belarto

Nova Esperanta literatura revuo: Karavelo

pbrewer's picture

Mi ĵus trovis Karavelon--novan literaturan revuon en Esperanto pri portugala literaturo. Ĝi estas interesa, belaspekta eldonaĵo, atingebla senpage per reto en PDF-formo, kaj ankaŭ (ne senpage) en paper-formo.

Tradukita portugala poezio ŝajne estas la plej grava peco de ĉiu numero, sed ankaŭ estas poezio originale verkita en Esperanto, artikoloj pri portugala literaturo kaj pri tradukado el la portugala, kaj plu.

Syndicate content