Skip to main content

ArKonEs

russ's picture

Antaŭ semajno mi vizitis la polan urbon Poznano unuanfoje por partopreni la jaran Esperanto evento ArKonEs, kiu daŭras 3 tagojn kaj temas pri arto, muziko, literaturo, ktp. Ĝi estis tre agrabla! Okazis la kutima koncertumado (inkluzive de JoMo, Amir de Esperanto Desperado, kaj aliaj). Mi ĝuis kelkajn prelegojn kaj prezentojn pri literaturo kaj tradukado: John Wells (aŭtoro de unu el la utilaj angla-esperantaj vortaroj) prelegis pri Raymond Schwartz; Detlev Blanke kaj Istvan Ertl ambaŭ prezentis pri tradukadaj aferoj; Marteno Minich prezentis pri slango en Esperanto; ktp. Okazis diversaj aliaj amuzaj aferoj, ekz prezento pri planita vortaroj pri fivortoj. Montriĝis kelkaj filmoj (inkluzive "Estas mirinda vivo" kun miaj subtekstoj). Se vi hazarde estos en Pollando dum la fina semajnfino de septembro, mi rekomendas ArKonEs!

Krome la urbo Poznano mem plaĉas. Estas bonega muzeo kun muzikaj instrumentoj de diversaj jarcentoj kaj kontinentoj; supozeble estas malmultegaj tiom ampleksaj kolektoj en la mondo. Ĝi ege impresis min. Krome estas pli da vegetaraj restoracioj ol en Vroclavo...

de russ

Enketo

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes