Drama Teatrajxo en Solresolo
Multaj Esperanto-parolantoj scias ke unu en la fruaj provoj krei artefaritan lingvon estis Solresolo, kiu estis muzika lingvo. Oni havis la ideon uzi gxin por komuniki inter sxipoj, ktp, (per muzikiloj). Gxi uzas kiel literoj la sep sonojn "Do-Re-Mi-Fa-Sol-La-Ti" kaj "Sol-Re-Sol" estas tiel tri-sona vorto.
Kiam mi unue ekesperantigxis, mi interesigxis pri aliaj artefaritaj lingvoj (ecx acxetis volapukan lernolibron), sed dum la lastaj 15 jaroj, ne tiom zorgis pri ili. Sed antaux semajno mi vidis ke oni faros draman teatrajxon en Solresolo en NovJorko je la 16a de januaro. Mi dubas ke mi iros, sed mi salutas ilin kaj kuragxigas ke aliaj iru kaj gxuu.
- limako's blog
- Login or register to post comments



