Zamenhofa Numero de Esperanto USA

Pro la alproksimiĝo de Zamenhof-tago, ni dediĉos la sekvan numeron de Esperanto USA al Zamenhof kaj la Interna Ideo. Bonvolu sendi viajn artikolojn, eseojn, pensojn, poemojn, ktp. pri Zamenhof, la Interna Ideo, Esperanta idealismo aŭ homaranismo al la redakcio ĝis la deka de decembro, 2007. Kompreneble, kiel ĉiam, viaj alitemaj artikoloj estas pli ol bonvenaj!

Amike,
La redakcio