Skip to main content

Syndicate contentrevuo

Novaĵletero pri usona ekonomio?

pbrewer's picture

Dum la malfruaj 1980aj jaroj (kej, eble, la fruaj 1990aj) estis novaĵletero pri la usona ekonomio aboneble per ELNA. Laŭ mia kompreno, ĝi enhavis principe resumon de la ĵusaj ekonomiaj statistikoj de usono, kaj ĝi ekzistis principe por ellabori modernajn ekonomiajn termiojn.

Ĉu iuj memoras ĉi tiun novaĵleteron? Ĉu iu havas ekzemplerojn, aŭ ligon al rete atingeblaj tekstoj? Mi volas verki pri rilataj temoj, kaj volus vidi la tiel-ellaboritajn terminojn.

Nova Esperanta literatura revuo: Karavelo

pbrewer's picture

Mi ĵus trovis Karavelon--novan literaturan revuon en Esperanto pri portugala literaturo. Ĝi estas interesa, belaspekta eldonaĵo, atingebla senpage per reto en PDF-formo, kaj ankaŭ (ne senpage) en paper-formo.

Tradukita portugala poezio ŝajne estas la plej grava peco de ĉiu numero, sed ankaŭ estas poezio originale verkita en Esperanto, artikoloj pri portugala literaturo kaj pri tradukado el la portugala, kaj plu.

de pbrewer

Kontribuu tuj al Esperanto USA!

Kion vi faris por festi Esperanto-tagon? Ĉu viaj klubanoj kunvenis por festeni, kanti, aŭ deklami poezion? Aŭ ĉu eble nur por ebriege danci surtable?

Pli grave — ĉu vi faris fotografaĵojn? :-)

Pro reguligota aperritmo de Esperanto USA, la limdato por la venonta numero baldaŭ venos: la 10-a de januaro!

Do rapidiĝu kaj nepre sendu al la redakcio viajn raportojn pri E-tago (eĉ mallongajn), fotografaĵojn ktp. Kompreneble, ni ĉiam bonvenigas viajn alitemajn kontribuojn!

Zamenhofa Numero de Esperanto USA

Jxenja A.'s picture

Pro la alproksimiĝo de Zamenhof-tago, ni dediĉos la sekvan numeron de Esperanto USA al Zamenhof kaj la Interna Ideo. Bonvolu sendi viajn artikolojn, eseojn, pensojn, poemojn, ktp. pri Zamenhof, la Interna Ideo, Esperanta idealismo aŭ homaranismo al la redakcio ĝis la deka de decembro, 2007. Kompreneble, kiel ĉiam, viaj alitemaj artikoloj estas pli ol bonvenaj!

Amike,
La redakcio

de Jxenja A.

Zamenhofa Numero de Esperanto USA

Jxenja A.'s picture

Pro la alproksimiĝo de Zamenhof-tago, ni dediĉos la sekvan numeron de Esperanto USA al Zamenhof kaj al la Interna Ideo. Bonvolu sendi viajn artikolojn, eseojn, pensojn, poemojn, ktp. pri Zamenhof, la Interna Ideo, Esperanta idealismo aŭ homaranismo al la redakcio ĝis la unua de decembro, 2007. Kompreneble, kiel ĉiam, viaj alitemaj artikoloj estas pli ol bonvenaj!

Amike,
La redakcio

de Jxenja A.

Enketo

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes