Preskaux finaj imagoj por reklamo

Robert L. Read's picture

Nome de ELNA, mi kore dankas s-ro Derk Ederveen de TEJO por permeso re-uzi lian ideon de ĉi tio reklamo.

Ni estas preskaŭ preta por mendi reklamon. Bedaŭrinde, la gazetoj, kiujn ni elektis, postulas por 1/4 paĝa kaj 1/6 paĝa reklamoj pli longaj formatoj, ol la originala ideo de Hoss.

Tre sindoneme, Hoss refaris la reklamon en la formatoj por The American Prospect. La kvaronpaĝa formato estas : ĉi tie kaj la sesonpaĝa formato estas: ĉi tie.

Mi ne deziras daŭrigi ĉi tion tempon de planado post bezono, sed ŝajnas al mi ke la vortumo de la unua frazo estas malglata.

Mi invitas viajn komentojn pri ĉi tio. La kvarapaĝa kostas iomete plu, sed ni havas la buĝeton por ĝi, se oni ponesas ke ĝi estas multe pli bona, ol la alia.

La unua reklamo estas mendita..

Dankon al cxiuj por la komentojn kaj ideojn. Mi menids 1/6 pagxa reklamo en _The American Prospect_ kontraux $540. Mi uzas redezegnitan imagon, kiu Hoss kreis.

Eble ni lernos iom en Julio, kiam gxi aperos. Tiam, ni povas repensi kie kaj kiel ni uzas la gazetojn, aux alian reklammetodon.

-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA

text

The small text in the PNGs is not antialiased properly. Please make sure you use a version that has antialiased text! Let me know if you need help with that.

--
Steven BREWER

We're sending a Hi-res PDF to the publisher....

These are just thumbs.

-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA

Ĉu nur turismo

Tiuj reklamoj ĉiuj estas belaj kaj allogaj. Sed mi demandas min ĉu oni nur pere de turisma aspekto de Esperanto povas varbi homojn? Ĉu Esperanto utilos por neniu alia celo? Aŭ eble ĝi ne estos alloga por aliaj celoj!

Fakte, mi sxatas idealismaj kialoj....

Por lerni E-on, sed kiel Hoss diras, ni ne povas reklami ĉion samtempe.

Mia espero, fakte, estas ke ni studos, kiel plibone allogi komencantojn. Sed ĉi tio estas nova, kaj, laŭ mi, ekscitanta paŝo.

Se vi verkas malsaman mesaĝon tia, kia ni povas enmeti en ĉi tio formato, mi feliĉe penos uzi ĝin en la dua mendo.

Fakte, mi esperas ke nia reklamo havas tiom rezulojn, kiom via ligilo al ni ĉe via blogo, kiu, krom Google, estas la plej bona reklamo por ni monato post monato---do ni danku vin pro tio!

-- Robert L. Read
read &t robertlread point net
Austin, TX, USA

Kompreneble, sed mankas spaco...

Vi ja pravas kara Beĉjo, sed bedaŭrinde tiuj du afiŝoj estas jam tro plenŝtopitaj! Eĉ nun mi timas, ke la tipara grado estas tro malgranda...

Se ne mankas al mi tempo, mi provos verki alitemajn reklamojn, sed nun mi estas tro okupita. Laŭ vi, kiuj aliaj avantaĝoj meritas proprajn reklamojn? Ĉu amikeco? Ĉu facileco? Ĉu demokratieco?