SerĉiEnsalutoLastaj blog-enskriboj
|
"Brave Festival"Gxenerala (ne specife Esperanta) kultura/muzika/ktp festivalo "Brave Festival" okazos duafoje en Vroclavo, Pollando, en julio (de la 9-a gxis la 16-a), kaj lokaj Esperantistoj (inkluzive min) planas prezenti Esperanton kiel parton de la lingva programo. Mi mencias gxin cxi tie pro kelkaj kialoj: 1. Iuj usonaj Esperantistoj estos en Euxropo pro UK, IJK, ktp kaj eble sxatus viziti Vroclavon. 2. Ni sercxas informon pri iuj ekstervroclavaj Esperantistoj kiuj eble sxatus veni por prezenti koncertojn ktp. Ni jam interesis organizantojn pri Esperantaj prezentoj, kaj Esperantaj koncertoj estus tre tauxgaj... tio pliricxigus la festivalon kaj samtempe disvastigus Esperanton. (Ni provas arangxi financan subtenon sed ne certas kiom multe tio eblas.) Se vi konas iujn Esperantajn muzikistojn aux aliajn prezentajn artistojn (akrobatojn, dancistojn, magiistojn, ktp ktp) kiuj eble interesigxus pri la afero, bv plusendi cxi tiun leteron al ili, aux informi min. 3. Eble iu sxatus helpi finance subteni la organizadon kaj pagi vizitantajn artistojn (kaj ricevi agnoskon pro tio). http://www.bravefestival.pl estas la ttt-ejo, kaj supozeble estos Esperanta traduko tie post kelkaj semajnoj... nuntempe nur estas pola kaj angla.
|
Pictures from Esperantujo
|
||||||