Legante en Esperanto: La Faraono
Antaŭ kelkaj tagoj mi finlegis la lastan volumon de La Faraono, romano de la polo Boles≈Çaw Prus tradukita en tri volumojn de KaBe (bedaŭrinde nun pli fama kiel verbo, ol Esperantisto) kaj unue aperinta en Esperanto en 1907. En eldono de 1957 la romano ampleksas mil paĝojn kaj estis unu el la plej grandaj projektoj de frua Esperanto-literaturo. La lingvaĵo estas preskaŭ senescepte klara kaj atentokapta kaj bone esploras rimedojn de vortfarado. Preskaŭ forestas neologismoj, krom la al mi tre kara vorto "psilo" -- laŭ PIV "ĵonglisto, kiu dresas serpentojn." Malofta kariero en la nuna mondo, kvankam mi certas, ke psilo povus allogi spektantojn ĉe YouTube.
La Faraono sekvas junulon Ramzes -- en la unuaj du volumoj kronprinco de Egipto, en la lasta faraono -- kaj lia edukiĝo pri la intrigoj de kortega vivo. Li prenas hebreinon kiel edzinon kaj tiel ŝokas la kortegon -- la hebreino estas la ĉefa edzino, kaj ŝia filo estos kaj hebrea reĝo kaj estonta faraono. Ĉiam minacas la kortegon kaj la armeon bankroto pro la ekstravagancoj de la faraono, patro de Ramzes, kaj lia cedemo al la potencaj Egiptaj pastroj. La popolamaso jukas sub kreskantaj impoŝtoj kaj krueleco de la pastroj kaj reprezentantoj de registaro kaj postulas reformojn. Ramzes volis plenumi tiujn reformojn sed necesas por tio mono. Promesante konstrui kanalon inter la Mediteraneo kaj Ruĝa Maro, Ramzes akiris grandajn monsumojn de la Fenicianoj kaj planas ribelon kontraŭ la pastroj por akiri iliajn trezorojn kaj relevi la potencon de la monarĥo.
Enestas en la romano kelkaj konvencioj de 19-a jarcenta romano, kiuj al modernaj legantoj ŝajnas eksmodaj: Ramzes havas malbonan ĝemelon kiu persekutas lin; senpeka ĉastulino mortas pro ŝokiĝo; klera scienculo konkludas la romanon per morala leciono. Sed tiuj elementoj estas pardoneblaj, ĉar la rakonto mem estas tre interesa. Ju pli mi proksimiĝis al la fino, des pli rapide mi legis, ĉar la scivolemo estis nebridebla.
Restas al mi la demando: ĉu la romano estas simple rakonto por plezuro, aŭ ĉu ĝi enhavas iun alegorian mesaĝon destinitan al poloj -- kaj Esperantistoj?
- Tim Westover's blog
- Login or register to post comments



