Literaturo

Nova Esperanta literatura revuo: Karavelo

pbrewer's picture

Mi ĵus trovis Karavelon--novan literaturan revuon en Esperanto pri portugala literaturo. Ĝi estas interesa, belaspekta eldonaĵo, atingebla senpage per reto en PDF-formo, kaj ankaŭ (ne senpage) en paper-formo.

Tradukita portugala poezio ŝajne estas la plej grava peco de ĉiu numero, sed ankaŭ estas poezio originale verkita en Esperanto, artikoloj pri portugala literaturo kaj pri tradukado el la portugala, kaj plu.

Nova Serio pri Sanskrita Literaturo: la Clay Sanskrita Libraro

drdj's picture

Unu el mi profesiaj interesoj estas la sanskrita lingvo, pri kiu bedaŭrinde nur kelkaj personoj konas pli ol neniom. Lastatempe aperis nova serio de anglaj tradukoj el la sanskrita literatura tradicio, la Clay Sanskrita Libraro, sub la gvido de du kleruloj sanskritaj Richard Gombrich kaj Sheldon Pollock. La serio fondusiĝis de John Clay, kiu studis la sanskritan ĉe Oxford kaj poste komencis la grandan investan kompanion Clay Finlay, Inc. La Clay serio sin modelis sur la Loeb serio de klasika greka kaj latina literaturo.

Syndicate content