Fotoj de Landa Kongreso
Mi enŝutis 14 el la bildoj kiujn mi faris ĉe la Landa Kongreso en Tijuano. Mi verŝajne plibonigos kelkajn aliajn kaj afiŝos post ioma tempo. Mi aldonis ĉi bildojn en la originala grandeco. Se vi volas mendi profesie presitajn bildojn, vi devas aliĝi al Flickr kaj peti al mi ke vi estu "kontakto" -- tiam vi povas mendi presitajn bildojn kiujn oni aŭ poŝtos al vi, aŭ vi povas ricevi ĉe Target (post nur unu horo!) Por 8x10 kostas proksimume $3 ĉe Target. (La kostoj nur estas por la presado: mi neniel profitas de tiu ĉi).
Mi uzis la etikedon "lk2007" kaj aldonis al la Esperantujo-grupo. Se aliaj aldonas bildojn de la Landa Kongreso, bonvole uzu la saman etikedon tiel ke ni facile trovos ilin.
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
Paĝoj de Enrike
Enrike preparis retpaĝaron kun multaj bildoj de la Landa Kongreso.
--
Steven BREWER
August 22, 2007 de limako, 2 years 29 weeks ago