Skip to main content

La NASKa Fasko

filipo's picture

Ŝajnas, ke la klasoj ĉe NASK progresas. Jam ekzistas kelkaj numeroj de la tagĵurnalo La NASKa Fasko .

Ankaŭ trovebla estas aliaj blogoj, kiel tiu de Traevoli.

Ni, kiuj forte deziras studi ĉe NASK, sed ne povas pro manko de liberatempo, deziras sekvi la programon iel. La NASKa Fasko estas la ĉefa fonto de informo. Amuze, legi la poemojn. Ni vidos pli multajn kontribuaĵojn en la venontaj du semajnoj.

Ho, kiel mi deziras esti tie, ĉe NASK. Esperanta etoso, mirinda sperto, lertaj profesoroj, distraj ekskursoj, kulturaj programeroj, kaj novaj amikoj, dum tri plenaj semajnoj.

Amike,
- filipo

de filipo

Comments

Blogado

hoss's picture

Bedaŭrinde ankoraŭ mankas tempo por multe blogi pri aferoj ĉi tie ĉe NASK, sed intertempe ni almenaŭ havas pli-malpli aktualajn fotojn, kiujn vi povas vidi ĉe Flickr. Ĝis Tijuana!

July 14, 2007 de hoss, 2 years 35 weeks ago

Enketo

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes