Ĉi-matene ni enloĝantoj de la nord-orienta regiono de Usono ricevis longe-sopiratan donacon: la unua gusto de printempo '07a. Mi ne bezonis la vintran
mantelon, la ĉapelon, la gantojn, hodiaŭ.
La reveno de vivo, freŝeco kaj suno donas esperon. Kaj miaj pensoj reiras al pli feliĉaj aferoj.
En mia junaĝo mi konatiĝis kun la voĉo de Paul Robeson, sed pli profunde mi enamiĝis kun lia spirito.
Mi neniam tediĝos aŭdante la voĉon de Robeson. Li elmontris la plej noblajn trajtojn de la homa karaktero.
Pere de la reto (YouTube), mi ĵus spektis kelkajn videojn kaj aŭdis kelkajn kantojn de Robeson. Por progresemaj homoj li ĉiam estos ekzemplero de imitinda homo.
Esperanto: Learning and Using the International Language.
By David Richardson.
See more recommendations for
beginners, next steps, and advanced readers.
Comments
Robeson
March 26, 2007 de Allan Fineberg, 2 years 14 weeks ago
Comment id: 1144
"Jerusalemo" estas sendube unu el liaj plej korŝiraj kanzonoj, kiel ankaŭ "Profunda Rivero," kaj "Maljunulo Rivero." "Joe Hill" estas alia. Unu el la grandaj bedaŭroj de mia vivo estas ke mi ne havis la oportunon renkonti Robeson.
Robeson
March 26, 2007 de Ralph Dumain, 2 years 14 weeks ago
Comment id: 1143
Ankaŭ min inspiris Paul Robeson. Mi ne povas aŭskulti pli ol unu verso de "Profunda Rivero" sen ploraĉi kiel bebo. Jen alia afero. Robeson kantis la faman britan kanzonon "Jerusalem"-on, kiun Hubert Parry ĉerpis el poemo "Milton" de William Blake kaj aldonis propran komponitan muzikon. Nu, antaŭ pluraj jaroj, mi donis la Esperantan tradukon de William Auld al Elizabeth Duckett, profesia kantistino kiu komencis lerni Esperanton, kaj ŝi lernis la vortojn por prepari surprizan kantadon de ĉi tiu afero ĉe Zamenhofa bankedo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono. Mi pensas ke mi skribis al Auld poste kaj tiu afero ja plaĉis al li. Kompreneble, Elizabeth jam konis la muzikon de Robeson, kaj eble ankaŭ Auld konis. Do finfine jen konekso inter Robeson kaj Esperanto.