico de la urbo Kebeko (Kebekio, Kanado) por gastigi MEKAROn.

Pro ĝia ĉarmo, historio kaj beleco, Kebeko estas unu el la plej vizitataj urboj en Norda Ameriko. El ĉiuj urboj de Kanado kaj Usono, ĝi estas la sola, kiu konservis siajn malnovajn remparojn kaj aliajn defendajn fortikaĵojn. En 1985, UNESCO deklaris la malnovan urbon de Kebeko Monda Kulturheredaĵo.

MEKARO estas turisma semajnfino en Esperanto por lerni pri la gastiga urbo, gustumi la lokajn frandaĵojn (kaj bierojn), ekkoni novajn esperantistojn, revidi malnovajn amikojn kaj simple pasigi tempon en bela varma esperantista etoso.

Aliĝu nun! Vizitu la retejon www.mekaro.ca Por pli da informoj, skribu al informo ĉe esperanto.qc.ca.

de Jxenja A.

Komentoj

Enestas tie gramatika

bildo de Mike Jones

Enestas tie gramatika eraro:

“konatiĝi kun novajn amikojn”

estu, kompreneble, “konatiĝi kun novaj amikoj”.

February 16, 2012 de Mike Jones, 1 jaro %count semajnoj ago

Nord-Amerika Somera Kursaro (26 jun - 5 jul)

Landa Kongreso * Jul 5 - 8 * US Annual Congress

English follows ->
EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, Usono. 2013 julio 5 - 8.

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be at William Peace University, in Raleigh, North Carolina, USA. 5 - 8 July, 2013.

Enketo

Which NASK is best for you?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes