Plej bona donaco
Dum la feria sezono mia familio intersxangxis donacojn. Mia plej bona donaco estis pagxo-por-cxiu-taga kalendaro kiun faris mia frato Philip. Gxi sidas cxe mia skribotablo cxe mia oficejo kaj cxiumatene mi desxiras pagxon kan legas tion, kio estas sur gxi. Kion gxi havas? Dependas: la plejmulto da tagoj havas hajkojn kiujn verkis Istvan Bierfaristo. Por la semajnfino estas nur unu pagxo, sed gxi havas fi-hajkon! Kaj, je merkredoj estas, proverbo el la Esperanta Proverbaro. Mi tre gxojas havi la kalendaron. Cxiutage gxi memorigas min ke mi faru ion Esperante.
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
Felicxan kristnaskon!
Feliĉan kristnaskon!
--
Philip BREWER
January 8, 2007 de pbrewer, 3 years 10 weeks ago