Skip to main content

Rezultoj de la balotado

filipo's picture

Rezultoj de la Balotado, 2007, okaze de la sukcesplena 55a landa kongreso de E-USA, (antaŭe, ELNA)

Balotadoj: 227 validaj balotiloj, pritraktitaj per poŝtleteroj kaj laŭ la statuto de ELNA / E-USA.

Por Sekretario:
Gajnis Julie Spickler: 211 voĉdonoj: servos ĝis 2010

Por Estrarano:
Gajnis Ĵenja Amis: 117 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Christopher Zervic: 106 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Anjo Harlo: 95 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Tim Westover: 90 voĉdonoj: servas ĝis 2008

Aliaj kandidatoj:
Orlando Raola: 88 voĉdonoj
Thomas Alexander: 83 voĉdonoj
Jim Henry: 49 voĉdonoj
Leland Ross: 37 voĉdonoj

Propono pri Nomŝanĝo:

La leĝa angla propono:
"ELNA shall undertake the necessary legal steps to permit it to accept checks and other payments and otherwise conduct business under the name 'Esperanto-USA' as well as under the current name. The legal name of the corporation shall remain unchanged, but the organization shall as a general rule use the name 'Esperanto-USA' when dealing with the public."

Traduko:
"ELNA faros la leĝajn klopodojn por permesi sin akcepti ĉekojn kaj aliajn pagojn, kaj alie fari komercojn kaj per la nomo 'Esperanto-USA' kaj per la nuna nomo [ELNA]. La laŭleĝa nomo de la korporacio restos senŝanĝe, sed ĝenerale la organizajxo uzos la nomon 'Esperanto-USA' publike."

Jes: 195
Ne: 21
La propono por ŝangxi la nomon estis aprobita.

La estraro kaj la membroj de E-USA dankas la kandidatojn, kiuj
konsentis servi al E-USA kaj al la movado, kaj ni dankas ankaŭ la
Kandidatigan Komitaton, kiu serĉis, trovis, kaj proponis bonegan grupon de kandidatoj.

Mi dankas la estraron, kiu bone kunlaboras tra la malfacila temo pri la nomŝangxo, kaj al la membroj, kiu aldonis multe al la bona kaj fruktodona diskuto dum la pasintaj kelkaj jaroj.

Ni ne plu aspektas kiel organizaĵo por la tuta Norda Amerika kontinento. Nun nia nomo pli precize priskribas tion, kio ni estas, la organizaĵo por la Esperanto movado en Usono.

La aktuala listo de la tuta estraro de Esperanto-USA post la Landa Kongreso de 2007. La dato indikas la finan jaron de la nuna deĵoro.

Phil Dorcas, Prezidanto, 2008
Steve Brewer, Vic-prezidanto, 2008
Anna Bennett, Kasisto, 2009
Julie Spickler, Sekretario, 2010

D. Gary Grady, 2008
Robert L. Read, 2008
Tim Westover, 2008
Joel Amis, 2009
Trevor Andrews, 2009
Lusi Harmon, 2009
Jxenja Amis, 2010
Christopher Zervic, 2010
Anjo Harlow, 2010

Raportas Filipo DORCAS, prezidanto de E-USA.
Aŭgusto, 2007

de filipo

Enketo

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes